Yves Klein: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 129: Linio 129:
* 14 janvier - 26 février 1961 : une rétrospective de l’artiste a lieu au Musée Haus Lange à [[Krefeld]]. Par la suite, Klein expose à [[New York]] du 11 au 29 avril à la Galerie [[Leo Castelli]]. Il participe ensuite à l’exposition ''À quarante degrés au-dessus de Dada'' à la Galerie J à Paris du 17 mai au 10 juin.
* 14 janvier - 26 février 1961 : une rétrospective de l’artiste a lieu au Musée Haus Lange à [[Krefeld]]. Par la suite, Klein expose à [[New York]] du 11 au 29 avril à la Galerie [[Leo Castelli]]. Il participe ensuite à l’exposition ''À quarante degrés au-dessus de Dada'' à la Galerie J à Paris du 17 mai au 10 juin.
-->
-->
* {{dato|8|novembro|1994} - {{dato|8|januaro|1994}}: du grandaj pri-karieraj ekspozicioj de Yves Klein estas organizataj en la muzeoj Ludwig de [[Kolonjo]] kaj Haus Lange en [[Krefeld]].
* {{dato|8|novembro|1994}} - {{dato|8|januaro|1994}}: du grandaj pri-karieraj ekspozicioj de Yves Klein estas organizataj en la muzeoj Ludwig de [[Kolonjo]] kaj Haus Lange en [[Krefeld]].
* {{dato|5|oktobro|2006}} - {{dato|5|februaro|2007}}: [[Centro Georges Pompidou]] gastigas la ekspozicion ''[http://www.centrepompidou.fr/pompidou/Manifs.nsf/AllExpositions/FC33503EA8AC4E1AC12570990047D95B?OpenDocument&sessionM=2.10&L=1 Yves Klein, corps, couleur, immatériel]''.
* {{dato|5|oktobro|2006}} - {{dato|5|februaro|2007}}: [[Centro Georges Pompidou]] gastigas la ekspozicion ''[http://www.centrepompidou.fr/pompidou/Manifs.nsf/AllExpositions/FC33503EA8AC4E1AC12570990047D95B?OpenDocument&sessionM=2.10&L=1 Yves Klein, corps, couleur, immatériel]''.



Kiel registrite je 13:49, 7 dec. 2008

Ŝablono:Info Homoj

Yves Klein (naskiĝis la 28-an de aprilo 1928 en Nico, mortis la 6-an de junio 1962 en Parizo) estas franca artisto kaj estas konsiderita kiel grava persono dum la periodo de nova dadaismo post la dua mondmilito.

Ĉampiono de ĵudo, filo de familio de pentristoj, li estas fama franca pentristo en la tuta mondo por sia tute blua pentraĵo. Ĝi skandalis sed ankaŭ estis revolucio.

Biografio

Infaneco

Klein naskiĝis en la geava hejmo, strato Verdi[1], en Nico, en la franca departemento Alpes-Maritimes. Liaj gepatroj, Fred Klein, holanda el Indonezio, kaj Marie Raymond[2], ambaŭ estis pentristoj.

Yves Klein sekvis siajn gepatrojn en iliaj diversaj hejmoj. La familio vivis en Parizo sed ĉiusomere ĝi restadis en Cagnes-sur-Mer kie loĝis Rose Raymond, la fratino de Marie Raymond. Senhalte ĉirkaŭita, helpita de sia onklino, Yves laŭdis sin per granda korinklino. Ekde la somero de 1939 ĝis 1943, la familio loĝis en Cagnes-sur-Mer, tiam neokupita zono.

Li ne elektis tuj artistan karieron. Ekde 1942 ĝis 1946, Klein studis en la franca skolo pri komerca ŝiparo École Nationale de la Marine Marchande kaj en la franca skolo pri orientaj lingvoj École Nationale des Langues Orientales.

Ekde 1947, li interesiĝis pri ĵudo kaj ekpraktikis ĝin en la klubo de la polico de Nico. Tiam dum la lernado de ĵudo, li amikiĝis kun Arman Fernandez kaj Claude Pascal kaj komencis pentri. Kunigitaj de la sama emo por la korpa ekzercado, li deziregas la aventuron de la vojaĝo, de la kreado, de la sprito.

En 1947, li komponis lian unuan unutonan simfonion, muzikan komponaĵon kun unu tona, sekvata de longa silento, kiu estas la sona samideo de la unukoloraĵo pentre. Je la sama jaro, li malkovris la mistikan skolon de Rozkruco, kiun li studis dum kvar-kvin jaroj. La instruado de la esotera rozkruca ordeno, al kiu li aliĝis, kaj la lego de Gaston Bachelard formis la bazojn de lia penso kiu estis la fonto de liaj verkoj. La unukoloraĵoj, kiun li pentris, ekdevenas por li kultaj objektoj. Liaj unuaj pentraj provoj sur pentrita kartono datiĝas je 1948.

Vojaĝoj

Depost 1948 ĝis 1952, li vojaĝis tra Italio, Britio, Hispanio kaj Japanio.

Dum la somero de 1948, li vizitis Italion (Ĝenevo, Portofino, Pizo, Romo, Capri, Napolo, ktp). En novembro de 1948, li foriras dum dek unu monatoj por la milita servado en Germanio.

Je la fino de 1949, Claude Pascal kaj Yves Klein instaliĝis provizore en Londono kie ili daŭris iliajn ĵudajn agadojn. Yves trovis dungon ĉe la enframigisto Robert Savage, kiu pretigis la ekspozicion de Fred Klein en Londono en 1946. Je tiu epoko, Yves kreis kelkajn unukoloraĵojn sur papero kaj sur kartono uzante paŝtelon kaj gouache. La restado ĉe Savage estis por li instruado pri rigoro. Yves praktikis la origon per orajn foliojn. Inspiriĝante el ĉielo, en 1949 li volis pentri senfinan koloro-spacon: la « mondo de la pura koloro ».

La 4-an de aprilo 1950, Yves Klein kaj Claude Pascal forlasis Londonon por iri Irlanden kie ili instaliĝis ĝis la fino de aŭgusto, en la ĉevala klubo Jockey Hall. Klein skribis siajn agadojn kaj pensadojn pri pentraĵo en taglibro.

La 3-an de februaro 1951, Yves Klein eniras Hispanion, en Madrido por studi la hispanan. Unue, Claude Pascal kaj Yves volis vojaĝi ĉirkaŭ la mondo sed sanaj problemoj antaŭhaltigis la starton de Pascal. En Hispanio, aliĝita en ĵuda klubo, Klein anstataŭis instruiston kaj ekde tiu momento li plenumis tiun rolon ofte. Li konatiĝis ege je la direktoro de la lernejo Fernando Franco de Sarabia, kies la patro estas eldonentrepreno.

la 23-an de septembro 1952, danke al la helpo de lia onklino, li alvenis en Jokohamo. Iom da tempo poste, li instaliĝis en Tokio kaj la 9-an de oktobro li aliĝis en la instituto Kodokan, la plej prestiĝa instruejo de ĵudo. Li pliboniĝis en Japanio kiel li fariĝis nigrotaliulo kun kvara dan, graduso neniam atingita de francoj en tiu epoko. Li vivis en Japanio dum dek kvin monatoj, partigante sia tempo inter la instituto kaj la instruado de la franca kiun li faris por usonaj kaj japanaj studentoj. Dum tiu restado, li pretigis libron pri ĵudo por alporti en Eŭropo la spiriton kaj la teknikon de la japanaj Kata. Dum la jaro 1953, Yves nuligis sian aliĝo al la rozkruca asocio de Oceanside. En novembro de 1954, li publikigis sian libron La Fundaĵoj de Ĵudo (Les Fondements du Judo) ĉe la elsendejo Grasset.

Reveno en Francio

En 1955, Klein instaliĝis en Parizo.

Li esperis direkti la francan federacion de ĵudo sed li malsukcesis esti kredebla en la ĵuda profesio. Je sia reiro el Japanio, en septembro de 1955, li malfermas en la 104-a de la strato boulevard de Clichy skolon de ĵudo. Li ornamis tiun ĉambron per unukoloraĵojn. Li devis fermi ĝin lan sekvan jaron pro financaj kialoj.

Lia renkontiĝo kun Pierre Restany dum liaj unuaj ekspozicioj permesis lin pliigi lian artistan karieron. Efektive, ekde 1955, pli precize la 15-an de oktobro 1955, li faris unusolan spektaklon en la fraŭla klubo (Club des Solitaires) en Parizo kaj tie li ekspozicias kelkajn unukoloraĵojn laŭ diversaj koloroj (oranĝkolore, verde, ruĝe, flave, blue, rozkolore) titolitajn « Yves, peintures ». Por eviti iujn ajn personaĵon kaj skribon de desegnoj, tabeloj estas pentritaj per rulo.

Liaj unukoloraj pentraĵoj estis montritaj en la galerio Galerie Colette Allendy en Parizo en 1956 inter la 21-a de februaro kaj la 7-a de marto kaj poste en la galerio Galerie Iris Clert, 20-kvadrmetra galerio en la 3-a de la strato rue des Beaux-Arts.

Ĉirkaŭ 1956, li elpensis lian faman formulon de la hela mara bluo kiun li nomis IKB, « International Klein Blue ». Liajn unuajn IKB-unukoloraĵojn li ekzpoziciis en 1957. Tiuj verkoj ekis lian bluan epokon. Por kontrakto kun la germana operejo de Gelsenkirchen, li laboris unufoje en 1957-1958 kun spongoj tinkturitaj de bluo por liaj muraj pentraĵoj. Li faris ses grandegajn verkojn por tiu operejo. Poste li kreis spongajn reliefojn kaj spongajn skulptojn.

En majo de 1957, Yves Klein famigas la ekon de la « blua epoko » per ĵetado de 1001 pilkoj, je la vespero de la privata vidigo de duopa ekspozicio en Parizo. Tiu agado, kiun Klein nomigos pli poste « aerostatika skulptaĵo », ripetiĝos 50 jaroj poste sur la placo de Centro Georges Pompidou, okaze de la fermo de la ekspozicio kiun la muzeo dediĉis pri li.

aerostatika skulptaĵo (2007)

En Nico, dum la somero, Klein renkontis Rotraut Uecker, junan germanan artistinon kiu fariĝos lia helpantino kaj poste lia edzino.

En 1958, li pentris blanke la murojn de la pariza galerio Iris Clert kaj lumigis ilin per blueta lumo por la « ekspozicio de la malpleno ». Li petis permeson por lumigi la obeliskon sur la Placo de la Konkordo. Bedaŭrinde tio estis rifuzita lastmomente. La celo estis montri ke arto troviĝas ekstere! Li hejmigis la 14-an de la straton Campagne-Première.

La « homkorpomezuroj » (franclingve « Anthropométries »), spuroj de korpoj de nudaj virinoj tegitaj de bluo sur blankaj toloj aperis en 1960. Nombraj « Anthropométries » estis filmitaj kiel veraj eventoj, ili estis videblaj en kelkaj muzeoj (Centro Georges Pompidou interalie).

En 1960, la formulon de lia bluo patentis li kun la nomo de IKB.

Li partoprenis en la kreo de la artista grupo de nova realismo kun Pierre Restany kaj la konstitucio deklaracio de nova realismo (« Déclaration constitutive du Nouveau Réalisme ») estis subskribita la 27-an de oktobro 1960. Tiun deklaracion subskribis multe da konatuloj, interalie Arman Fernandez, François Dufrêne, Raymond Hains, Martial Raysse, Daniel Spoerri, Jean Tinguely, Jacques Villeglé. César, Mimmo Rotella, Niki de Saint Phalle kaj Gérard Deschamps aliĝas al la movado en 1961, Christo en 1963.

La 21-an de januaro 1962, Yves Klein edzinigas Rotraut Uecker en la preĝejo Sankta-Nikolao el Kampoj en Parizo.[3] Klein ekas muldojn de siaj amikoj Arman, Raysse kaj Pascal. En 1962, li iris en Cannes por vidi filmon pri liaj verkoj dum la festivalo. Sed la reĝisoro, kiu ne komprenis lian demarŝon, enscenigis lian verkon groteske. Mokita dum li atendis apoteozon, li malbonfartis elirante el la ĉambro.

Klein mortis en sia hejmo, 14-a, strato Campagne-Première en Parizo, pro miokardia infarkto la 6-an de junio 1962 je la 18-a horo, 34-jaraĝa, iom da tempo antaŭ la nasko de lia filo.

Ekspozicioj

  • 1950: Klein ekspozicias siajn unukoloraĵojn por la unua fojo en Londono.
  • 1954: li ekspozicias en Madrido.
  • 1955: Yves, Peintures estis lia unua ekspozicio en Francio en la Klubo de la fraŭloj en Parizo kun pluraj unukoloraĵoj.
  • 1956: li aranĝas la ekspozicion Yves, propositions monochromes en la Galerio Colette Allendy de Parizo. En la Galerio Apollinaire de Milano, de la 2-a ĝis la 12-a de januaro Yves Klein prezentas unukoloraĵojn nur bluajn en ekspozicio titolita Propositions monochromes de l’époque bleueProposte monocrome, epoca blu. La saman jaron, je la 14-a de majo 1956, la artisto partoprenas en la grupa ekspozicio Micro Salon d’Avril en la Galerio de Iris Clert en Parizo, kaj ekspozicias ankaŭ en la Galerio Schmela en Düsseldorf kaj en la Galerio One en Londono.
  • Printempo de 1957 : li ekspozicias samtempe en la Galerio Iris Clert kaj en la Galerio Colette Allendy.
  • 8-a de aprilo 1958: li verkas pri la temo de la vakuo en la Galerio Iris Clert per la ekspozicio La spécialisation de la sensibilité à l’état matière première en sensibilité picturale stabilisée, sed pli konata sub la nomo de Exposition du vide kie li prezentas fakte malplenan galerion. Ĉiam la saman jaron kaj en la sama galerio, la 17-an de novembro 1958, Klein kreas la ekspozicion Vitesse pure et stabilité monochrome.
  • 1959: alia ekspozicio okazas en la galerio Iris Clert. Li ekspozicias sian verkon por internacia arta evento Biennale de Paris.
  • 8-a de novembro 1994 - 8-a de januaro 1994: du grandaj pri-karieraj ekspozicioj de Yves Klein estas organizataj en la muzeoj Ludwig de Kolonjo kaj Haus Lange en Krefeld.
  • 5-a de oktobro 2006 - 5-a de februaro 2007: Centro Georges Pompidou gastigas la ekspozicion Yves Klein, corps, couleur, immatériel.

Verkoj

...(kompletenda listo)...

  • Monochrome vert (M77), 1957
  • Anthropométrie de l’époque bleue (ANT 82), 1960
  • La Grande Anthropométrie bleue (ANT 105), ca. 1960
  • Anthropométrie sans titre (ANT 148), 1960
  • Anthropométrie sans titre (ANT 63), 1960
  • Anthropométrie suaire sans titre (ANT SU 4), 1960
  • Anthropométrie sans titre (ANT 8), ca. 1960
  • Anthropométrie sans titre (ANT 101), 1960
  • Monochrome bleu (IKB 3), 1960
  • Monique (ANT 57), ca. 1960
  • Ci-gît l’espace (RP 3), 1960
  • Symphonie Monotone, 1960
  • Peinture feu sans titre (F 74), 1961
  • « L’Arbre », grande éponge bleue, 1962
  • Vente session d'une zone de sensibilité picturale immatérielle, 1962
  • IKB 191, 1962

Unukoloraj verkoj

Multe da liaj fruaj pentraĵoj estis unukoloraj kaj diverskolore. En la fino de la 1950-aj jaroj, la unukolora verkok estis prekaŭ nur per malhela bluo kion li patentis kiel International Klein Blue (Internacia Bluo de Klein) (IKB, =PB29, =CI 77007), tamen la koloro neniam estis produktita komerce.

Tiom ol en kutimaj pentraĵoj, en nombraj verkoj, Klein uzis nudajn pozistinojn kovritajn de pentra bluo trenintajn tra aŭ metitajn sur kanvaso por krei la bildon, la pozistinoj estas kiel vivantaj brosoj. Tiun specion de verko li nomis Anthropométrie. Aliaj pentraĵoj laŭ tiu metodo de produktado enhavas memorojn de pluvo kiujn Klein faris ĉirkaŭstirante sub la pluvo je 130 kilometroj po horo kun kanvaso ligitaj sur la tegmento de lia aŭtomobilo, kaj kanvasoj kun desino de fulgo kreita brulante la kanvason per gazbruliloj.

Klein kaj Arman estis amikoj kaj senfine unu kun la alia por krei, ambaŭ en la artista movo Nouveaux Réalistes. Ambaŭ el Nico, ili laboris kune ekde pluraj dekjaroj kaj Arman jam nomis unu el liajn filon laŭ la nomo de Yves Klein. Kelkatempe, la kreo de tiuj pentraĵoj estis montrita.

Evento en 1960, ekzemple, spektante la pozistinojn laborantajn dum instrumentistoj muzikis la simfonion de Klein (La Unutona Simfonio 1949), kiu estas nur konstanta tono.[1][2]

Indiferentaj verkoj

Pri alia agado kiu famiĝis kiel verko de Yves Klein, li donis kaj provis vendi malplenajn spacojn en la urbo kontraŭ oro. Li volis ke liaj aĉetantoj spertis la malplenon aĉetante malplenan spacon. Por kompensi la "naturan ordon" kiun li malekvilibrigis komercante malplenan spacon, kiu poste ne plu estis "malplena", Klein forĵetis la oron en la rivero Sejno.

Aeraj verkoj

Klein estis ankaŭ fama kiel fotisto, Saut dans le vide (Salto malplenen) [3] , kiu vidigis lin saltante ekde muro, kun armoj elstreĉitaj, al la trotuaro. Klein uzis la foton kiel indico de lian ofte menciitaj senhelpe lunan vojaĝadon. Efektive, "Saut dans le vide" estis eldonita kiel parto de pamfleto fare de Klein (la "artisto kosma") kondamnanta Nasa-ajn proprajn lunajn ekspediciojn kiel orgojlo kaj senprudenteco. La laboro de Klein temis pri la koncepto influita de Zen kiun li provis difini kiel la Malpleno. Ma Malpleno de Klein estas stato simila al Nirvana kiu estis malpleno de mondaj influoj ; neŭtrala zono kie oni estas inspirita por atenti iujn proprajn sentemojn, kaj "realaĵo" kontraste kun "reprezentado".

Citaĵoj

  • La koloro estas pura energio.
  • Miaj tabeloj nur estas la cindroj de mia arto.
  • Vivu la indiferenta!
  • La pentristo nur devas krei unu majstraĵon, per si mem, konstante.

Bibliografio

  • Jacques Bouzerand : "Yves Klein, au delà du bleu" . 2006, elsendejo A Propos/Michalon, Garches / Paris
  • Nicolas Charlet : "Yves Klein", 2000, Elsendejo Adam Biro, Paris.
  • Nicolas Charlet : "Yves Klein sculpteur", 2000, Elsendejo de l'Amateur, Paris.
  • Nicolas Charlet : "Les écrits d'Yves Klein", tezo pri historio de arto direktita de Mme Françoise Levaillant, 2002, Paris 1.
  • Nicolas Charlet : Yves Klein, pentrmaŝino Elsendejo Complicités, 2004, Paris.
  • Terhi Génévrier-Tausti : "L'envol d'Yves Klein, l'origine d'une légende", 2006, Aréa-Revue
  • Florence Jaillet : "La réception d'Yves Klein par la critique et les collectionneurs entre 1955 et 1962", Maîtrise Histoire de l'art, 2000, Lyon 2.
  • Annette Kahn : " Yves Klein, Le maître du bleu ". 2000, elsendejo Stock.
  • Yves Klein : "Yves Peintures", 1954, nova elsendo 2006, Elsendejo Dilecta, Paris (kun postskribo de Denys Riout).
  • Yves Klein : "Les Fondements du Judo", 1954, nova elsendo 2006, Elsendejo Dilecta, Paris (antaŭskribo de Jean-Luc Rougé, enkonduko de Daniel Moquay kaj Pierre Cornette de Saint-Cyr).
  • Yves Klein : "Vers l'immatériel", 2006, Elsendejo Dilecta, Paris (enkonduko de Denys Riout). Enhavas "Le Dépassement de la problématique de l'art", "La Conférence à la Sorbonne" (dulingva teksto) kaj KD pri la konferenco de Yves Klein en 1959.
  • Catherine Millet : "Yves Klein", 1983, Art Press Flammarion, Paris.
  • Pierre Restany : "Yves Klein : le feu au cœur du vide", 1990, La Différence.

Ekspoziciaj katalogoj

  • "Yves Klein. Corps, couleur, immatériel", Centro Georges Pompidou, Parizo, 2006/2007.
  • "Yves Klein. La vie, la vie elle-même qui est l'absolu", Musée d'art moderne et d'art contemporain de Nico, 2000.
  • "De Klein à Warhol. Face à face France/États-Unis", Musée d'art moderne et d'art contemporain de Nico, 1997-1998.
  • "1960, les Nouveaux Réalistes", Musée d’art moderne de la ville de Paris, 1986.
  • "Yves Klein", Centro Georges Pompidou, Parizo, 1983.
  • "Yves Klein et le Nouveau Réalisme", Musée Sainte-Croix, Poitiers, 1983.

Filatelo

Omaĝe de Klein, poŝtmarko reproduktante unu el liajn verkoj, Anthropométrie de l'époque bleue, estis eldonita de la franca poŝto en 1989 (valoro de 5 FF).

Galerio

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. http://www.yvesklein.org/
  2. http://www.marieraymond.com/
  3. http://members.aol.com/yakima67/yk-f.htm

Eksteraj ligiloj

Pri liaj artistaj gepatroj :

Pri lia edzino Rotraut :