Unua Mondmilito: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎1917: Liége > Liège
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: li:Örsjte Waeltkreeg
Linio 263: Linio 263:
[[la:Bellum Orbis Terrarum I]]
[[la:Bellum Orbis Terrarum I]]
[[lb:Éischte Weltkrich]]
[[lb:Éischte Weltkrich]]
[[li:Örsjte Waeltkreeg]]
[[lt:Pirmasis pasaulinis karas]]
[[lt:Pirmasis pasaulinis karas]]
[[lv:Pirmais pasaules karš]]
[[lv:Pirmais pasaules karš]]

Kiel registrite je 10:12, 13 nov. 2008

Rusiaj soldatoj atendas la germanan armeon.

La Unua Mondmilito (1914-1918) estis la unua milito, en kiu implikiĝis nacioj, kiuj etendiĝis trans pli ol duono de la terglobo, tial mondmilito. La milito estis inter la Alianco (Britio, Francio, Italio, Rusio kaj Usono), kies bazo estis la Triopa Entento, kaj la Centraj Potencoj, ankaŭ misnomataj Centraj Imperioj (Germanio, Aŭstrio-Hungario, la Otomana Imperio kaj Bulgario).

Oni kutime nomis ĝin La Granda Milito (aŭ iafoje La milito por fini ĉiujn militojn), ĝis la komenco de la Dua mondmilito, kvankam la esprimo mondmilito estis lanĉita jam en 1920.

Iuj kleruloj rigardas la unuan mondmiliton kiel la unuan fazon de (nova) 30-jara milito, kiu daŭris de 1914 ĝis 1945.

Politika situacio antaŭ la milito

Inter la plej potencaj landoj de Eŭropo jam tra longa periodo antaŭ la milito pliakriĝadis la intereskonfliktoj. Ilia ĉefa ekonomia kaŭzo estis la neegala evoluo de la kapitalismo en tiuj landoj. Ekzemple en Britio la moderna ekonomio evoluis jam frue kaj povis ekregi grandan parton de la mondaj merkatoj kaj krudaj materialoj. Kontraste la germana ekonomio sekvis malfrue sed tre dinamike en tempo kiam la "kolonia kuko" estis jam preskaŭ komplete dividita inter Britio kaj Francio. Politike formiĝis du diplomatiaj-militaj kontrakto-sistemoj, kiuj pli kaj pli evoluis je antagonismaj blokoj. Dum okazis la ĝis tiam plej enorma armado kaj floris naciismo, samtempe malkreskis la preteco solvi intereskonfliktojn pace.

Ekzistis kompleksa situacio inter la ĉefe monarkiaj landoj kaj imperioj en Eŭropo. Multaj el ĉi tiuj eŭropaj imperioj kaj landoj havis ankaŭ transmarajn koloniojn. Laŭ la iniciato de Britio sub Benjamin Disraeli, eĉ la iam heziteme imperiisma Otto von Bismarck finfine konstatis la valoron de kolonioj por sekurigi (laŭ liaj vortoj) "novajn merkatojn por germana industrio, la ekspansion de komerco, kaj novan kampon por germanaj agado, civilizo kaj kapitalo".

La absolutismaj Centraj Potencoj, gvidataj de nove unuigita, diname industriiĝanta Germana Imperio, kun ekspansianta mararmeo, kiu duobliĝis laŭ grando inter la Franca-Prusa Milito kaj la Granda Milito, estis strategiaj minacoj al la merkatoj kaj sekureco de la pli establitaj Aliancaj Potencoj kaj Rusio.

La kora akordo estis neformala konsento inter Britio kaj Francio planita por malrapidigi la germanan ekspansion. Kune kun la franca-rusa alianco, ĝi servis komunan geopolitikan intereson. Francio kaj Britio estis do devigitaj fini sian jarcent-daŭran malamikecon. Britaj politikistoj timis la eblecon de ankoraŭ unu germana milita venko kiel en la Franca-Prusa Milito, el kiu racie povus rezulti germana preno de la transmaraj kolonioj de Francio, iel malo de la efektiva rezulto de la Granda Milito, post kiu Britio okupis la plejparton de la germanaj kaj otomanaj kolonioj kiel "protektoratojn". Ĉi tiu ebleco estis speciale timiga konsiderante, ke la francaj kolonioj ĝenerale estis proksimaj al la britaj; Niĝerio, ekzemple, estis ĉirkaŭata de franca teritorio, Hindio estis proksima al Franca Hindoĉinio, ktp.

Post la morto de la germana imperiestro Vilhelmo la 1-a en 1888, lia filo, Frederiko (aŭ Friedrich) la 2-a heredis la kronon de Prusio kaj la tronon de la Germana Imperio. Mallonge post kiam li sukcedis al la trono, li mortis pro kancero de la laringo, kaj sukcedis lin lia filo Vilhelmo la 2-a. Malbonega diplomato kaj pli malbona politikisto, Vilhelmo ĉefe malhelpis al la provoj de la maljuniĝanta Kanceliero Bismarck konservi la diplomatian potenco-ekvilibron kiu tenis Francion izolita. Ankaŭ li malhelpis al la enlanda realpolitiko de Bismarck, kiu tenis konservativajn partiojn en relativa potenco en la Reichstag. Post la elektoj de 1890, en kiuj la centraj kaj maldekstraj partioj faris grandajn gajnojn, parte pro la malŝato de tio, ke la imperiestro havis la saman Kancelieron kiu gvidis lian avon dum la plejparto de lia kariero, Bismarck devis demisii. Li mortis post ok jaroj kaj, feliĉe por li, antaŭ ol li povus spekti Vilhelmon la 2-an detrui la diplomatiajn kaj militajn gajnojn, kiujn li atingis.

Strategia konkurenco inter la Brita kaj Germana Imperioj post la emeritiĝo de Bismarck pliintensigis la klopodon fortikigi la ekzistantajn influsferojn kaj preni novajn koloniojn. Ekzemploj de ĉi tiuj konfliktoj inkluzivas la Marokan Krizon de 1905 kaj la Krizon de Tanĝero. Ĉi tiuj konfliktoj komenciĝis, kiam Vilhelmo agnoskis la marokan sendenpendecon de Francio, la nova strategia partnero de Britio. Dum la Dua Maroka Krizo, la Germana Imperio sendis sian mararmeon al Maroko, ree provante la necertan Anglan-Francan Ententon.

La specifa disfalo de la alianca sistemo, kiu tenis la Germanion de Bismarck ĉefa, estas preskaŭ tute kaŭzita de Vilhelmo la 2-a. Rusio eniris defendan akordon kun la Germana Imperio dum la tempo de Bismarck. Wilhelm rifuzis renovigi ĝin pro necertaj kialoj. Kiam Britio -- kiu estis izolismema, kontenta regi sian transmaran imperion, kaj ĝenerale la oceanojn -- eliris el sia izoliteco, ĝi unue penis alianciĝi kun la Germana Imperio. Oni notu, ke la britaj monarkoj estis de la Domo de Hanovro, kiu estis parenca aŭ intergeedza kun multaj germanaj noblaj domoj, inkluzive Hohenzollern, la regantoj de la Germana Imperio. Plie, Vilhelmo la 2-a, nepo de la reĝino Viktoria estis, do, nevo de ŝia filo, la reĝo Eduardo la 7-a. Ne profitante de tiuj ligoj, Vilhelmo ofendis sian onklon, kiu poste alportis sian helpon al la faro de la angla-franca Entento, li mallaŭdis la "malestimindan etan armeon" de Britio, malakceptis ilian oferton, kaj komencis sencelan mararmean armilkonkurson. Wilhelm tiel gajnis la malamikecon de du el la grandaj potencoj de Eŭropo, kiuj alianciĝis, kiel oni vidos, kun la tria kaj plej venena, kvankam plej malforta, malamiko de Germanio: Francio.

La ekvilibro de potenco

Je la komenco de la 20-a jarcento estis en Eŭropo delikata potenco-ekvilibro, kiun sapeis aro da eventoj:

  • Brita altiro al la franca-rusa alianco, kuraĝita de la timo pro la kontesto de la Germana Imperio al la brita mara supereco.
  • Sekvantaj Germanaj kaj aŭstriaj-hungariaj kontestoj al la angla-franca-rusa "Triopa Entento"
  • Germana timo pro la rapida resaniĝo de Rusio post ĝia malvenko en 1905 de Japanio kaj sekvanta revolucia malordo.
  • La estiĝo de potencaj naciismaj aspiroj inter la balkanaj ŝtatoj, kiuj laŭvice rigardis al Berlino, VienoPeterburgo por diplomatia subteno.

La regionaj sekurecaj koncernoj de Aŭstrio kreskis kun la preskaŭ-duobligo de la teritorio de la najbara Serbio kiel rezulto de la balkanaj militoj de 1912-1913. Post la sarajeva murdo, la Aŭstria-Hungara Imperio, agante ĉefe sub la influo de la Ministro por Eksterlandaj Aferoj Leopold von Berchtold, sendis efektive neplenumeblan ultimaton enhavantan dek kvin postulojn al Serbio la 23-an de julio, 1914, akceptenda ĝis post 48 horoj. Serbio konsentis al ĉiuj krom unu el la postuloj. La Aŭstria-Hungara Imperio tamen rompis diplomatiajn rilatojn (25-a de julio) kaj deklaris militon (28-a de julio) per telegramo al la serba registaro.

La rusa registaro, kiu vidis sin kiel garantianton de serba sendependenco, mobilizis sian armeon la 30-an de julio. Tion ordonis Nikolao la 2-a de Rusio, kiun premis lia militista stabo. Tio sekvis rompon en gravega telegrama komunikado inter Nikolao kaj Vilhelmo. La Germana Imperio, alianco laŭ traktato kun la Aŭstria-Hungara Imperio, postulis ke Rusio retiru siajn fortojn (31-a de julio), sed la rusa registaro persistis, ĉar malmobilizo malebligus al ĝi reaktivigi ĝian militan planon dum mallonga periodo. La Germana Imperio deklaris militon kontraŭ Rusio (1-a de aŭgusto) kaj, post du tagoj, kontraŭ ties aliancano Francio.

Kronologio

1914

La okazo por komenci la militon, certe ne ĝia kaŭzo, estis la murdo de la Aŭstria-Hungara tronheredulo Franz Ferdinand, Arkiduko de Aŭstrio, kaj lia morganata edzino Sophia la 28-an de junio 1914 en Sarajevo (Bosnio) fare de la bosni-serba studento Gavrilo Princip, serbi-favora naciisto.

Princip estis unu el aro da sep murdistoj, kiuj ĉeestis tiun tagon en Sarajevo. Ĉiuj estis membroj de la anarkiisma societo Nigra Mano. Li kaj liaj ses komplicoj estis arestitaj kaj juĝitaj de la aŭtoritatuloj. Laŭ raportoj publikigitaj de unu el la komplicoj de Nigra Mano, implikiĝis 21 murdistoj, sed ĉi tiu aserto ne estas konfirmita.

La kompleksa situacio inter la regnoj de Eŭropo estas grava faktoro por kompreni, kiel la murdo kondukis al senprecedenca mortigo en milito, kiu implikis naciojn, kiuj havis nenian ajn rektan koncernon kun la murdo de Arkiduko Franz Ferdinand nek kun lia lando.

  • 28-a de julio, La Aŭstria-Hungara Imperio deklaras militon kontraŭ Serbio;
  • 1-a de aŭgusto, La Germana Imperio deklaras militon kontraŭ Rusio;
  • 3-a de aŭgusto, La Germana Imperio deklaras militon kontraŭ Francio;
  • 4-a de aŭgusto -
    • Germanio invadas unue malgrandan Luksemburgon kaj poste ekinvadas neŭtralajn Belgion kaj Moresneton;
    • Britio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio post kiam la germanoj rifuzis respekti la neŭtralecon de Belgio;
    • Aŭstralio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
    • Kanado deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
    • Nov-Zelando deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
  • 23-a de aŭgusto, Japanio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio.
  • Septembro de 1914, Unia Pakto estas subskribita de Francio, Britio, kaj Rusio;

1915

1916

1917

Oni ofte atribuas la komencon de la konflikto al la aliancoj kiuj establiĝis dum la antaŭaj jardekoj -- Germanio-Aŭstrio-Italio kontraŭ Francio-Rusio; kun Britio kaj Serbio aliancaj kun tiu lasta. Fakte neniuj el la aliancoj estis aktivigitaj dum la komenco, kvankam la rusa ĝenerala mobilizo kaj la germana deklaro de milito kontraŭ Francio havis kiel motivon la timon de la aktivigo de la kontraŭa alianco.

La deklaro de milito de Britio kontraŭ la Germana Imperio (4-a de aŭgusto) estis oficiale la rezulto ne de ĝiaj komprenoj kun Francio kaj Rusio (formale Britio ne estis alianco de ambaŭ potencoj), sed de la germana invado de Belgio, kies sendependecon Britio garantiis subteni en 1839, kaj kiu staris en la vojo de la planita germana itinero por la invado de la alianco de Rusio, Francio.

La plano de la Germana Imperio (nome la plano de Schlieffen) por trakti la francan-rusan aliancon estis elvenki Francion kaj tiam turni sin al la pli malrapide mobiliziĝanta rusa armeo. La germana plano inkluzivis postuli liberpasadon trans Belgio kaj Luksemburgo. Kiam oni malpermesis tion, Germanio invadis, kaj rapide okupis Luksemburgon sed renkontis reziston antaŭ la fortresoj de la belga urbo Liège. Britio sendis armeon al Francio, kiu antaŭeniris en Belgion.

La malfruoj kaŭzitaj de la rezisto de la belgaj, francaj, kaj britaj fortoj kaj la neatendite rapida mobilizo de la rusoj malhelpis la germanajn planojn. Rusio atakis en Orienta Prusio, kio deturnis germanajn fortojn kiuj estis planitaj por la okcidenta fronto, kio ebligis al la francaj kaj britaj fortoj halti la germanan antaŭeniro al Parizo ĉe la unua batalo de Marno (septembro 1914) dum la Centraj Potencoj (la Germana kaj Aŭstria-Hungara Imperio) estis devigitaj militi ĉe du frontoj.

Eniro de la Otomana Imperio

La Otomana Imperio aliĝis al la centraj potencoj en oktobro ĝis novembro 1914, minacante la kaŭkaziajn teritoriojn de Rusio kaj la komunikadon de Britio kun Hindio kaj la oriento per la Kanalo Sueza. Brita agado malfermis alian fronton en la sudo per la kampanjoj de Gallipoli (1915) kaj Mezopotamio; unue la turkoj sukcesis elpeli la malamikan invadon. Sed en Mezopotamio, post la katastrofa Sieĝo de Kut, la britoj reorganizis sin kaj kaptis Bagdadon en marto 1917. Pli okcidente en Egiptio, unuaj britaj malsukcesoj estis superitaj, kiam Jerusalemo estis kaptita en decembro 1917 kaj la Egipta Ekspedicia Brigado sub Edmund Allenby antaŭeniris kaj rompis la otomanajn fortojn ĉe la Batalo de Megido.

Itala partopreno

Italio, ĝis nun teorie aliancano de la Germana kaj Aŭstria-Hungara Imperioj sed kun propraj planoj kontraŭ aŭstria teritorio en Sudtirolo, Istria kaj Dalmatio, aliĝis al la Aliancanoj en majo 1915, deklarante militon kontraŭ Germanio post dek kvin monatoj. Caporetto (oktobro 1917) provizore eliminis Italion kiel grandan minacon.

La falo de Serbio

Post forpelo de tri aŭstriaj invadoj en aŭgusto-decembro 1914, Serbio falis al kuna germana, aŭstria, kaj bulgara invado en oktobro 1915. Serbiaj soldatoj eldaŭradis en Albanio kaj Grekio, kie franca-brita forto alteriĝis por oferti helpon kaj premi la grekan registaron, ke ĝi eniru en militon kontraŭ la Centraj Potencoj.

Fruaj stadioj: de romantikismo ĝis la tranĉeoj

Loveno, Belgio, 1915

La percepto de milito en 1914 estis preskaŭ romantika, kaj multaj homoj salutis ĝian deklaron kun granda entuziasmo. La ofta vidpunkto estis ke ĝi estos mallonga milito de manovrado kun kelkaj akraj agadoj (por "lernigi al la malamiko lecionon") kaj finiĝos per venka eniro en la ĉefurbon (la malamikan ĉefurbon, kompreneble) kaj de tie hejmen por venka parado kaj reen al la "normala" vivo. Estis iuj pesimistoj (kiel Lordo Kitchener), kiuj antaŭdiris ke la milito estos longa, sed "ĉiuj sciis" ke la Milito "finiĝos ĝis Kristnasko".

La komenco de la tranĉeado

Vidu ankaŭ : Batalo de la Marno

Post ilia komenca sukceso ĉe la Marno, la fortoj de Germanio kaj de la Entento komencis serion da preterflankaj manovroj por provi devigi la alian retiriĝi, en la tiel nomata Konkurso al la Maro. Francio kaj Britio rapide trovis sin frontitaj de tranĉeaj germanaj pozicioj de Loreno ĝis la flandra marbordo de Belgio. La flankoj prenis fiksitajn poziciojn; la francoj kaj la britoj estis la atakantoj kaj la germanoj estis la defendantoj. Unu konsekvenco de tio estis, ke la germanaj tranĉeoj estis multe pli bone konstruitaj ol tiuj de ilia malamiko; la anglaj-francaj tranĉeoj estis nur 'provizoraj' antaŭ ol iliaj fortoj transrompos trans la germanajn defendojn. Neniu el la flankoj montriĝis kapabla doni decidan frapon dum la venontaj kvar jaroj, kvankam longedaŭra germana agado ĉe Verdun (1916) puŝis la francan armeon preskaŭ ĝis disfalo ĉar amasa dizerto sapeis la frontan linion.

En la tranĉeoj

Ĉirkaŭ 800 000 soldatoj de Britio kaj la Brita imperio estis ĉe la okcidenta fronto dum ĉiu specifa punkto, ĉiuj el 1 000 batalionoj okupis sektoron de la linio de Belgio ĝis la Arne kaj uzis monatdaŭran kvar-stadian sistemon, krom se okazadis ofensivo. La fronto enhavis pli ol 9 600 kilometrojn da tranĉeoj. Ĉiu bataliono tenis sian sektoron dum proksimume semajno antaŭ ol iri reen al la subtenlinioj kaj tiam al la rezervlinioj antaŭ semajno eksterlinia, ofte en la regiono de PoperingeAmiens.

La Sommo kaj Passchendaele

Kaj la Batalo de la Sommo kaj Passchendaele ankaŭ ĉe la okcidenta fronto rezultigis enorman vivperdon ĉe ambaŭ flankoj sed minimuma antaŭeniro en la milito. Estas interese noti, ke, kiam la britoj atakis je la unua tago de la batalo de la Sommo, kaj perdis grandegan kvanton da homoj pro daŭra hajlo de maŝin-pafado, ili ja sukcesis gajni iom da grundo. Tial, anstataŭ malsimetria atako, kiam nur britaj soldatoj atakas, el kio rezultus granda kvanto da vunditoj nur por la britoj, la kvanto de la atakoj estis pli-malpli simetrie dividita, kio kaŭzis simetria disdivido de la vunditoj.

Venengaso

Eĉ ne unue ruiniganta aro da novaj armiloj atingis la necesan venkon: venengaso (unue uzita de la germanoj kontraŭ rusaj soldatoj sen multe da sukceso en la batalo de Bolimow la 1-an de januaro, 1915. Pli konata kaj ofte citita kiel la unua uzo estas atako sur kanadaj soldatoj ĉe Ypres la 22-an de aprilo, 1915), likva fajro enkondukita de la germanoj ĉe Hooge la 30-an de julio, 1915, kaj kirasitaj tankoj (unue uzataj de la britoj ĉe la Sommo la 15-an de septembro, 1916) ĉiuj komence kaŭzis panikon inter la malamiko, sed ne sukcesis atingi daŭran transrompon.

Aviadiloj kaj submaraj ŝipoj

Milita aviado atingis rapidan antaŭeniron, de la disvolvo de (komence primitivaj) antaŭen-pafantaj aeraj maŝin-pafiloj fare de la germana aerforto en la aŭtuno de 1915 ĝis la alsendo de bombaviadiloj kontraŭ Londono (julio 1917); eĉ pli dramate, almenaŭ por Britio, estis la uzo de la germanaj submarŝipoj (germane: U-Boot) kontraŭ alianca komerca ŝipado en malpermesitaj akvoj ekde februaro 1915. La decido de Germanio forigi limigojn de la submara agado (1-a de februaro, 1917) spronis Usonon partopreni en la milito ĉe la flanko de la Aliancanoj (6-a de aprilo). La sinkigo de la pasaĝerŝipo Lusitania, kiu surhavis ankaŭ militvarojn, estis speciale pridisputata "trafo" por la submarŝipoj.

Germanaj venkoj en la Oriento

La rusaj komencaj planoj por milito postulis la samtempan invadon de aŭstria Galicio kaj germana Orienta Prusio. Kvankam la komenca antaŭeniro de Rusio en Galicion estis plejparte sukcesa, oni forpuŝi ilin de Orienta Prusio per la venkoj de germanaj generaloj Paul von Hindenburg kaj Erich Ludendorff ĉe la Batalo de Tannenberg kaj la Batalo de la Masuriaj Lagoj en aŭgusto kaj septembro 1914. La malpli disvolvita ekonomia kaj milita organizo de Rusio baldaŭ montriĝis malegala al la kuna potenco de la Germana kaj Aŭstria-Hungara Imperioj. Frue en 1915 la rusoj estis forpelitaj for de Galicio, kaj en majo la Centraj Potencoj atingis rimarkindan transrompon ĉe la sudaj limoj de Pollando, kaptante Varsovion la 5-an de aŭgusto kaj devigante la rusojn retiriĝi el la tuto de Pollando.

Rusio maltrankviligita

Malŝato kun la militkonduko de la rusa registaro kreskis malgraŭ la sukceso de la ofensivo de Brusilov en junio 1916 en orienta Galicio kontraŭ la aŭstrianoj, kiam la rusa sukceso estis sapeita de la malvolonto de aliaj generaloj dediĉi iliajn fortojn por subteno de la venka sektorkomandanto. La bonŝanco de la aliancanoj revigliĝis nur provizore kun la eniro de Rumanio en la militon la 27-an de aŭgusto: Germanaj fortoj venis por helpi batalantajn aŭstriajn unuojn en Transilvanio, kaj Bukareŝto falis al la Centraj Potencoj la 6-an de decembro. Intertempe, interna malkvieto kreskis en Rusio, dum la Caro restis eksterkontakta ĉe la fronto, dum la pli kaj pli senkompetenta regado de la Imperiestrino tiris protestojn de ĉiuj partoj de la rusa politika vivo, kaj rezultigis la murdon de Rasputin, la preferato de Aleksandra, fare de konservativaj nobeloj en decembro 1916.

La Rusia Revolucio

En marto 1917, manifestacioj en Sankt-Peterburgo apogeis en la abdiko de Caro Nikolao la 2-a kaj la nomumado de malforta centrisma provizora registaro de Kerenskij, kiu dividis la potencon kun la socialistoj de la Soveto de Petrogrado. Ĉi tiu divido de potenco kondukis al konfuzo kaj ĥaoso, kaj ĉe la fronto kaj hejme, kaj la armeo fariĝis pli kaj pli malkapabla efike rezisti la germanojn. Intertempe, la milito, kaj la registaro, fariĝis pli kaj pli malpopularaj, kaj la malkontento estis strategie uzita de la bolŝevisma partio, gvidata de Vladimir Iljiĉ ULJANOV "Lenin", ekzilinto veturigita el Svisio al Rusio fare de Germanio, por gajni potencon. La venko de la bolŝevistoj en novembro estis tuj sekvata de armistico kaj negocoj kun la germanoj. Komence, la bolŝevistoj rifuzis konsenti al la severaj germanaj postuloj, sed kiam la germanoj rekomencis la militon kaj marŝis senpune tra Ukrajno, la nova registaro konsentis al la Traktato de Brest-Litovsk la 3-an de marto, 1918, kiu eligis Rusion el la milito kaj cedis vastajn teritoriojn en la oriento -- inkluzive Finnlandon, la baltajn provincojn, Pollandon, kaj Ukrajnon -- al la Centraj Potencoj.

Eniro de Usono

Frue en 1917 Germanio rekomencis sian politikon de senlima submara militado. Tio, kune kun publika indigno pro la Telegramo de Zimmermann, kondukis al fina rompo de rilatoj inter Usono kaj la Centraj Potencoj. Prezidento Woodrow Wilson tiam petis, ke la Usona Kongreso deklaru militon. Tion oni faris la 6-an de aprilo, 1917. (Nur unu kongresano, Jeannette Rankin de Montano, voĉdonis kontraŭ la milito).

La Usona Armeo kaj la Usona Nacia Gvardio antaŭe mobiliziĝis en 1916 por ĉasi la meksikan "banditon" Pancho Villa, kio helpis plirapidigi la mobilizon. La usona mararmeo sukcesis sendi batalŝipan grupon al Scapa Flow por aliĝi al la brita Granda Floto, kaj kelkajn destrojerojn al Queenstown, Irlando (nuntempe Cobh), por helpi gardi konvojojn. Tamen, pasis iom da tempo antaŭ ol la usonaj fortoj sukcesis kontribui signifan hompovon al la okcidenta kaj itala frontoj.

La britoj kaj francoj insistis, ke Usono emfazu sendi infanterion por refortigi la linion. Dum la milito mankis al la usonaj fortoj propraj artileriaj, aviadaj, kaj inĝenieraj unuoj. Tamen generalo John Pershing, komandanto de la Usona Ekspedicia Brigado, rezistis disrompon de usonaj unuoj por uzi ilin kiel plifortikigon por britaj kaj francaj unuoj, kiel la Aliancanoj sugestis.

Germana ofensivo de 1918

La eniro de Usono en la militon la pasintan jaron faris la finfinan alvenon de usonaj soldatoj certa, dum la eltiro de Rusio kaj la itala katastrofo ĉe Caporetto ebligis la transigon de germanaj soldatoj al la okcidento. Kvar sinsekvaj germanaj ofensivoj sekvis, kaj tiu de la 27-a de majo donis atingojn antaŭ Parizo kompareblajn al la unua antaŭeniro.

La 21-an de marto 1918 Germanio lanĉis gravan ofensivon, "Operacio Michael", kontraŭ la britaj kaj konfederaciaj fortoj. La germana armeo disvolvis novajn taktikojn kun sturmantoj, infanterio trejnita laŭ la taktikoj de Hutier (laŭ Oskar von Hutier) por infiltri kaj preni tranĉeojn.

La Aliancanoj reagis per nomumado de franca Feldmarŝalo Ferdinand Foch por kunordigi la tuton de la alianca agado en Francio, kaj tiam generalisimo de ĉiuj aliancaj fortoj ĉie.

La germana ofensivo antaŭeniris 60 km kaj tiel premis la britajn liniojn, ke la komandanto de la Brita Ekspedicia Forto Feldmarŝalo Kavaliro Douglas Haig, eligis Ĝeneralan Ordonon la 11-an de aprilo dirante, "Kun niaj dorsoj al la muroj kaj kredante je la justeco de nia kaŭzo, ĉiu el ni devas batali ĝis la fino." Tamen, ĝis tiam, la germana ofensivo paneis pro loĝistikaj problemoj. Kontraŭatakoj de kanadaj fortoj kaj fortoj de ANZAC puŝis la gemanojn reen.

Alianca venko

La Usona Ekspedicia Forto, sub Generalo John Pershing, eniris la batalliniojn en gravaj nombroj en aprilo 1918. Je la Batalo de Belleau Wood, de la 1-a de junio ĝis la 30-a de junio, 1918], la Dua Divizio, inkluzive la Usonan Marinfanterion, helpis en la elpelo de la germana ofensivo minancanta Parizon.

La 18-an de julio, 1918, ĉe la Batalo de Chateau-Thierry, francaj kaj usonaj fortoj ekofensivis.

La brita armeo, uzante grandan nombron da tankoj, atakis ĉe Amiens la 8-an de aŭgusto, kaŭzante tian surprizon kaj konfuzon, ke la germana ĉefkomandoro, Generalo Ludendorff, diris, ke tio estis "la plej nigra tago de la germana armeo".

La 16-an de septembro la Unua Usona Armeo, kiu lastatempe estis organizita el la Usona Ekspedicia Brigado, eliminis la elstaraĵon de Saint-Mihiel, kiun la germanoj antaŭe okupis ekde 1914. Ĉi tiu elstaraĵo minacis la fervojan linion Parizo-Nancy. Al usonaj fortoj mankis artileria subteno, kiun provizis la francoj kaj la britoj. Tio ankaŭ estis la unua uzo de la Usona Tanka Korpuso, gvidata de vic-kolonelo George Patton. Post kvar tagoj, la elstaraĵo estis elpelita.

La 26-an de septembro usonaj fortoj komencis la Ofensivon de Meuse-Argonne, kiu daŭris ĝis la fino de la milito. Ŝlosila germana observadposteno ĉe Monteto 305 en Montfaucon d'Argonne estis kaptita la 27-an de septembro. Proksimume 18 000 usonanoj falis dum ĉi tiu ofensivo. Ĉi tio estis la unua ofensivo kondukita de Usono kiel sendependa armeo. La ĝenerala puŝo de Generalo Pershing estis la rivero Rejno, kiun li atendis transrompi frue en 1919.

La 24-an de oktobro, la itala armeo, kun tre limigita usona helpo, komencis la ofensivon de Vittorio Veneto kontraŭ la Aŭstria-Hungara Imperio, kiu daŭris ĝis la 4-a de novembro.

Fino de la milito

Germanio petis batalhalton la 3-an de oktobro, 1918, sekvata de Aŭstrio-Hungario la 8-an de novembro, 1918. La batalado finiĝis per armistico konsentita la 11-an de novembro 1918 en la arbaro de Rethondes, apud Compiègne. Tiu armistico estis subskribita en restoraci-vagono tiel nomata la vagono de la armistico.

Kiam Vilhelmo la 2-a ordonis al la Germana Altmara Floto, ke ĝi eliru por ataki la aliancajn mararmeojn, ili ribelis ĉe Wilhelmshaven ekde la 29-a de oktobro, 1918. La kajsero fuĝis al Nederlando, kiu donis al li politikan azilon. La 9-an de novembro, la Respubliko estis proklamita, signante la finon de la Germana Imperio de 1871. Vidu Respubliko de Weimar por detaloj.

La konsekvencoj de la milito estis longedaŭraj. La Traktato de Versailles de junio 1919 oficiale finis la militon kontraŭ Germanio. La traktato postulis, ke Germanio akceptu respondecon pro la komenco de la milito kaj pagu amasajn reparaciojn. Ĝi enhavis klaŭzon, kiu kreis Ligon de Nacioj, internacia organizo, kiu devas preventi novan militon. Tamen, la usona Senato neniam ratifikis la traktaton, malgraŭ la kampanjo de Woodrow Wilson subteni la traktaton kaj lian ideon por Ligo de Nacioj. Anstataŭe, Usono negocis apartan pacon kun Germanio (aŭgusto 1921), kiu ne inkluzivis postulon aliĝi al la Ligo.

Vidu ankaŭ

  • Kristnasko 1914 kaj fraternigo intertranĉea [1]
franca militista tombejo


konkludo de ĉi ĉio estis centmiloj da mortoj kaj centmiloj da krucoj

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto Ŝablono:Projekto

Eksteraj ligoj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara

Ŝablono:LigoElstara

Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:Link FA