Seruro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Lvh (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kerio (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[Image:Kathmandu-05.JPG|thumb|250px|[[Mezepoko|Mezepoka]] seruro el [[Katmanduo]]]] |
[[Image:Kathmandu-05.JPG|thumb|250px|[[Mezepoko|Mezepoka]] seruro el [[Katmanduo]]]] |
||
[[Dosiero:Burgwaechter Schloss mit Schluessel.JPG|thumb|250px|right|Pendseruro kun ŝlosilo]] |
|||
'''Seruro''' estas [[aparato]] servanta por fermi [[pordo]]n aŭ [[kesto]]n per [[ŝlosilo]] aŭ per ciferkombinaĵo. |
'''Seruro''' estas [[aparato]] servanta por fermi [[pordo]]n aŭ [[kesto]]n per [[ŝlosilo]] aŭ per ciferkombinaĵo. |
||
Kiel registrite je 15:42, 20 nov. 2008
Seruro estas aparato servanta por fermi pordon aŭ keston per ŝlosilo aŭ per ciferkombinaĵo.
Historio
Kiel multaj teknikaĵoj de la romianoj certe ankaŭ la romiaj seruroj havis grekajn praulojn, kiujn oni tamen apenaŭ konas el elfosadoj, tiel ke restas nun nur la romia ŝlostekniko. Kiel pri multaj teknologiaj ĉefverkoj, de la planka hejtsistemo ĝis la akvasistema necesejo, ankaŭ pri ŝlostekniko validas, ke la teknologioj konataj antaŭ la 19-a jarcento jam ekzistis en la romia epoko. La plej multaj de tiuj ideoj perdiĝis tamen post falo de la romia imperio kaj devis esti ellaboritaj denove dum la mezepoko.
La haŭso de la serurproduktado, kiu videblas pro la granda kvanto de romiaj ŝlosiloj trovitaj havis ĉefe du kialojn. Unue la granda disvastiĝo de metalprilaborado en tiu epoko kaj due la urba vivmaniero de la romianoj. En ĉiu konkerita regiono la romianoj kreis novajn urbojn, kie la popolo koncentriĝis. Malsekureco kaj anonimeco kiuj venis kun la amasiĝo de la loĝantaro desvastigis la uzon de mekanikaj sekurecaĵoj, do seruroj.