Berna Oberlando: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 11: | Linio 11: | ||
==Eksteraj ligiloj== |
==Eksteraj ligiloj== |
||
{{el}}[http://www.berneroberland.ch Oficiala turisma paĝo de Berna Oberlando] |
{{el}}[http://www.berneroberland.ch Oficiala turisma paĝo de Berna Oberlando] |
||
{{el}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D10296.php Berna Oberlando en la Historia Leksikono de Svislando] |
|||
[[Kategorio:Kantono Berno]] |
[[Kategorio:Kantono Berno]] |
Kiel registrite je 00:22, 23 nov. 2008
Berna Oberlando (en la germana lingvo Berner Oberland) estas la regiono de la pli alte super marnivelo situantaj regionoj de la Kantono Berno, nome la regiono ĉirkaŭ la Lago de Thun kaj la Lago de Brienz kun la Bernaj Alpoj. Ĉe la Ar-Glaĉeroj en Berna Oberlando fontas la rivero Aro. La regiono allogas ĉiujare multnombrajn turistojn en la tuta mondo. En ĝia koro situas Interlaken kaj la fama monttriopo Eiger, Mönch kaj Jungfraŭ, kiuj apartenas al la regiono Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno, kiu estas ek de 2001 Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Historio
La regiono akiris sian nomon nur en la jaro 1798 kiam post la Helveta Revolucio de Napoleono estis kreiita la Kantono Oberlando kun ĉefurbo Thun. En la jaro 1803 per la Mediacia Akto de Napoleono la Kantono Oberlando estis reunuigita kun la Kantono Berno. La sento de kunaparteneco de la oberlandanoj tamen restis kaj la nomo de la regiono konserviĝis.
Turismo
La regiono Berna Oberlando estas nuntempe unu el la plej gravaj turismaj regionoj de Svislando. Ĉefaj turismaj elirpunktoj estas Spiez, Thun kaj Interlaken. Plej ŝatata ekskurscelo estas la regiono de Eiger, Mönch kaj Jungfrau, kiu atingeblas per la Jungfrau-Fervojo.
Eksteraj ligiloj
grekeOficiala turisma paĝo de Berna Oberlando grekeBerna Oberlando en la Historia Leksikono de Svislando