Provinco Badaĥozo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Badajoz, Spain location.png|right|frame|Situo de Badaĥozo en Hispanio]]
'''Badajoz''' estas [[provincoj de Hispanio|provinco]] de [[Hispanio]], apartenanta al la [[Aŭtonoma Komunumo de Hispanio|regiono]] de [[Ekstremaduro]], kie okupas ties sudan parton. Ĝi situas sudokcidente de la [[Iberia Duoninsulo]], landlime kun [[Portugalio]].
'''Badajoz''' estas [[provincoj de Hispanio|provinco]] de [[Hispanio]], apartenanta al la [[Aŭtonoma Komunumo de Hispanio|regiono]] de [[Ekstremaduro]], kie okupas ties sudan parton. Ĝi situas sudokcidente de la [[Iberia Duoninsulo]], landlime kun [[Portugalio]].



Kiel registrite je 11:58, 11 nov. 2008

Dosiero:Badajoz, Spain location.png
Situo de Badaĥozo en Hispanio

Badajoz estas provinco de Hispanio, apartenanta al la regiono de Ekstremaduro, kie okupas ties sudan parton. Ĝi situas sudokcidente de la Iberia Duoninsulo, landlime kun Portugalio.

Ĝi limas oriente kun la regiono de Kastilio-Manĉo, kun ties provincoj de Toledo kaj Ciudad Real. Sude ĝi limas kun la provincoj de Huelva kaj Sevilla kaj sudoriente kun tiu de Córdoba, ĉiuj en Andaluzio. Norde estas la samregiona provinco de Cáceres, kiu, kun tiu de Badajoz, formas la regionon de Ekstremaduro. Okcidente, troviĝas Portugalio. Per surfaco de 21.766 km², Badajoz estas la plej ampleksa provinco de Hispanio. La alia provinco de Ekstremaduro, Cáceres, estas la dua laŭ surfaco, per 19.868 km².

En la provinco de Badajoz, troviĝas Mérida, ĉefurbo de Ekstremaduro. Tamen la plej loĝata urbo estas Badajoz, urbo el kiu la provinco prenas nomon kaj kiu estas la ĉefurbo de la provinco.

Demografio

La provinco de Badajoz havas 678.459 loĝantoj (Instituto Nacional de Estadística de España 2007), kun denseco de loĝantaro de 31,17%, sube de la nacia averaĝo (89,57 loĝ/km²). 49,5% estas viroj kaj 50,5% resta virinoj.

Ĝi estas la 22a plej loĝata provinco de la lando, tuj post Gipusko (694.944) kaj antaŭ la Jaén (664.742). Ĝi superas en preskaŭ 270.000 habitantes la samregionan Cáceres (411.531), la alia ekstremadura provinco.

21,4% de ties loĝantoj loĝas en la urbo de Badajoz, kiu, kun loĝantaro de 145.257 personpj, elstaras kiel la plej loĝata loko de la provinco kaj la regiono. La sekva urbo laŭ loĝantaro estas Mérida, kun 54.894 loĝantoj en 2007. Krome, aliaj sep superas la 10.000 loĝantojn.

Plej loĝataj municipoj

La provinco de Badajoz havas totale 164 municipojn, pro kio ĝi posedas 2,02% de la municipoj de Hispanio (8.112). La dudek plej loĝataj estas la jenaj (Instituto Nacional de Estadística de España 2007):

Puerta de Palmas, unu de la plej konataj monumentoj de la urbo Badajoz, la ĉefurbo de la provinco.
La romia teatro de Mérida, la dua plej loĝata urbo de la provinco, post Badajoz.
  1. Badajoz: 145.257 loĝantoj
  2. Mérida: 54.894 loĝantoj
  3. Don Benito: 34.540 loĝantoj
  4. Almendralejo: 31.072 loĝantoj
  5. Villanueva de la Serena: 25.318 loĝantoj
  6. Zafra: 16.014 loĝantoj
  7. Montijo: 15.711 loĝantoj
  8. Villafranca de los Barros: 13.084 loĝantoj
  9. Olivenza: 11.652 loĝantoj
  10. Jerez de los Caballeros: 9.828 loĝantoj
  11. Azuaga: 8.501 loĝantoj
  12. Los Santos de Maimona: 8.087 loĝantoj
  13. Guareña: 7.326 loĝantoj
  14. Fuente del Maestre: 6.920 loĝantoj
  15. Castuera: 6.675 loĝantoj
  16. Calamonte: 6.095 loĝantoj
  17. Llerena: 5.995 loĝantoj
  18. San Vicente de Alcántara: loĝantoj
  19. Alburquerque: loĝantoj
  20. Oliva de la Frontera: 5.718 loĝantoj

Kelkaj municipoj ne havas eĉ 200 loĝantojn. Tia estas la kazo de Capilla (189 loĝantoj), Reina (189), Casas de Reina (173), Risco (167) kaj El Carrascalejo (77), la kvin malplej loĝataj de la provinco en 2007.

Distriktoj de Badajoz

La nordo de la provinco trapasas la rivero Gvadiano kiu formas du naturajn distriktojn en sia valo dividitajn de la urbo Mérida, nome Vegas Bajas kaj Vegas Altas, en la centro kaj sudo estas du centraj ebenaj distriktoj nome Tierra de Barros dediĉita al agrikulturo kaj La Serena dediĉita al agrikulturo kaj ŝafobredado, en la sudo kaj supraj dekstra kaj maldekstra anguloj estas pli montaraj regionoj, nome sude Sierra Morena kaj Los Montes kaj Alburquerque, pli kompleta distribuo estas la jena:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligoj