Las Palmas de Gran Canaria: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sz-iwbot (diskuto | kontribuoj)
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: gd:Las Palmas de Gran Canaria
Linio 46: Linio 46:
[[fi:Las Palmas de Gran Canaria]]
[[fi:Las Palmas de Gran Canaria]]
[[fr:Las Palmas de Gran Canaria]]
[[fr:Las Palmas de Gran Canaria]]
[[gd:Las Palmas de Gran Canaria]]
[[gl:As Palmas de Gran Canaria - Las Palmas de Gran Canaria]]
[[gl:As Palmas de Gran Canaria - Las Palmas de Gran Canaria]]
[[hr:Las Palmas de Gran Canaria]]
[[hr:Las Palmas de Gran Canaria]]

Kiel registrite je 11:43, 31 okt. 2008

Las Palmas de Gran Canaria estas ĉefurbo de la insulo Grankanario (Gran Canaria), en la Kanariaj Insuloj (Hispanujo). Ĝi havas 376.953 (2004) loĝantojn kaj situas en la nord-orienta angulo de la insulo.

Ĝi samtempe estas ĉefurbo de hispana provinco, kiu ampleksas la orientan duonon de la Kanariaj Insuloj. Samrajte kun Santa Cruz de Tenerife ĝi estas ĉefurbo de la Kanarioj (aŭtonoma komunumo).

Las Palmas estas la plej granda el la urboj de la Kanarioj, kaj unu el la ok plej grandaj de la tuta Hispanio.

Ĝi estis fondita en 1478 de la unuaj hispanaj konkerantoj, kaj baldaŭ ĝia haveno fariĝis unu el la ĉefaj de la areo. Kristoforo Kolumbo haltis tie en siaj vojaĝoj al kaj el Ameriko. Dum la postaj jaroj ĝi suferis diversajn atakojn de piratoj.

EN 1595 la nederlanda admiralo Pieter Van Der Does, malvenkinta en la batalo de Lentiscal/Santa Brigida, ordonis bruligi la kapelon de San Telmo (nun paroĥa kirko de Sankta Bernardo, nacia monumento), centre de Las Palmas. Alia nederlandano, Johann Van Der Laan, en 1919 donacis memortabulon por la rekonstruita kapelo.

Ĉefaj vidindaĵoj de la urbo estas la malnova parto, konata kiel Vegueta, kie troviĝas la historiaj monumentoj, kiel la Urbodomoj, la Katedralo aŭ la Domo de Kolumbo, la havenareo (Puerto) kaj la plaĝo de las Canteras, en kies ekstremo troviĝas la Teatro Alfredo Kraus, honore al la fama samnoma tenoro.

Demografia evoluo de Las Palmas de Gran Canaria inter 1991 kaj 2004

1991 1996 2001 2004

354.877 355.563 354.863 376.953

Ligoj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.gobiernodecanarias.org/istac greke http://www.laspalmascarnaval.com