Paŭso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 7: Linio 7:
==Aliaj ekzemploj Esperante==
==Aliaj ekzemploj Esperante==
*''Araneo-Viro'', paŭso de la angla persona nomo ''[[Spider-Man]]''
*''Araneo-Viro'', paŭso de la angla persona nomo ''[[Spider-Man]]''
*''[[Ĉe akvorando]]'', paŭso de la ĉina titolo ''水浒传'' Shuǐ hǔ zhuàn) (elp. ''Ŝui hŭ ĝuan'')
*''[[Ĉe akvorando]]'', paŭso de la ĉina titolo ''水浒传'' (Shuǐ hǔ zhuàn) (elp. ''Ŝui hŭ ĝuan'')
*''[[Eldono|Eldoni]]'', paŭso de similstrukturaj vortoj en la [[germana lingvo|germana]] ''herausgeben'', [[pola lingvo|pola]] ''wydawać'' kaj la [[rusa lingvo|rusa]] ''издать'' (izdatj), ''издавать'' (izdavatj)
*''[[Eldono|Eldoni]]'', paŭso de similstrukturaj vortoj en la [[germana lingvo|germana]] ''herausgeben'', [[pola lingvo|pola]] ''wydawać'' kaj la [[rusa lingvo|rusa]] ''издать'' (izdatj), ''издавать'' (izdavatj)
*''Elturni sin'', paŭso de la rusa ''вывернуться'' (vivernutjsja)
*''Elturni sin'', paŭso de la rusa ''вывернуться'' (vivernutjsja)

Kiel registrite je 14:20, 7 nov. 2008

Paŭso estas esprimo kreita en unu lingvo per traduko de esprimo el alia lingvo, tiel ke oni tradukis la unuopajn partojn. Kiel ekzemplo, la anglalingva kunmetita vorto skyscraper ("ĉielskrapilo"), kies signifo estas "altega konstruaĵo", estas paŭsita en multajn lingvojn, inkluzive de la franca (gratte-ciel) kaj Esperanto (ĉielskrapanto). La esprimo prunta traduko ankaŭ estas paŭso de la germana vorto Lehnübersetzung (Lehn- prunt-, Übersetzung traduko).

Paŭsado estas unu speco de vortkreado en la komuna lingvo aŭ en terminologio.

Por pruvi, ke vorto aŭ vortumo estas vera paŭso, ne sufiĉas montri paralelajn esprimojn en du lingvoj, ĉar simila esprimo povas aperi en la lingvoj sendepende. Tio estas malpli probabla, kiam la pruntedona esprimo gramatike malsimilas la prunteprenan lingvon aŭ la paŭso enhavas malevidentan aŭ senlogikan metaforon.

Aliaj ekzemploj Esperante

  • Araneo-Viro, paŭso de la angla persona nomo Spider-Man
  • Ĉe akvorando, paŭso de la ĉina titolo 水浒传 (Shuǐ hǔ zhuàn) (elp. Ŝui hŭ ĝuan)
  • Eldoni, paŭso de similstrukturaj vortoj en la germana herausgeben, pola wydawać kaj la rusa издать (izdatj), издавать (izdavatj)
  • Elturni sin, paŭso de la rusa вывернуться (vivernutjsja)
  • Eltrovi, paŭso de la angla find out
  • Gruntbovo, paŭso de la latina scienca nomo Bos grunniens
  • Infera Knabineto, paŭso de japana titolo 地獄少女 (じごくしょうじょ) (Jigoku Shōjo)
  • Interreto, paŭso de la angla nomo Internet
  • Makzeloj, pauso de la angla titolo Jaws
  • Okulvitro, esprimata paralele en kelkaj lingvoj
  • Terpomo, paŭso de la franca nomo pomme de terre kaj vortoj de kelkaj germanaj dialektoj
  • Papera tigro (malvera minacanto) fontas el la ĉina 紙老虎 (zhǐ lǎohǔ) (elp. ĝi laohŭ
  • Stelaj Militoj, paŭso de la angla titolo Star Wars
  • Vespertviro, paŭso de la angla persona nomo Batman

Vidu ankaŭ