Aŭstrio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:03, 21 jun. 2005

Geografio > Eŭropo > Aŭstrio


Republik Österreich
flago de Aŭstrio blazono de Aŭstrio
(Pli Detale) (Pli Detale)
Oficialaj lingvoj germana; en kelkaj regionoj: kroata, slovena, hungara
Ĉefurbo Vieno
Ŝtatformo Federacia Respubliko
Prezidento: Thomas KLESTIL
ĝis la 6-a de julio 2004 (mortinta);
ekde la 8-a de julio 2004
Heinz FISCHER
Kanceliero: Wolfgang SCHÜSSEL
Areo 83.871 km2
Loĝantaro 8.1 milionoj (2001)
Denseco de enloĝantoj 97 enloĝantoj po km2
Valuto Eŭro (€)
Tempozono UTC +1
Nacia himno Land der Berge, Land am Strome
Landkodo AT
Interretkodo .AT
Telefonkodo 43
LS de UEA: Aŭstria Esperantista Federacio
LS de TEJO: Aŭstria Esperanto-Junularo
Dosiero:Austrio-Pozicio.png
Dosiero:Auh-mapo.GIF
Mapo de Aŭstrio el CIA World Factbook
Plej grandaj urboj Vieno
Graz
Linz
Salzburg
Religioj: 84% katolikismo, 6% protestantismo
Nacia festo: la 26-an de oktobro (tago de akcepto de la leĝo pri konstanta neŭtraleco 1955)
Ekonomio: tuta: 225 mlrd $
po kapo:US$26.890

La respubliko Aŭstrio estas parlamenta-demokratia ŝtato en centra Eŭropo, konsistante el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno.

Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de UNO kaj ekde 1995 de Eŭropa Unio.

Historio

Ĉefartikolo: Historio de Aŭstrio

Iam la pova centro de la granda aŭstra-hungara imperio, Aŭstrio post la malvenko en la unua mondmilito kaj la pactraktato de Saint Germain estis reduktita al malgranda respubliko. Post la anekso per la Hitlera Germanio en 1938 kaj sekva okupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. La en 1955 subskribita ŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstrio kaj malpermesis la aliĝon al Germanio. Konstitucia leĝo en la sama jaro deklaris la "ĉiaman neŭtralecon" de la lando kiel antaŭkondiĉo de la formarŝo de la soveta armeo. La neŭtraleco, kiu iam estiĝis parto de la aŭstria identeco, estas forte diskutata ekde la kolapso de Sovetunio en 1991 kaj la aliĝo al la Eŭropa Unio en 1995. Kiel bonhava lando Aŭstrio aliĝis en 1999 al la Eŭropa Mona Unio.

Politiko

Aŭstrio estas laŭ la federacia konstitucio de 1920 federacia, parlamenta-demokratia respubliko, konsistante el naŭ federaciaj landoj. Ŝtatestro estas la Federacia Prezidento, kiu estas elektita ĉiujn 6 jarojn rekte de la civitanoj. Unu rekte sekvanta reelekto estas permesata. Li nomumas la Federacian Kancelieron. La prezidento povas libere elekti la kandidaton por la federacia kanceliero, sed li devas fakte orientiĝi je la proporcioj de la partioj en la Nacia Konsilio. La federacia kanceliero estas la estro de la federacia registaro, kies membroj estas nomumitaj de la prezidento laŭ la proponoj de la kanceliero. La federacia registaro povas esti revokita de la Nacia Konsilio per voĉdono pri malkonfido.

La aŭstria parlamento konsistas el du ĉambroj. La konsisto de la Nacia Konsilio estas determinita ĉiujn 4 jarojn per ĝenerala balotado. La membroj de la Federacia Konsilio estas senditaj de la landaj parlamentoj. La Nacia Konsilio estas la dominanta ĉambro en la aŭstria leĝdonado. La Federacia Konsilio posedas en la plej multaj kazoj nur prokrastigan vetorajton, kiu povas esti malvalidigita per persistrezolucio de la Nacia Konsilio.

Federaciaj Landoj

Aŭstrio konsistas el naŭ federaciaj landoj. Tiuj estas dividitaj en distriktoj.

La federaciaj landoj (Bundesländer) de Aŭstrio
Ŝtato Ĉefurbo
(1) Burgenland Eisenstadt
(2) Karintio (Kärnten) Klagenfurto (Klagenfurt)
(3) Aŭstrio Malsupra (Niederösterreich) St. Pölten
(4) Aŭstrio Supra (Oberösterreich) Linz
(5) Salcburgo (Salzburg) Salcburgo
(6) Stirio (Steiermark) Graz
(7) Tirolo (Tirol) Innsbruck
(8) Vorarlberg Bregenz
(9) Vieno (Wien) Vieno
Dosiero:300px-SublandojAustriaj.PNG

Vidu ankaŭ: Urboj en Aŭstrio

Ekonomio

Eksportado

Turismo

Aŭstrio

Mondaj heredaĵoj

Esperanto-movado

Ĉefartikolo: Esperanto en Aŭstrio



Ŝablono:Vidu