Limeso (fortikaĵo): Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Kerio (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Yekrats (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 25: | Linio 25: | ||
[[Dosiero:Limes01.jpg|thumb|left|180px|<center>[[Palisaro]] kaj ĉirkaŭfosaĵo de la Ĝermania Limeso en la muzea romia fortikaĵo [[Saalburg]] ĉe [[Bad Homburg]] (Germanio)]] |
[[Dosiero:Limes01.jpg|thumb|left|180px|<center>[[Palisaro]] kaj ĉirkaŭfosaĵo de la Ĝermania Limeso en la muzea romia fortikaĵo [[Saalburg]] ĉe [[Bad Homburg]] (Germanio)]] |
||
== |
== Eksteraj ligiloj == |
||
{{el}} [http://www.limes.nl paĝoj pri la limeso en Nederlando] |
{{el}} [http://www.limes.nl paĝoj pri la limeso en Nederlando] |
||
{{el}} [http://www.limes-in-deutschland.de paĝoj pri la limeso en Germanio] |
{{el}} [http://www.limes-in-deutschland.de paĝoj pri la limeso en Germanio] |
||
Linio 32: | Linio 32: | ||
{{commons|Limes (Upper Germanic)}} |
{{commons|Limes (Upper Germanic)}} |
||
{{Aldonaj eksteraj ligiloj}} |
|||
[[Kategorio:Romia imperio]] |
[[Kategorio:Romia imperio]] |
Kiel registrite je 12:19, 22 nov. 2008
Limeso | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
Limeso de la romiaj provincoj Britannia, Germania Superior kaj Raetia (Muro de Hadriano kaj Ĝermania Limeso) | ||
Lando | Britio, Germanio | |
Tipo | Kultura Heredaĵo | |
Kriterioj | {{{Kriterioj}}} | |
Fonto | {{{ID}}} | |
Geografia situo | 49° 6′ 9″ N, 10° 34′ 42″ O (mapo)49.102368810.5783664Koordinatoj: 49° 6′ 9″ N, 10° 34′ 42″ O (mapo) | |
Registra historio | ||
Registrado | 1987 (Muro de Hadriano), 2005 (aldono de la Ĝermania Limeso) (n.k. sesio) | |
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. | ||
Limeso estas fortikita limo, kiu dum la romia epoko defendis la Romian Imperion kontraŭ norde loĝantaj triboj. Ĝi etendiĝas en Britio en la norda parto de la nuna Anglio (Muro de Hadriano) kaj en Ĝermanio oriente de la rivero Rejno kaj norde de Danubo (Ĝermania Limeso). Grandaj partoj de ĝi konserviĝis kaj konsistigas arkeologian monumenton. Aliaj partoj estis ekzemplocele rekonstruitaj.
La romiaj provincoj, kiujn protektis la Ĝermania Limeso, estis Germania Superior (Supra Ĝermanio) kaj Raetia. Kie ĝi renkontas la limon de la du provincoj, proksime de nuna urbo Lorch, ĝi abrupte ŝanĝas sian direkton (irante unuflanke al okcidento, aliflanke al sudo). Ĝia situo en tiu regiono ne estas tute klara. Tiu supraĝermania-retia limeso longas 548 kilometrojn.
La Ĝermanian Limeson gardis ĉ. 900 gardoturoj kaj 120 fortikigitaj armeaj posteno (kasteletoj, latine castellum). Ĉe bona vetero oni vidis de ĉiu turo la du najbarajn kaj do povis sendi lumajn, fumajn, kornajn aŭ aliajn signalojn, precipe por disvastigi alarmon pro atakoj.
En la jaroj 259/260 alemanoj atakis la romiajn provincojn en Ĝermanio kaj konkeris la muron, kiu poste ne plu estis uzata. Post kelkaj jarcentoj eĉ homoj proksime loĝantaj ne memoris la iaman celon de la konstruaĵo.
Ekde la jaro 1987 la Muro de Hadriano estas monda kulturheredaĵo. La 29-a kunveno de la mondheredaĵa komitato de UNESKO, kiu okazis de la 10-a al la 17-a de julio 2005, je la 15-a de julio aldonis al tio ankaŭ la Ĝermanian Limeson, kreante transnacian mondan kulturheredaĵon.
Eksteraj ligiloj
greke paĝoj pri la limeso en Nederlando greke paĝoj pri la limeso en Germanio greke la germania limesa komisiono greke pliaj ligiloj pri la temo