Teozofio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 2: Linio 2:
La esprimo "teozofio" havas hodiaŭ plurajn signifojn, i.a. specife homaranisman:
La esprimo "teozofio" havas hodiaŭ plurajn signifojn, i.a. specife homaranisman:


1) Mistika, senpera vidado kaj ekkonado Dion; pli alta sciado pri Dio kaj la misteroj de la kreaĵo. Teozofoj estas la [[novplatonismo|novplatonisto]]j (2-a jarcento p.K.) kaj mistikuloj (de [[majstro Eckhart]] ĝis [[Jakob Böhme]]), krome [[Emanuel Swedenborg|SWEDENBORG]], [[Friedrich Christoph Oetinger|OETINGER]], [[Friedrich Wilhelm Joseph Schelling|SCHELLING]].
1) Mistika, senpera vidado kaj ekkonado Dion; pli alta sciado pri Dio kaj la misteroj de la kreaĵo. Teozofoj estas la [[novplatonismo|novplatonisto]]j (2-a jarcento p.K.) kaj mistikuloj (de [[majstro Eckhart]] ĝis [[Jakob Böhme]]), krome [[Emanuel Swedenborg]], [[Friedrich Christoph Oetinger]], [[Friedrich Wilhelm Joseph Schelling].


2) En malpli vasta senco, la mistiko de Jakob Böhme, kiu estis akceptita i.a. de la grafo [[Louis Claude de Saint Martin]]. Apertenas al ĝi ankaŭ la "ŝvaba kristana teozofio" ([[Friedrich Christoph Ötinger]], ekde 1731; ĝi efikis sur [[Georg Wilhelm Friedrich Hegel|HEGEL]], [[Friedrich Hölderlin|HÖLDERLIN]] kaj [[Friedrich Wilhelm Joseph Schelling|SCHELLING]], [[Johann Wolfgang von Goethe|GOETHE]], [[Franz von Baader]], [[KERNER]] kaj [[Eduard Mörike|MÖRIKE]].
2) En malpli vasta senco, la mistiko de Jakob Böhme, kiu estis akceptita i.a. de la grafo [[Louis Claude de Saint Martin]]. Apertenas al ĝi ankaŭ la "ŝvaba kristana teozofio" ([[Friedrich Christoph Oetinger]], ekde 1731; ĝi efikis sur [[Georg Wilhelm Friedrich Hegel]], [[Friedrich Hölderlin]] kaj [[Friedrich Wilhelm Joseph Schelling]], [[Johann Wolfgang von Goethe]], [[Franz von Baader]] kaj [[Eduard Mörike]].


3) En plej malvasta senco tio, kion praktikis la membroj de la 1875 fondita Teozofia Societo. La celo de tiu ĉi speco de teozofio estas la "ekkonado de la vera naturo de l' homo aŭ de la dia esenco, kiu estas unueca bazo de ĉio ekzistanta".
3) En plej malvasta senco tio, kion praktikis la membroj de la 1875 fondita Teozofia Societo. La celo de tiu ĉi speco de teozofio estas la "ekkonado de la vera naturo de l' homo aŭ de la dia esenco, kiu estas unueca bazo de ĉio ekzistanta".
Linio 12: Linio 12:
===Analizo de la Zamenhofa lingvouzo rilate "teozofion":===
===Analizo de la Zamenhofa lingvouzo rilate "teozofion":===


[[L. L. Zamenhof|Zamenhof]] uzis la vorton "teozofio", sen eksplicite difini ĝin. Kiusence li uzis ĝin? Oni devas analizi liajn tekstojn. En lia 4-a aldono al la dogmoj de [[Hilelismo]] (OV III-4) li skribis: "Pri la dogmo 11, kiu krom karaktero societa havas ankaŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la SCIENCO …" En la menciita dogmo 11 la koncerna frazo jene tekstas: "En la templo hilelista mi aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj la morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al la universo kaj al la eterneco…" '''Teozofio en homaranisma senco do estas tio, kion la "grandaj instruintoj" instruis pri la vivo kaj la morto k.t.p., kondiĉe ke tio ne kontraŭparolas la sciencon.'''
[[L. L. Zamenhof|Zamenhof]] uzis la vorton "teozofio", sen eksplicite difini ĝin. Kiusence li uzis ĝin? Oni devas analizi liajn tekstojn. En lia 4-a aldono al la dogmoj de [[Hilelismo]] (OV III-4) li skribis: "Pri la dogmo 11, kiu krom karaktero societa havas ankaŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco …" En la menciita dogmo 11 la koncerna frazo jene tekstas: "En la templo hilelista mi aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj la morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al la universo kaj al la eterneco…" '''Teozofio en homaranisma senco do estas tio, kion la "grandaj instruintoj" instruis pri la vivo kaj la morto k.t.p., kondiĉe ke tio ne kontraŭparolas la sciencon.'''


Kaj kiuj estas la "grandaj instruintoj"? Oni konsideru, ke en la hilelista fazo Zamenhof turnis sin ĉefe al la judoj. La nocio devas esti interpretita konforme al la juda tradicio; ĝi estas ĉi tie ia esperantigo de la titoloj "raw" aŭ "rab" (= "sinjoro", "instruinto", "majstro", "estro"), "rabbi" ("rabeno" = "mia instruinto"). Laŭ la juda kompreno Moseo estas la plej granda instruinto; li havas la titolon "rabenu" (= "nia sinjoro", "nia majstro", "nia instruinto"). La simila titolo "rabeno" estas uzata ankaŭ por elstaraj instruintoj de la torao, ĉefe por estroj de talmudaj lernejoj. Al tiuj apartenas ekz. [[Hilelo]].
Kaj kiuj estas la "grandaj instruintoj"? Oni konsideru, ke en la hilelista fazo Zamenhof turnis sin ĉefe al la judoj. La nocio devas esti interpretita konforme al la juda tradicio; ĝi estas ĉi tie ia esperantigo de la titoloj "raw" aŭ "rab" (= "sinjoro", "instruinto", "majstro", "estro"), "rabbi" ("rabeno" = "mia instruinto"). Laŭ la juda kompreno Moseo estas la plej granda instruinto; li havas la titolon "rabenu" (= "nia sinjoro", "nia majstro", "nia instruinto"). La simila titolo "rabeno" estas uzata ankaŭ por elstaraj instruintoj de la torao, ĉefe por estroj de talmudaj lernejoj. Al tiuj apartenas ekz. [[Hilelo]].

Kiel registrite je 20:52, 5 nov. 2008

La esprimo "teozofio" havas hodiaŭ plurajn signifojn, i.a. specife homaranisman:

1) Mistika, senpera vidado kaj ekkonado Dion; pli alta sciado pri Dio kaj la misteroj de la kreaĵo. Teozofoj estas la novplatonistoj (2-a jarcento p.K.) kaj mistikuloj (de majstro Eckhart ĝis Jakob Böhme), krome Emanuel Swedenborg, Friedrich Christoph Oetinger, [[Friedrich Wilhelm Joseph Schelling].

2) En malpli vasta senco, la mistiko de Jakob Böhme, kiu estis akceptita i.a. de la grafo Louis Claude de Saint Martin. Apertenas al ĝi ankaŭ la "ŝvaba kristana teozofio" (Friedrich Christoph Oetinger, ekde 1731; ĝi efikis sur Georg Wilhelm Friedrich Hegel, Friedrich Hölderlin kaj Friedrich Wilhelm Joseph Schelling, Johann Wolfgang von Goethe, Franz von Baader kaj Eduard Mörike.

3) En plej malvasta senco tio, kion praktikis la membroj de la 1875 fondita Teozofia Societo. La celo de tiu ĉi speco de teozofio estas la "ekkonado de la vera naturo de l' homo aŭ de la dia esenco, kiu estas unueca bazo de ĉio ekzistanta".

4) Teozofio en homaranisma senco estas tio, kion la "grandaj instruintoj de la homaro" instruis pri la vivo kaj la morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al la universo kaj al la eterneco, kondiĉe ke tio ne kontraŭparolas la sciencon.

Analizo de la Zamenhofa lingvouzo rilate "teozofion":

Zamenhof uzis la vorton "teozofio", sen eksplicite difini ĝin. Kiusence li uzis ĝin? Oni devas analizi liajn tekstojn. En lia 4-a aldono al la dogmoj de Hilelismo (OV III-4) li skribis: "Pri la dogmo 11, kiu krom karaktero societa havas ankaŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco …" En la menciita dogmo 11 la koncerna frazo jene tekstas: "En la templo hilelista mi aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj la morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al la universo kaj al la eterneco…" Teozofio en homaranisma senco do estas tio, kion la "grandaj instruintoj" instruis pri la vivo kaj la morto k.t.p., kondiĉe ke tio ne kontraŭparolas la sciencon.

Kaj kiuj estas la "grandaj instruintoj"? Oni konsideru, ke en la hilelista fazo Zamenhof turnis sin ĉefe al la judoj. La nocio devas esti interpretita konforme al la juda tradicio; ĝi estas ĉi tie ia esperantigo de la titoloj "raw" aŭ "rab" (= "sinjoro", "instruinto", "majstro", "estro"), "rabbi" ("rabeno" = "mia instruinto"). Laŭ la juda kompreno Moseo estas la plej granda instruinto; li havas la titolon "rabenu" (= "nia sinjoro", "nia majstro", "nia instruinto"). La simila titolo "rabeno" estas uzata ankaŭ por elstaraj instruintoj de la torao, ĉefe por estroj de talmudaj lernejoj. Al tiuj apartenas ekz. Hilelo.

En la homaranista fazo la titolon "granda instruinto", "majstro" li certe ne konservis nur al grandaj judaj eruditoj. Ankaŭ eruditoj de aliaj religioj kaj filozofioj apartenas al la grandaj instruintoj. Konforme al la PIV, ni povas nomi ekz. ankaŭ Budhon, Aristotelon, Jesuon majstroj. Sed ne nur ilin. Apartenas al ili ankaŭ Hilelo, Rabban Joĥanan ben Sakai, rabenu Jehoŝua ben Ĥananja, rabenu Elieser ben Hyrkanos, Raw kaj Ŝmuel k.a.; el la kristanaj eruditoj Ambrozio, Aŭgusteno, Hieronimo, Tomaso el Akvino, Albertus Magnus k.a.; el la islamaj eruditoj almenaŭ Al-Ĥasali; el la grandaj filozofoj almenaŭ Konfuceo, Kartezio kaj Kantio k.a. Zamenhof mem, pro modesteco, ne volis, ke oni nomu lin "majstro". Por li tio sonus, kvazaŭ oni atribuus al li la saman rangon kiel al Moseo aŭ Hilelo…

Zorga analizo do finfine montras, ke "teozofio" por Zamenhof ne estis samsignifa al la specifa, mistika, intence eklektika pansinkretismo de Helena Blavatsky, Henry Steel Olcott, Annie Besant, Rudolf Steiner, Gottfried de Purucker k.a. Li uzis propran difinon, proksiman al la klasika senco, kun spuroj precipe de la juda tradicio.

Ekstera ligilo

grekeHomaranisma leksikoneto

---

EdE-T

Teozofio. Religifilozofio, klopodo por Diokono. En 1875 de Helena Blavatskij kaj kolonelo Henry Steel Olcott estis fondita Teozofia Societo en Novjorko, kies celoj estas:

  • 1. Formi kernon de universala frateco de la homaro sen distingo de nacio, kredo, sekso kaj kasto.
  • 2. Instigi al kompara studado de religioj, filozofioj kaj sciencoj.
  • 3. Esplori la neklarigitajn leĝojn de la naturo kaj latentajn kapablojn de la homo.

En 1911 fondiĝis ankaŭ Teozofia Esperanta Ligo, kies celoj estas kunigi Esperanton kaj Teozofion reciproke, uzadi Esperanton kiel internacian lingvon de la Teozofia Societo. En Esperanto aperis kelkaj broŝuroj pri Teozofio kaj la ampleksa romano teozofia „Fatala Ŝuldo“ de Lionel d' Alsace. En 1913 aperis organo de TEL; „Espero Teozofia“, en 1928 ĝi havis sian 10-an jarkolekton. Pri la agado de TEL en la lastaj jaroj mankas informoj.

[[Kategorio:Teozofio| ]