Bakerinsulo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:30, 20 jun. 2005

Geografio > Oceanio > Polinezio > Bakerinsulo < Usono


Dosiero:Us flag large.png

Baker Island [bejke ajlen] estas dependa teritorio de Usono en Oceanio.

  • Areo: 1,64 km².
  • Loĝantaro: sen konstantaj loĝantoj.
  • Koordinatoj: 176° 31′U, 0° 13′ N.
  • Pleja alto: 8 metroj super marnivelo.
  • Tempozono: UTC −12

La tuta insulo kaj la ĉirkaŭa ne-internacia maro (120 km²) konsistigas naturprotektejon; vizito eblas nur kun speciala permesilo, malfacile havebla. La insulon administras la usona ministerio pri internaj aferoj. Ĉar ankaŭ la defendo estas tasko de Usono, la usona Borda Gardistaro unufoje jare inspektas la insulon.

Laŭdire la nomo estis donita laŭ Michael BAKER el New Bedford, balen-ĉasisto, kiu vizitis la insulon en 1832 kaj je la 4-a de aŭgusto 1839, por entombigo de mortinta maristo kaj por oficiale pretendi posedon de la insulo. Antaŭe la insulo portis la nomon New Nantucket, donitan verŝajne de Elisha FOLGER, alia balen-ĉasisto, kiu vizitis la insulon en 1818.

Kuriozaĵo: La insulo situas preskaŭ sur ekvatoro kaj ne malproksime de la internacia datlinio.