Fabo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: sv:Bondböna
Linio 84: Linio 84:
[[ru:Боб садовый]]
[[ru:Боб садовый]]
[[sq:Bathët]]
[[sq:Bathët]]
[[sv:Åkerböna]]
[[sv:Bondböna]]
[[szl:Bober]]
[[szl:Bober]]
[[tg:Боқило]]
[[tg:Боқило]]

Kiel registrite je 20:51, 1 dec. 2008

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fabo
Biologia klasado
Ordo: Fabaloj Fabales
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Fabo kiel planto estas unujara herbo, specio de vicio (Vicia faba), nomdonanto de la planta familio fabacoj. Ĝi havas pli ol 1 m alta, stara, kava, anguleca tigo, grandaj pinataj folioj, purpure makulitaj blankaj floroj kaj larĝaj guŝoj, enhavantaj grandajn platajn grajnojn de medoleca konsisto, kiuj estas manĝataj kiel legomo. Iuj varioj estas uzataj kiel furaĝo.

Fabo estas ankaŭ la grajnoj de faba planto, sed oni nomas ankaŭ la similaspektajn grajnojn fabo, precipe tiujn de fazeolo. Legu ankaŭ kafofabo, sojfabo.

La fabismo estas malsano, karakterizita per hemoliza iktero kun anemio kaj hemoglobinurio, per febro kaj digestaj perturboj. Ĝin kaŭzas substanco, entenata en la floro de fabo, se tiun englutas aŭ enspiras iuj predispoziciaj individuoj.

faboj kun flava hilumo en guŝo

La nutra valoro de 100 g freŝaj faboj estas:

Energia valoro 163
Karbonhidrato 4 g
Proteino 5 g
Graso 0,3 g
Vitamino C 80 mg
Karoteno 0,16 mg
Vitamino B1 0,10 mg
Vitamino B2 0,15 mg
Kalcio 20 mg
Fero 1 mg

Vidu ankaŭ