Stefano Keller: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Fanoler (diskuto | kontribuoj)
Fanoler (diskuto | kontribuoj)
Linio 35: Linio 35:
==Eksteraj ligoj:==
==Eksteraj ligoj:==


{{el}} [http://www.youtube.com/watch?v=eR7vD9kChBA LinguisticRights: Forumo pri Minoritatoj, Unuiĝintaj Nacioj]
{{el}} [http://www.youtube.com/watch?v=IOYvwNn9wGM EsperantoTv: Interveno de Stefano Keller ĉe Unuiĝintaj Nacioj]
{{el}} [http://www.tove-skutnabb-kangas.org/ Retejo de D-rino Tove Skutnabb-Kangas, kreaĵo de Stefano Keller]
{{el}} [http://www.studio-pro.ch/esperanto-muziko.html Muzik-videoj de Mary-Jane Gaspard, Negro Pou La Vi, Grupo Ligilo]
{{el}} [http://www.studio-pro.ch/esperanto-muziko.html Muzik-videoj de Mary-Jane Gaspard, Negro Pou La Vi, Grupo Ligilo]
{{el}} [http://www.madir-music.com Madir Muzika Produktado]
{{el}} [http://www.madir-music.com Madir Muzika Produktado]

Kiel registrite je 00:42, 9 jan. 2009

Stefano KELLER estas svisa esperantisto.

Li junaĝe vivis kaj studadis en Hungario. Rezulte de siaj universitataj studoj en Budapeŝto li iĝis diplomita instruisto kaj psikopedagogo.

Post kelkjara praktikado de sia profesio, li ekinteresiĝis pri pli larĝa aspekto de la homa evoluo kaj vivo: apud la sociaj influoj, li serĉis la efikon de la hereditaj trajtoj. Li ekstudis genetikon kaj fariĝis scienca kunlaboranto en la Genetika Departemento de la Hungara Publikhigiena Instituto (OKI) en Budapeŝto. Pri siaj esploroj li publikigis artikolojn Összenõtt ikrek Magyarországon 1970-1986/Kunkreskitaj ĝemeloj en Hungario 1970-1986 (hungare) [1] en Magyar Nõorvosok Lapja, kaj An Aetiological Evaluation of Increased Occurrence of Congenital Limb Reduction Abnormalities in Hungary, 1975–1978 [2] en International Journal of Epidemiology, kiel ĉef- kaj kunaŭtoro. La disvolviĝon kaj rezultojn de siaj genetikaj esplorlaboroj, post renkonto kun Julinjo kaj Ludoviko Farkas-Molnár, li prezentis dum prelegoj en la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo kies membro li iĝis.

Ekde la 80-aj jaroj li vivas en Svislando kie li kompletigis siajn psikologiajn konojn en la Zurika Stiftung Szondi Institut, studante profundan psikologion, la psikanalizan skolon de sorto-analizado laŭ la metodo de Leopold Szondi.

Lingvoj, etnologio, antropologio

Li parolas la anglan, francan, germanan, hungaran lingvojn kaj estas diplomita de la Internacia Esperanto-Instituto pri Esperanto-instruado laŭ la Cseh-metodo. Krome li kapablas legi, skribi kaj sin esprimi je pli-malpli baza nivelo en kelkaj aliaj lingvoj (interalie: hindia, sinhala, tamila)

Por akiri pli da konoj pri la diversaj etnoj, kulturoj, li aŭtodidakte studadis lingvojn, etnologion, antropologion kaj vizitis plurajn regionojn de Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Tiujn vojaĝojn li efektivigis kelkfoje kiel delegito de diversaj helporganizoj, NRO-j kiel Terre des Hommes, svisa Ruĝa Kruco. Krome li aktivis (aŭ ankoraŭ aktivas) en diversaj organizoj (Societo por minacitaj popoloj, Sentinelles kaj aliaj).

Poresperanta agado

Inter 1982 kaj 1986, Stefano Keller estis plentempa esperanto-instruisto kaj metodologo en kunlaboro kun Claude Gacond, en La Chaux-de-Fonds, ĉe Kultura Centro Esperantista. Dum tiuj jaroj de intensa aktiveco poresperanta, li estis unu el la kunfondintoj de Junularo Esperantista Svislanda (JES), kun Dietrich Michael Weidmann kaj Chantal Gacond.

Por konatiĝi kun aliaj popoloj, kulturoj, kaj por informi pri la internacia lingvo, li vojaĝis 2-foje al Srilanko por tie organizi prelegojn kaj instrui Esperanton al lernantoj en universitatoj, publika biblioteko de Colombo kaj en la laborministerio. Pri siaj spertoj li raportis en Ĉu vi pretas trinki teon ĉe malriĉuloj?. Ankaŭ dum sia vojaĝo en Sudameriko, specife en Peruo, kun la kroma celo krei vojaĝplanon por turistoj renkontiĝemaj, Stefano Keller kunvenis kun lokaj esperantistoj. Li profesie organizas vojaĝojn alternativajn al la kutimaj amasvojaĝplanoj.

En la 90-aj jaroj Stefano Keller kreis la projekton: Esperanto en Maŭricio. Kadre de tiu agado li tradukis ŝatatajn kantojn de konataj maŭriciaj artistoj el Morisyen la kreola lingvo de Maŭricio al Esperanto: Mary-Jane Gaspard (Nur Amiko), Negro Pou la Vi (La Persisto), kaj agante pri la regiono de Hinda Oceano, li aldonis al tiu Etno-muzika produktado esperanta la kanton de la bando el Madagaskaro: Grupo Ligilo, Trait d'Union (Granda Festo). Sekve de lia konvinka agado, pluraj retejoj de maŭricianoj en kaj ekster la insulo, kaj la lokaj amaskomunikiloj komencis skribi, paroli pri Esperanto. Stefano Keller mem kreas retejojn kaj sukcesis aldoni ligojn kaj esperantajn paĝojn al ofte vizitataj retejoj de maŭricianoj.

Li kreis retejojn interalie por elstaraj esperantistoj kiel Claude Gacond kaj Claude Piron. Ankaŭ artlaboroj fotistaj kaj filmistaj estas liaj ŝatokupoj, li produktas videojn kaj diversajn foto-laboraĵojn, reklamilojn por firmaoj.

Komence de la jaro 2006 Stefano Keller estis elektita sekretario de Svisa Esperanto-Societo (SES) kaj iĝis unu el la redaktantoj de SES informas, bulteno de la societo.

En septembro 2006, li organizis la partoprenon de SES en unu el la plej grandaj ekspozicioj en Svislando: Comptoir Suisse, kie kun Mireille Grosjean kaj Nicole Margot li partoprenis publikajn prelegojn, diskutrondojn [3].

Li daŭre kunlaboras kun la arkivisto de CDELI, Claude Gacond helpante lin en la reta publikigo de katalogoj kaj aliaj informoj priesperantaj. Ankaŭ kiel esperanto-instruisto li ofte gvidas studgrupon dum la studsabatoj en CDELI.

En 2008, Stefano Keller estas membro en la organiza komitato de la Simpozio: "Lingvaj rajtoj en la mondo: la aktuala stato", Unuiĝintaj Nacioj, Ĝenevo, 2008 aprilo 24.

Ekde januaro 2009, Stefano Keller estas ĉefreprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.

Eksteraj ligoj:

greke LinguisticRights: Forumo pri Minoritatoj, Unuiĝintaj Nacioj greke EsperantoTv: Interveno de Stefano Keller ĉe Unuiĝintaj Nacioj greke Retejo de D-rino Tove Skutnabb-Kangas, kreaĵo de Stefano Keller greke Muzik-videoj de Mary-Jane Gaspard, Negro Pou La Vi, Grupo Ligilo greke Madir Muzika Produktado greke Maŭriciaj DĴ-oj: Fayaman