Petro De Smedt: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
e defaultsort
PaulP (diskuto | kontribuoj)
Linio 7: Linio 7:
Fine de 2008 de Smedt laboras kiel volontulo en la eldoneja fako de [[Flandra Esperanto-Ligo]] en [[Antverpeno]].
Fine de 2008 de Smedt laboras kiel volontulo en la eldoneja fako de [[Flandra Esperanto-Ligo]] en [[Antverpeno]].


En [[2004]] aperis lia vortaro ''Nederlands-Esperanto-Nederlands'' (dudirekta nederlanda-esperanta) riĉa je esprimtradukoj, la ĝis nun plej detala tiuspeca Esperanto-vortaro de la nederlanda. En 2005 sekvis "Zakwoordenboekje" (poŝvortareto), Esperanto - nederlands, nederlands - Esperanto (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2005, 123 p.).
En [[2004]] aperis lia vortaro ''Nederlands-Esperanto-Nederlands'' (dudirekta nederlanda-esperanta) riĉa je esprimtradukoj, la ĝis nun plej detala tiuspeca Esperanto-vortaro de la nederlanda. En 2005 sekvis "Zakwoordenboekje" (poŝvortareto), Esperanto - Nederlands, Nederlands - Esperanto (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2005, 123 p.).


Samjare kaj sameldoneje aperis lia nederlanda traduko de la [[Fundamento de Esperanto]] (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2005, 135 p. ISBN 90-77066-19-5).
Samjare kaj sameldoneje aperis lia nederlanda traduko de la [[Fundamento de Esperanto]] (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2005, 135 p. ISBN 90-77066-19-5).


Lia "Bibliografio pri la tradukaĵoj el la Nederlanda literaturo" kun enkonduko de [[William Auld]] (Dendermorde 1972, 239 p.) ĝis hodiaŭ estas la baza kaj gvida referenc-verko pri la temo kaj pritraktita periodo.
Lia "Bibliografio pri la tradukaĵoj el la Nederlanda literaturo" kun enkonduko de [[William Auld]] (Dendermonde 1972, 239 p.) ĝis hodiaŭ estas la baza kaj gvida referenc-verko pri la temo kaj pritraktita periodo.


De Smedt verkis plurajn artikolojn pri bibliografiaj, terminologiaj kaj vortaraj temoj, ekzemple en [[Heroldo de Esperanto]] kaj en la nederlanda kaj germana naciaj Esperanto-periodaĵoj. Li estas regula kunlaboranto de la [[magazino]] ''[[Monato (gazeto)|Monato]]''.
De Smedt verkis plurajn artikolojn pri bibliografiaj, terminologiaj kaj vortaraj temoj, ekzemple en [[Heroldo de Esperanto]] kaj en la nederlanda kaj germana naciaj Esperanto-periodaĵoj. Li estas regula kunlaboranto de la [[magazino]] ''[[Monato (gazeto)|Monato]]''.

Kiel registrite je 16:10, 7 dec. 2008

Pierre DE SMEDT, esperantigite Petro DESMET' (naskiĝis la 4-an de majo 1934 en Sint-Gillis, nun distrikto de Dendermonde) estas belga (flandra) lingvisto kaj muzikisto kaj la plej grava vivanta Esperanto-vortaristo de la nederlanda.

Profesia Vivo

De Smedt kiel junulo akiris la diplomon de bakalaŭro en la sciencoj kaj matematiko kaj poste instruis dum kelkaj jaroj. Ekde 1965 ĝis 1985 li laboris kiel direktoro pri poroficeja kapabligo en komputilfirmao en Bruselo. Ĉar li tre interesiĝas pri muziko, kaj precipe pri kariljonoj, li enskribis sin en la fama kariljon-lernejo de Meĥleno, sukcesis, kaj poste iĝis kariljonisto de la urboj Aalst kaj Dendermonde ĝis 1999. Intertempe li studis orientan filologion en la universitato de Gento kaj ĝeneralan filologion kaj komputilan lingvistikon en la universitato de Antverpeno kaj en tiuj ĉi fakoj magistriĝis.

Esperanta agado kaj verkoj

Fine de 2008 de Smedt laboras kiel volontulo en la eldoneja fako de Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno.

En 2004 aperis lia vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands (dudirekta nederlanda-esperanta) riĉa je esprimtradukoj, la ĝis nun plej detala tiuspeca Esperanto-vortaro de la nederlanda. En 2005 sekvis "Zakwoordenboekje" (poŝvortareto), Esperanto - Nederlands, Nederlands - Esperanto (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2005, 123 p.).

Samjare kaj sameldoneje aperis lia nederlanda traduko de la Fundamento de Esperanto (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2005, 135 p. ISBN 90-77066-19-5).

Lia "Bibliografio pri la tradukaĵoj el la Nederlanda literaturo" kun enkonduko de William Auld (Dendermonde 1972, 239 p.) ĝis hodiaŭ estas la baza kaj gvida referenc-verko pri la temo kaj pritraktita periodo.

De Smedt verkis plurajn artikolojn pri bibliografiaj, terminologiaj kaj vortaraj temoj, ekzemple en Heroldo de Esperanto kaj en la nederlanda kaj germana naciaj Esperanto-periodaĵoj. Li estas regula kunlaboranto de la magazino Monato.

Vortaraj Projektoj

De Smedt nun laboras pri jenaj pliaj projektoj:

  • Oklingva Proverbaro. Prestiĝa verko, la realigo de la sonĝo de la familio Zamenhof: paralele la frazeologio de Patro Zamenhof kaj la Proverbaro de la filo. Ĝis numero 781 la verko estas historia sed kompletigita; ekde 781 temas pri restaŭro, ĉar nur la esperanta parto iam eldoniĝis. Aldonitaj estas du lingvoj kaj plia oka libera kolumno.
  • Kompleta Esperanto-Nederlanda vortaro, kun traduko de ĉiuj kapvortoj el Plena Ilustrita Vortaro (PIV), kaj ekvivalentoj por ĉiuj interesaj esperantaj esprimoj.
  • Nova Eldono de Esperanta Bildvortaro, laŭ la sesa eldono de Duden.

Eksteraj ligiloj