Krucosigno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ko:십자성호
AlleborgoBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: it:Segno della croce
Linio 17: Linio 17:
[[fr:Signe de la croix]]
[[fr:Signe de la croix]]
[[id:Tanda Salib]]
[[id:Tanda Salib]]
[[it:Segno della croce]]
[[ko:십자성호]]
[[ko:십자성호]]
[[la:Signum Crucis]]
[[la:Signum Crucis]]

Kiel registrite je 10:30, 2 dec. 2008

Religio > Kristanismo > Kristana kruco > Krucosigno


Krucosigno aŭ "la signo de la kruco" estas kristana gesto, kaj signo de la kristana fido de tiu, kiu krucosignas sin. Sacerdotoj ankaŭ krucosignas aliajn personojn aŭ aĵojn por beni ilin.

Por krucosigni sin, oni tuŝas sian frunton, poste la ventron, kaj poste la du ŝultrojn, unu post la alia. Kutime oni samtempe diras: En la nomo de la Patro kaj la Filo kaj la Spirito Sankta. Amen. En la okcidentaj eklezioj (la anglikana, la lutherana kaj la latinrita parto de la romkatolika), oni tuŝas unue la maldekstran ŝulton kaj poste la dekstran. Tamen, en la ortodoksa eklezia (ekzemple la greka kaj la rusa) oni tuŝas unue la dekstran kaj poste la maldekstran, kaj oni ofte krucosignas sin trifoje; same en tiuj branĉoj de la romkatolika eklezio kiuj praktikas ortodoksan ritaron.

En la skismo inter la oficiala rus-ortodoksa eklezio kaj la tiel nomataj "malnovkredantoj", unu detalo de la batalo estas la problemo ĉu oni krucosignu sin per tri aŭ du fingroj.

Kelkaj protestantaj eklezioj tute evitas la krucosignon, ĉar ili opinias ĝin katolika.