Stacidomo de Antwerpen-Centraal: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
PaulP (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 13: Linio 13:


==Nord-suda konekto==
==Nord-suda konekto==
[[Dosiero:Ant-C_Binnen.jpg|thumb|right|Nivelo +1 de la stacidomo.]]
[[Dosiero:Ant-C_Binnen.jpg|thumb|right|250px|Nivelo +1 de la stacidomo.]]
Antwerpen-Centraal jam de kelkaj jardekoj havas problemon de kapacito. Estas tro malmultaj trakoj kaj la [[kajo]]j estas tro mallongaj. Ankaŭ oni jam delonge volas ke kelkaj trajnoj povu pluveturi rekten al Nederlando.
Antwerpen-Centraal jam de kelkaj jardekoj havas problemon de kapacito. Estas tro malmultaj trakoj kaj la [[kajo]]j estas tro mallongaj. Ankaŭ oni jam delonge volas ke kelkaj trajnoj povu pluveturi rekten al Nederlando.



Kiel registrite je 19:42, 20 dec. 2008

La ekstero de la stacidomo, fojfoje nomata katedralo, pro ĝia imponeco.

Antwerpen-Centraal [Antverpeno Centra] estas fervoja stacidomo en la flandra urbo Antverpeno.

La unua stacidomo estis la fina haltejo de la fervoja linio inter Meĥleno kaj Antverpeno. La ligna konstruaĵo estis malfermita en majo 1836. En 1854 ĝi estis anstataŭita de alia stacidomo.

En 1873 Antwerpen-Centraal iĝis finstacidomo. Ne plu eblis gardi la rektan konekton kun Nederlando tra la urbocentro kaj konstruiĝis altigita fervoja linio ĉirkaŭ la urbo.

La nuna (kaj tria) stacidomo estis konstruita inter 1899 kaj 1905. La konstruaĵo konsistas el ŝtala kaja arktegmento, skizita inter 1895 kaj 1899 de inĝeniero Clement Van Bogaert. La arktegmento estas 43 metrojn alta, 186 metrojn longa kaj 66 metrojn larĝa kaj havigas spacon por 10 fervojaj linioj.

Louis de la Censerie konstruis la stacidomon en stilo eklekta (kombino de stilelementoj el antaŭaj periodoj). De la Censerie inspiriĝis de la stacidomo de Luzern kaj de la Roma Panteono. La stacidomo estis inaŭgurita je la 11a de aŭgusto 1905.

Meze de la dudeka jarcento la konstruaĵon minacis malkonstruo pro ĝia malbona stato. En 1975 la stacidomo ekhavis la statuson de protektita monumento kaj renoviĝis poste.

Nord-suda konekto

Nivelo +1 de la stacidomo.

Antwerpen-Centraal jam de kelkaj jardekoj havas problemon de kapacito. Estas tro malmultaj trakoj kaj la kajoj estas tro mallongaj. Ankaŭ oni jam delonge volas ke kelkaj trajnoj povu pluveturi rekten al Nederlando.

Ekde majo 1998 ĝis 2006 oni laboris en Antverpeno je la nord-suda konekto. Inter la stacidomoj Antwerpen-Dam kaj Antwerpen-Berchem oni konstruis 1200 metrojn longan tunelon sub Antverpeno kaj la centra stacidomo. Tiel la rapidtrajnoj per alta rapideco povas nun traveturi Antverpenon sen devi reiri. La centra stacidomo nun havas 3 nivelojn kaj 14 kajojn: la nivelo +1 (6 fintrakoj), la nivelo -1 (4 fintrakoj) kaj la nivelo -2 (4 trakoj, el kiuj 2 trairantaj trakoj).