Rheinischer Merkur: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La semajn-gazeto '''Rheinischer Merkur''' estas konservema kristana germana gazeto aperanta ĵaŭde superregione. La gazeto sin priskribas kiel "politika, kompetenta, alia" == Superriga...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 15: Linio 15:
Kune kun la eldonejgrupo [[Weltbild]] la Rheinischer Merkur ekde 5/2007 monate eldonas klasikan libron de la Kristanismo.
Kune kun la eldonejgrupo [[Weltbild]] la Rheinischer Merkur ekde 5/2007 monate eldonas klasikan libron de la Kristanismo.


== statistiko ==
== Statistiko ==


* Eldonsidejo: eldona grupo Rheinischer Merkur GmbH en Bonn
* Eldonsidejo: eldona grupo Rheinischer Merkur GmbH en Bonn

Kiel registrite je 18:56, 16 dec. 2008

La semajn-gazeto Rheinischer Merkur estas konservema kristana germana gazeto aperanta ĵaŭde superregione. La gazeto sin priskribas kiel "politika, kompetenta, alia"

Superrigardo

La nuna gazeto estas fondita post la dua mond-milito. La germana ĵurnalisto Franz Albert Kramer jam en ekzilo en Svislando faris la unuajn paŝojn kaj jam en Aŭgusto 1945 li starigis eldonejon en iu detruita teknika laborejo en Koblenz. En ĉi tiu urbo jam Görres de 1814 ĝis 1816 eldonis ĵurnalon kun la nomo Rheinischer Merkur. Al tiu historia evento Kramer ligiĝis en sia unua chefartikolo: Neniu pli granda nomo eblas, al kiu ni povas ligi nin. Per la origineco de sia pensado, per la forto de sia lingvo, kun la tuta entuziasmiga pasio de sia spirito, Görres sekurigis al sia Rejna Merkuro la plej altan rangon".

La unua eldono de la nova Rejna Merkuro aperis je la 15-a de marto 1945 kun permesa licenco de la franca okupacia armeo sub la fondinto kaj unua chefredaktisto Franz Albert Kramer. Kunaj eldonantoj estis la publicistoj Paul Wilhelm Wenger, Otto B. Roegele (Ĉefredaktisto 1949–1963, Herausgeber 1963–2005) kaj Eduard Verhülsdonk, poste Anton Böhm (Ĉefredaktisto 1963-1973), Herwig Gückelhorn (Ĉefredaktisto 1973–1979), Alois Rummel (Ĉefredaktisto 1979-1985), Thomas Kielinger (Ĉefredaktisto 1985–1994), kaj nun Michael Rutz, (Ĉefredaktisto 1995- )

La unua eldono aperis kun 220.000 ekzempleroj. La gazeto aperis unue dufoje semajne. Fine de 1946 oni ŝanĝis al unufoja apero semajne. Post kiam en 1971 la eksperimento de kristana semajn-gazeto novtipa kun la nomo Publik fiaskis pro manko de sufiĉa abonentaro, la Rheinischer Merkur estis subtenata de la katolika eklezio ankaŭ institucie: Ĝis hodiaŭ e´stas naŭ germanaj diocezoj la portantoj de la gazeto; en 1976 la germana Episkopara Konferenco aldoniĝis. Jam en 1979 la evangelia semajn-gazeto Christ und Welt fariĝis parto de Rheinischer Merkur.

La redakcio reprezentas politike pleje konserveman starpunkton sur la bazo de kristanan socia bildo. La eklezi-politika pozicio estas ofte pli proksima al la Germana Episkopara Konferenco ol ĉe la pozicio de Vatikano.

La gazeto konsistas hodiaŭ (2008) el partoj politiko, kulturo, kristano kaj mondo, viv-arto, klerigo, scienco kaj Merkur Plus. En la jaroj 2004/2005 la nombro de legantoj kreskis pli ol 50 %. Multaj abonintoj de la ĉesinta semajn-gazeto Die Woche decidis aboni la gazeton Rheinischer Merkur. Apud la semajngazeto Die Zeit la Merkuro estas unu el la grandaj semajn-gazetoj.

Kune kun la eldonejgrupo Weltbild la Rheinischer Merkur ekde 5/2007 monate eldonas klasikan libron de la Kristanismo.

Statistiko

  • Eldonsidejo: eldona grupo Rheinischer Merkur GmbH en Bonn
  • Afergvidanto: Bert Günther Wegener
  • Ĉefredaktisto: Michael Rutz (seit 1994)
  • Eldonantoj: Wolfgang Bergsdorf, Steffen Heitmann, Paul Kirchhof, Jean-Claude Juncker
  • Vendita eldonaĵo: 86.600 (Stand 2. Quartal 2006)
  • Vendita eldonaĵo: 81.000 (Stand 2. Quartal 2007) parto de abonantoj 62 %
  • Dungitoj: En 2005 estis 25 redaktistoj okupitaj ĉe la gazeto; ĉ. 35 pliaj dungistoj laboras en redaktejo kaj eldonejo.

Literaturo

  • Christof Lenhard: Die Marketingstrategien des Rheinischen Merkur und des Deutschen Allgemeinen Sonntagsblattes (La merketad-strategioj de Rheinischer Merkur kaj Germana Ĝenerala Dimanĉ-folioj). Eine ökonomische und historische Betrachtung (ekonoma kaj historia konsideroj). Kirchliche Zeitgeschichte (KZG), 2/1993, Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1993. ISSN 0932-9951.
  • Eckart Klaus Roloff: 60 Jahre "Rheinischer Merkur". Eine Wochenzeitung zwischen Wandel und beständigen Werten. (60 jaroj "Rheinischer Merkur". Semajn-gazeto inter ŝanĝoj kaj konservaj valoroj)In: Communicatio Socialis, 1/2007, Seite 38-49. Grünewald, Ostfildern-Ruit 2007. ISSN 0010-3497.
  • Peter Hertel: Die Wacht am Rhein? Der "Rheinische Merkur" (La gardo ĉe l'rejno? La "Rejna Merkuro"). En: Michael Wolf Thomas (editoro): Porträts der deutschen Presse (Portretoj de la gemana gazetaro. Volker Spieß, Berlin 1980, S. 237-256.

Weblinks