Denizo de Parizo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: cs:Svatý Diviš
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fi:Pyhä Dionysius
Linio 24: Linio 24:
[[es:Dionisio de París]]
[[es:Dionisio de París]]
[[et:Denis]]
[[et:Denis]]
[[fi:Pyhä Dionysius]]
[[fr:Denis de Paris]]
[[fr:Denis de Paris]]
[[he:דיוניסיוס הקדוש]]
[[he:דיוניסיוס הקדוש]]

Kiel registrite je 11:20, 6 nov. 2008

Denizo de Parizo, latine Dionysius kaj (france DenisDenys - nomita laŭ la greka nomo Dionysos (Denizo) - estis kristana misiisto en Gaŭlio, unua eposkopo de Parizo kaj kristana martiro. Li estas nacia sanktulo de la katolikoj de Francio kaj patronoj de la urboj Parizo en Francio kaj Krefeld en Germanio.

Vivo

Altara bildo el la jaro 1416 en la Baziliko de Saint-Denis: la lasta komunio kaj martiro de la sankta Denizo

Denizo dum la 3-a jarcento post Kristo – probable iom antaŭ la jaro 250 laŭ sendo de la kristana papo Fabianus – kune kun ses aliaj kristanaj episkopoj sendiĝis de Romo al Gaŭlio, por tie diskonatigi la ideojn de kristanismo. Li konvinkis lokajn enloĝantojn en kaj ŝirkaŭ Lutetia, la nuna Parizo kaj tiama ĉefurbo de Gaŭlio, pri kristaniĝo kaj estis elektita la unua kristana episkopo de Parizo. La romia provincestro malaprobis tion, kaj ordonis la malliberigon kaj senkapigon de Denizo kaj liaj du akompanantoj Rustikus kaj Eleutherius. La kristana legendo rakontas, ke la episkopo post sia senkapigo en placo sur la urba monto Montmartre (monto de la martiroj) prenis sian fortranĉitan kapon, lavis ĝin en apuda fonto kaj migris kun la kapo enmane ses kilometrojn al norda direkto, kie li finfine mortis kaj estis poste entombigita.

En tiu loko la franka reĝo Dagoberto la 1-a dum la jaro 626 konstruigis abatejon kaj bazilikon honore al la sanktulo. Tiu baziliko iĝis la tombejo de la reĝoj de Francio, kaj la ĝermo de la urbo Saint-Denis.

Sanktigo

la 14 sanktulaj helpantoj en katastrofoj kun siaj atribuaĵoj (Denizo de Parizo kun la forhakita kapo sube dekstre).

Dionysius iĝis kristana sanktulo de la romie katolika kaj anglikana eklezioj. Lia memoro dum la sekvaj jarcentoj estis aparte viva en Francio, Hispanio kaj Germanio. Lia oficiala memortago estas la 9-a de oktobro.

Laŭ Denizo de Parizo inter alie nomiĝas la urbo Saint-Denis kaj la departemento Seine-Saint-Denis en Francio, la komunumo Saint-Denis en la franclingva Aosta Valo en Italio kaj la komunumo Saint-Denis en la insula, transmara departemento Reunio de Francio. Clos Saint-Denis estas fama vitejo en la franca komunumo Morey-Saint-Denis en la regiono Burgundio.

La multaj knaboj kaj viroj kun nomo Dennis kaj Denis, kiuj aparte multnombre fine de la 20-a jarcento ricevis sian personan nomon, vivtenas la nomon de Denizo de Parizo. La knaboj kaj viroj kun la persona nomo Deniz de la turka lingvo tamen ne rilatas al la historia kristano - Deniz en la turka lingvo signifas simple "maro".