Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lv:Augusts II Stiprais
Linio 56: Linio 56:
[[ja:アウグスト2世 (ポーランド王)]]
[[ja:アウグスト2世 (ポーランド王)]]
[[lt:Augustas II]]
[[lt:Augustas II]]
[[lv:Augusts II Stiprais]]
[[nl:August II van Polen]]
[[nl:August II van Polen]]
[[no:August II av Polen]]
[[no:August II av Polen]]

Kiel registrite je 09:41, 5 jan. 2009

reĝo Aŭgusto la 2-a, maldekstre la polaj kronjuveloj kaj la saksa dukoĉapelo

Princo-elektisto Frederiko Aŭgusto la 1-a de Saksio, ofte nomata "Aŭgusto la Forta" (germane Friedrich August I., August der Starke; naskiĝis la 12-an de majo en Dresdeno kaj mortis la 1-an de februaro 1733 en Varsovio), estis eŭropa baroka reganto. Ekde la jaro 1697 li sub la nomo Aŭgusto la 2-a ankaŭ estis la reganto de Pollando-Litovio (pole August II Mocny, litove Augustas II (antrasis)) kaj do estis pola reĝo kaj litova grandduko.

Li estis inter la plej pompaj eŭropaj regantoj de sia epoko kaj iĝis la prototipo de absolutisma reganto, kiu per konstruo de multekostegaj kasteloj kaj okazigo de luksaj festoj enscenigis sian riĉecon kaj potencon. Aparte li konstruis luksajn reprezentajn konstruaĵojn en siaj rezidejoj Dresdeno kaj Varsovio, kaj kompense tre ŝparis pri investoj en la malĉefurbaj partoj de Saksio kaj Polllando-Litovio.

la kastelo "Zwinger" [prononco "Cvinga"] en Dresdeno

Grandegajn sumojn ankaŭ kostis pluraj militoj, en kiu lia armeo partoprenis, antaŭ ĉio la Granda Nordia Milito, en kiu Aŭgusto havis centran rolon. Kadre de tiu milito li fine ja stabiligis sian regadon de Pollando-Litovio, sed tuteŭrope precipe fortiĝis la Rusia Imperio, kies influo ankaŭ al Pollando-Litovio intensiĝis, tiel ke fine de la 18-a jarcento, malpli ol 80 jarojn post la fino de la Granda Nordia Milito, la ŝtato Pollando-Litovio komplete malaperis kaj findividiĝis inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio-Hungario.

Retaj ligiloj

greke "La duklando Saksio kaj la granda eŭropa politiko" (germane) greke paĝaro pri la regantoj de Saksio (germane) greke pri la nobelaj distroj en la kortumoj de Danio kaj Saksio dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj (angle) Informoj pri Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio) en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)

Antaŭe:duko de SaksioPoste:
Johano Georgo la 4-a (Saksio)16941733Aŭgusto la 3-a (Pollando-Litovio)
Antaŭe:reĝo de Pollando kaj
grandduko de Litovio
Poste:

Johano la 3-a Sobieski
Stanislavo la 1-a Leszczyński
16971704
17091733

Stanislavo la 1-a Leszczyński
Aŭgusto la 3-a (Pollando-Litovio)