Malplimulto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Loveless (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: nds:Minnerheit
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sl:Narodnostna manjšina
Linio 60: Linio 60:
[[ru:Группы меньшинств]]
[[ru:Группы меньшинств]]
[[sk:Národnostná menšina]]
[[sk:Národnostná menšina]]
[[sl:Narodnostna manjšina]]
[[sv:Minoritet]]
[[sv:Minoritet]]
[[tr:Azınlık]]
[[tr:Azınlık]]

Kiel registrite je 11:32, 10 nov. 2008

Malplimulto estas homgrupo sur terpeco (ŝtato, regiono), kiu distingiĝas de la plimulto per diversaj ecoj de la tiea loĝantaro. Tiaj ecoj povas esti lingvo, raso, religio, seksa prefero k.a. Ofte la rajtoj de malplimultoj estas limigitaj, okazas subpremado, parte eĉ ŝtate farita, kaj izolado pro nescio kaj antaŭjuĝoj.

UN establis rajtojn de malplimultoj, kiujn la ŝtatoj-membroj tamen tre malsamgrade atentas.

En Tokio je 1988 estis fondita la organizaĵo IMADR (International Movement Against All Forms of Discrimination and Racism = Internacia movado kontraŭ ĉiuforma diskriminado kaj rasismo), kiu penas atentigi pri problemoj kaj diskriminado de malplimultoj kaj subtenas la rajtojn de malavantaĝigitaj homgrupoj.


Estiĝo de malplimultoj

1. Invado: La origina loĝantaro de teritorio per amasa enmigrado de alia popolo estas forpelita, parte neniigita, ekz. la indianaj popoloj en nuna Usono.

2. Deviga elmigrado per translokigo: Ekzemplo por tio estas la historio de la nigruloj en Usono. Vd. ankaŭ: transigo de loĝantaroj.

3. Deviga migrado per forpelado: Ekzemploj estas la forpelo de germanoj, poloj k.a. kiel sekvo de la Dua mondmilito.

4. Libervola migrado: Anoj de sociokulturaj grupoj libervole forlasas sian originan teritorion kaj enmigras en lokon, kie jam troviĝas anoj de la sama lingvo, kulturo ktp. Tiel sub iuj kondiĉoj povas estiĝi eĉ nova kultura memeco. Ekzemplo estas la franclingvaj kanadanoj en Kebekio.

Ofte la ĉefa kaŭzo por libervola enmigrado estas la espero je pli bona vivo ol en la propra lando. Ekzemplo estas la turkoj en Germanio.

Klasoj de malplimultoj

1. Naciaj malplimultoj estas malplimultoj, kiuj en alia teritorio estas la plimulto, ekz. danoj en Germanio aŭ hungaroj en Rumanio.

2. Etnaj malplimultoj estas malplimultoj, kiuj ne disponas propran "patrolandon", ekz. bretonojsoraboj.

3. Lingvaj malplimultoj ne estas etnaj/naciaj malplimultoj, sed parolas alian lingvon ol la loĝanta plimulto en la koncerna ŝtato, ekz. la francparolanta loĝantaro de Svislando.

4. Seksaj malplimultoj (cetere: GLAT) estas gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksamantoj, transgenruloj, transseksuloj.