Stelo de Bet-Leĥem: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
) (diskuto | kontribuoj)
e Ligiloj
) (diskuto | kontribuoj)
e Ligiloj
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 03:14, 9 maj. 2003

La Biblio diras ke Jesuo Kristo naskiĝis sub la stelo de Bet-Leĥem. Eble ĝi estis la nova stelo observita de ĉinaj astronomoj en la printempo de -5, aŭ eble la kometo de Halley en la aŭtuno de -12. La astronomo Keplero opiniis ke Jesuo naskiĝis en -7, kiam pluraj planedoj estis ĉe la sama loko en la ĉielo kaj aperis kiel granda stelo.

La saĝuloj, kiuj sekvis la stelon kaj eltrovis Jesuon laŭ Evangelioj, estis astrologoj de Persio. Do la stelo ne necese estis brilega, sed nur astrologie grava. Laŭ moderna astrologio, homo de granda influo naskiĝis je la 22-a de aŭgusto -7.