Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio): Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
JAnDbot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: tk:Awgust II Güýçli |
Moldur (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 20: | Linio 20: | ||
{{Antaŭuloj-Posteuloj |
{{Antaŭuloj-Posteuloj |
||
|ANTAŬULO=[[ |
|ANTAŬULO=[[Johano Georgo la 4-a (Saksio)]] |
||
|POSTEULO=[[Aŭgusto la 3-a (Pollando-Litovio)]] |
|POSTEULO=[[Aŭgusto la 3-a (Pollando-Litovio)]] |
||
|POSTENO=[[Listo de la regantoj de Saksio|duko de Saksio]] |
|POSTENO=[[Listo de la regantoj de Saksio|duko de Saksio]] |
Kiel registrite je 19:24, 5 dec. 2008
Princo-elektisto Frederiko Aŭgusto la 1-a de Saksio, ofte nomata "Aŭgusto la Forta" (germane Friedrich August I., August der Starke; naskiĝis la 12-an de majo en Dresdeno kaj mortis la 1-an de februaro 1733 en Varsovio), estis eŭropa baroka reganto. Ekde la jaro 1697 li sub la nomo Aŭgusto la 2-a ankaŭ estis la reganto de Pollando-Litovio (pole August II Mocny, litove Augustas II (antrasis)) kaj do estis pola reĝo kaj litova grandduko.
Li estis inter la plej pompaj eŭropaj regantoj de sia epoko kaj iĝis la prototipo de absolutisma reganto, kiu per konstruo de multekostegaj kasteloj kaj okazigo de luksaj festoj enscenigis sian riĉecon kaj potencon. Aparte li konstruis luksajn reprezentajn konstruaĵojn en siaj rezidejoj Dresdeno kaj Varsovio, kaj kompense tre ŝparis pri investoj en la malĉefurbaj partoj de Saksio kaj Polllando-Litovio.
Grandegajn sumojn ankaŭ kostis pluraj militoj, en kiu lia armeo partoprenis, antaŭ ĉio la Granda Nordia Milito, en kiu Aŭgusto havis centran rolon. Kadre de tiu milito li fine ja stabiligis sian regadon de Pollando-Litovio, sed tuteŭrope precipe fortiĝis la Rusia Imperio, kies influo ankaŭ al Pollando-Litovio intensiĝis, tiel ke fine de la 18-a jarcento, malpli ol 80 jarojn post la fino de la Granda Nordia Milito, la ŝtato Pollando-Litovio komplete malaperis kaj findividiĝis inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio-Hungario.
-
la reganto, pentraĵo en la burgo Stolpen -
Auĝusto, pentrata de Louis de Silvestre
Retaj ligiloj
greke "La duklando Saksio kaj la granda eŭropa politiko" (germane) greke paĝaro pri la regantoj de Saksio (germane) greke pri la nobelaj distroj en la kortumoj de Danio kaj Saksio dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj (angle) Informoj pri Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio) en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
Antaŭe: | duko de Saksio | Poste: |
---|---|---|
Johano Georgo la 4-a (Saksio) | 1694–1733 | Aŭgusto la 3-a (Pollando-Litovio) |
Antaŭe: | reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio | Poste: |
---|---|---|
Johano la 3-a Sobieski Stanislavo la 1-a Leszczyński | 1697–1704 1709–1733 | Stanislavo la 1-a Leszczyński Aŭgusto la 3-a (Pollando-Litovio) |