Kostroma: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 33: Linio 33:


==Esperantistoj==
==Esperantistoj==



*[[Ljosha Kuznecov]]
*[[Ljosha Kuznecov]]

==Eksteraj ligiloj==


[http://www.kostroma.ru/ oficiala paĝo de la urbo, ruse]
[http://www.kostroma.ru/ oficiala paĝo de la urbo, ruse]

Kiel registrite je 15:28, 28 nov. 2008

Dosiero:Kostroma.jpg
Kostroma

Kostroma (rivero)


Geografio > Eŭropo > Rusio > Kostroma


Dosiero:Ru-kostroma.gif Kostroma estas rusia antikva urbo. Ĝi situas ĉ. 360 km nordoriente de Moskvo riverborde de Volgo (Волга) ĉe enenfluo en ĝin de rivero Kostroma (Кострома). Unuaj mencioj rilatas al 1152 jaro, fondis la urbon Jurij Dolgorukij.

Kostroma estas ĉefurbo de Kostroma provinco.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 34401.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1719.

La interurba telefona kodo estas 0942, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 57° 46′ N 40° 56′ O / 57.767 °N, 40.933 °O / 57.767; 40.933 (mapo)Koordinatoj: 57° 46′ N 40° 56′ O / 57.767 °N, 40.933 °O / 57.767; 40.933 (mapo).

En la urbo estas fervoja stacio kaj flughaveno.

En jaro 1959 la urbo havis 172 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 278,8 mil loĝantojn.

Kostroma estas plej vasta konata pro Ipatjevskij monaĥejo (ekde la 14-a jarcento), en kiu majstrumis bojaroj GODUNOVoj kaj unua caro Miĥail el carfamilio ROMANOV cariĝis tie. Popola heroo Ivan Susanin ankaŭ loĝis en Kostroma regiono. En Kostroma katedralo oni povas vidi faman miraklofaran ikonon de Fjodorovskaja Dipatrino. Centrala historia parto de la urbo konservas sian aspekton ekde la 18-a jarcento.

En la urbo situas grandaj teksaj fabrikoj (loka havindaĵo por turistoj estas linaj vestaĵoj), kelkaj uzinoj, 4 altlernejoj, milita kemia altlernejo, eklezia seminario.

En Kostroma verkis siajn dramojn Aleksandr N. Ostrovskij, kaj loka teatro portas lian nomon, en ĝi estis surscenigitaj ĉiuj verkoj de la dramaturgo. Ankaŭ en Kostroma situas ekspozicio de popola pentristo Jefim Ĉestnjakov.

Esperantistoj

Eksteraj ligiloj

oficiala paĝo de la urbo, ruse