Jardo (ŝipero): Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Homial (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[dosiero:Rahen einer brigantine.jpg|thumb|right| |
[[dosiero:Rahen einer brigantine.jpg|thumb|right|Jardoj ĉe la antaŭa masto de [[brigantino]].]] |
||
[[dosiero:Thor Heyerdahl Bergen der Segel2 0206.jpg|thumb| |
[[dosiero:Thor Heyerdahl Bergen der Segel2 0206.jpg|thumb|Refado de la veloj de la ŝipo [[Thor Heyerdahl]].]] |
||
Kiel registrite je 21:18, 10 dec. 2008
Jardo estas ero de la rigilaro de veloŝipo al kiu estas fiksata la kutime ortangula velo.
Jardoj estas rondaj kaj estas fiksataj transverse al la veturdirekto ĉe la masto. Ili estas el ligno aŭ ŝtalo, la plej modernaj el aluminio aŭ artefarita fibro. Kutime la jardo estas horizontale tiel fiksata ĉe sia mezo al la antaŭa flanko de la masto ke ĝi estas turnebla kaj vertikale movebla.
Oni turnas la jardon cirkaŭ la masto (brasi) ĝis la pozicio de la velo rilate al la direkto de la vento estas optimuma kaj generas maksimuman propulson.
Por refi, paki aŭ malpaki le velon sufiĉa nombro da homoj staras sur ŝnurego sub la jardo. Ili tiam ventre apogas sin sur la jardo kaj estas sekuritaj per specialaj kalkanumoj kaj per ŝnuro. La refita velo estas ligita sub la jardo. Ĉe la finoj de la jardo tiu laboro necesigas la plej grandan forton.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jardo |