Bona Espero: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 43: Linio 43:
[[Image:Hidriasxafo.JPG|thumb|right|200px|kun la pumpo]]
[[Image:Hidriasxafo.JPG|thumb|right|200px|kun la pumpo]]
La lago estas artefarita per digo. Ĝia lago permesas al BE havi ĉiam fluantan akvon por trinki<ref>Kiam Bona Espero mendis kemian analizon de universitata instituto, la analizinto surpriziĝis, ĉar li neniam analizis tiom puran akvon. (Laŭ raporto de Guiseppe Grattapaglia, 2008/06/20)</ref>, duŝi kaj akvumi la plantojn. La transporton de la akvon al la bonaesperanoj prizorgas [[ŝafofrapa pumpilo]]. Tiu pumpilo estas konsiderita kiel la koro de Bona Espero.
La lago estas artefarita per digo. Ĝia lago permesas al BE havi ĉiam fluantan akvon por trinki<ref>Kiam Bona Espero mendis kemian analizon de universitata instituto, la analizinto surpriziĝis, ĉar li neniam analizis tiom puran akvon. (Laŭ raporto de Guiseppe Grattapaglia, 2008/06/20)</ref>, duŝi kaj akvumi la plantojn. La transporton de la akvon al la bonaesperanoj prizorgas [[ŝafofrapa pumpilo]]. Tiu pumpilo estas konsiderita kiel la koro de Bona Espero.

Je la komenco, la lago estis artefarita per muro sed post la alveno de Giuseppe kaj Ursula Grappatiglia, ĝi estis plu protektita kun tero.


==Internacia helpo==
==Internacia helpo==

Kiel registrite je 11:18, 11 jan. 2009

Bona Espero en 2003
Bona Espero en 2003

Koordinatoj: 14° 8′ 1″ S 47° 37′ 5″ U / 14.13361 °S, 47.61806 °U / -14.13361; -47.61806 (mapo) Bona Espero estas komunumo kaj bieno-lernejo por malriĉaj infanoj en Alto Paraíso, Gojaso, Brazilo.

Celoj kaj atingoj

En Bona Espero, esperantistoj protektas, edukas kaj instruas infanojn, kiuj ne havas familion, aŭ kiuj spertis mizerajn vivkondiĉojn. Ili estas alfabetigataj (ankaŭ pere de Esperanto kaj kun la kunlaboro de portempaj volontuloj) danke al la ekonomia subteno de esperantistoj el pluraj landoj. La brazila ŝtato limigis sian helpon preskaŭ nur al senpaga livero de elektro. La instruistinoj estas pagataj de la ŝtato. Danke al la sindonemo de la prizorgantoj, jam pli ol 400 geinfanoj estis alfabetigitaj en la daŭro de la jaroj, multaj pasis pli altan edukadon, poste studis. Preskaŭ 20 el ili nun instruas en la najbaraj urbetoj kiel diplomitaj instruistoj.

Bona Espero uzas la lingvon Esperanto kiel internacian komunikilon. Sed la brazila/portugala estas la lerneja lingvo.

Historio

B.E. estis fondita en 1957 de 6 esperantistoj (Arthur Velloso, Renato Diniz, Neuza Esteves de Araújo, Elisabeth Pointcaré, Inês Nunes de Andrade kaj Camélia Gomes da Silva). Por sidi tiun institucion oni elektis altebenaĵon, kiu troviĝas en la centro de Brazilo. Tiu sidejo situas proksime de la urbeto Alto Paraíso, en mediprotektata regiono, kie oni starigis la nacian parkon Chapada dos Veadeiros ("Altebenaĵo de cervĉasistoj") je alteco de 1212 metroj. Ili deziris fondi internacian esperantistan centron en kiu oni instruas esperanton, kaj ili komencis ekde la fondo instrui najbarajn infanojn, kaj post ligado kun la ministero de Justeco, ili instruas kaj helpas pli aĝajn infanojn kiuj travivis problemojn de perfortoj.

En 1974, post internacia alvoko venis Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia.Ĝis nun ili vivas tie estrantaj BE.

Inter 1974 kaj nun okazis multaj problemoj inter la novaj bonaesperanoj kaj la lokaluloj aŭ aliaj personoj kiuj vigle minacis BE de malapero kaj diversaj problemoj. Sed ĉiam senperforte, Ursula kaj Giuseppe trapasis la problemojn.

Dum la jaro 1981 post vizito de la geedzoj Grattapaglia ĉe Esperanto-amikoj asocio en Germanio estis fondita la subtena organizo "Bona Espero r.a." en Münster, Germanio. Tiu ankoraŭ nun ege subtenas BE.

Vivmaniero

Tie la homoj sin nutras laŭ vegetarana vivmaniero. Tie la ĉefaj bazaj elementoj por pretigi la tagan menuon estas rizospagetoj aŭ legoma supo, fazeolojsojfaboj kune kun aliaj legomoj, kaj fruktoj. Ankaŭ lakto kaj fromaĝo troviĝas en la ĉiutagaj menuoj por provizi la geinfanojn per plia kvanto da proteinoj.

La bonesperanoj ricevas kvar manĝojn tage: matene, tagmeze, posttagmeze dum lerneja paŭzo kaj vespere. La galerio montras infanojn dum la lerneja paŭzo.

Nutraĵoj

En la lerneja farmo oni memproduktas, malgrandskale la necesajn legomojn por la komunumo, ĉar la grundo ne taŭgas por komerca agrikulturo. Tiu agrikultura aktiveco, kiu preskaŭ garantias memsufiĉon por ĉirkaŭ 36 loĝantoj, estas zorge realigata laŭ mediprotektaj metodoj. La kreskado de la legomoj kaj de la arbofruktoj estas stimulata per organikaj produktoj. Kiel kontraŭparazitaj rimedoj oni ne uzas kemiaĵojn, sed la multnombraj birdoj kaj aliaj bestoj kiuj vivas en la bieno solvas la problemon, repagataj per la fruktoj kaj de la legomoj kiuj kreskas en la ĝardenoj mem.


Konstruaĵoj

La plej malnova konstruaĵo en BE

Kiam la fondintoj alvenis, ili trovis ruinaĵojn kiuj poste estis riparitaj de Giuseppe kaj Ursula. Ili konstruis la "pioniran domon" apud la rivero Mulungu. En ĝiaj ruinaĵoj vivis germana geografisto kiu mezuris la regionon Goias kaj lasis la domon kiam li terminis sian laboron. Tiu domo estis dum preskaŭ 30 jaroj la vivejo, la lernejo, manĝejo kaj kuirejo.

Dum la jaro 1989 la estraro decidis konstrui laborejon por instrui al la infanoj iom da man-laboro kaj ripari aŭ protekti la veturilojn aŭ la laboriloj.

En 1993, grupo de japanaj esperantistoj vizitanta BE pagis stelon por la paco.

En 2005, venis internacia grupo de Oomoto kiu pagis la fondaĵon de la nuna lernejo kaj manĝejo, post germanoj, francoj, brazilanoj kaj Ĉinoj pagis aliajn partojn.

La lago

la lago...
kun la pumpo

La lago estas artefarita per digo. Ĝia lago permesas al BE havi ĉiam fluantan akvon por trinki[1], duŝi kaj akvumi la plantojn. La transporton de la akvon al la bonaesperanoj prizorgas ŝafofrapa pumpilo. Tiu pumpilo estas konsiderita kiel la koro de Bona Espero.

Je la komenco, la lago estis artefarita per muro sed post la alveno de Giuseppe kaj Ursula Grappatiglia, ĝi estis plu protektita kun tero.

Internacia helpo

Ekde la alveno de Giuseppe kaj Ursula, BE nur subvivis kun la persona mono de la homoj kiuj vivis tie. Sed iom post iom internacia mono venis el francio kaj ĉefe el germanio. Ekzemple, la lastan konstruaĵon de BE komencis mono de la Oomoto internacia. En 2004 Aneta UBIK el Germanio instruis la sekretojn de la ĉapelitaj literoj, antaŭe estis Marit BOHR kaj la franca Magali, la argentinano Alejandre kaj la franco Patrick, Katarína el Slovakio, Vitaly el Murmansk, Fernando el Urugvajo, Tobias kaj Gabriella, Krystoph kaj Agnieszka, Riccardo el Italio kaj Giovanna – estas preskaŭ senfina listo en la lastaj dudek jaroj de spontaneaj deziroj helpi.

Ekde la fondo multaj volontuloj venantaj de ĉiuj partoj de la mondo helpis en Bona Espero. Ĝi estas unu de la maloftaj manieroj per kiuj infanoj lernas esperanton aŭ renkontas eksterlandajn personojn.

Nun kaj ekde kelkaj dekjaroj, vigle kaj multe helpas germana asocio kiu sendas monon ĉiumonate por ke la lernejo pli komforte povas pluvivi.

Verkoj pri BE

Vizitanta Bona Espero Roman Dobrzyński ekde 25 jaroj, verkis du filmojn pri la loko montrantaj la diversajn ŝanĝojn kiuj okazis tie. Laste li verkis libron Bona Espero - idealo kaj realo, prezentita dum UK 2008.

Rimarkoj

  1. Kiam Bona Espero mendis kemian analizon de universitata instituto, la analizinto surpriziĝis, ĉar li neniam analizis tiom puran akvon. (Laŭ raporto de Guiseppe Grattapaglia, 2008/06/20)

Eksteraj ligoj