Ruhr-regiono: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto aldono de: cy:Ardal y Ruhr |
e roboto aldono de: fy:Ruhrgebiet |
||
Linio 52: | Linio 52: | ||
[[fi:Ruhrin alue]] |
[[fi:Ruhrin alue]] |
||
[[fr:Ruhr (région)]] |
[[fr:Ruhr (région)]] |
||
[[fy:Ruhrgebiet]] |
|||
[[he:חבל הרוהר]] |
[[he:חבל הרוהר]] |
||
[[hu:Ruhr-vidék]] |
[[hu:Ruhr-vidék]] |
Kiel registrite je 14:22, 20 nov. 2008
La Ruhr-regiono estas urbeca regiono kun proks. 3,4 milionoj da loĝantoj en okcidenta Germanio, meze en la lando Nord-Rejno-Vestfalio. Ĝi estiĝis dum kaj fine de la 19-a jarcento, kiam oni ekekspluatis karbon trovitan apud kaj norde de la rivero Ruhr (kiu fluas en la Rejnon).
Pro la krizo en la industrioj pri karbo kaj ŝtalo la Ruhr-regiono nuntempe havas multe da senlaboruloj; tamen ekestas tie novaj ekonomiaj sektoroj kaj ankaŭ turismo.
Politika subdivido
La regiono estas dividita je tri administraj distriktaroj: Münster, Duseldorfo kaj Arnsberg. Cetere ĝi konsistas el eksterdistriktaj urboj kaj distriktoj. Ili kunlaboras ene de Komunalverband Ruhr. La landa registaro en Duseldorfo planas instali propran administran distriktaron por Ruhr-regiono.
Esperanto en la Ruhr-regiono
En la Ruhr-regiono ekzistas tri Esperanto-kluboj:
Esperanto-Grupo Essen
Essen, kie ekzistas ekde la 9-a de januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE) kun nun pli ol 20 membroj. Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer.
La grupo flegas la lingvon, preparas okazontan Germanan Esperanto-Kongreson kaj redaktas ReVo kaj Esperanto, la organon de la landa Eo-organizaĵo ReVELo.
Prezidanto estas ekde 2007 Ludger Schméink.
Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg
Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg renkontiĝas en Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-Str. 2 , stratangulo Klöcknerstraße Kontakto: paĝo en la paĝaro de www.esperanto.de
Esperanto-Societo Schwelm
La Esperanto-Societo Schwelm renkontiĝas ĉiun 2-an kaj 4-an merkredon de la monato en la Engelbertschule, Engelbertstr. escepte de la lernejaj ferioj Kontakto: Paĝo en la paĝaro de GEA
Eksteraj ligiloj
greke http://www.rvr-online.de greke http://www.route-industriekultur.de