Dentorela fervojo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pli ĝuste
Neniu resumo de redakto
Linio 19: Linio 19:
La unua dentrada fervojo en Eŭropo estas la Vitznau-Rigi-fervojo, konstruita de [[Niklaus Riggenbach]] laŭ sia franca patento n-ro 59625 de 1863 kaj inaŭgurita en 1871. Ĝi grimpas de la urbo [[Vitznau]] sur la monton Rigi proksime de [[Lucerno]] en [[Svislando]].
La unua dentrada fervojo en Eŭropo estas la Vitznau-Rigi-fervojo, konstruita de [[Niklaus Riggenbach]] laŭ sia franca patento n-ro 59625 de 1863 kaj inaŭgurita en 1871. Ĝi grimpas de la urbo [[Vitznau]] sur la monton Rigi proksime de [[Lucerno]] en [[Svislando]].


La dentrada fervojo en [[Budapeŝto]] (vd. apudan foton) estas la tria plej aĝa de la mondo, ektrafikinte en 1874. Ĝi havas [[larĝo de trako|trako-larĝon]] de 1.435 mm ([[normala ŝpuro]]), estas elektrizita de 1929 kaj veturas 2,9 km de la urbo-centro al la Ŝvaba Monto (''Svábhegy'', 420 m).
La dentrada fervojo en [[Budapeŝto]] (vd. apudan foton) estas la tria plej aĝa de la mondo, ektrafikinte en 1874. Ĝi havas [[larĝo de trako|trako-larĝon]] de 1.435&nbsp;mm ([[normala ŝpuro]]), estas elektrizita de 1929 kaj veturas 2,9&nbsp;km de la urbo-centro al la Ŝvaba Monto (''Svábhegy'', 420&nbsp;m).<br>
Ekzistas ankaŭ dentrelaj metrooj, ekzemple en [[Liono]]


[[Dosiero:Denta trakforko.jpg|thumb|[[Trakforko]] sur dentrada fervojo ([[Štrbské Pleso]], [[Slovakio]])]]
[[Dosiero:Denta trakforko.jpg|thumb|[[Trakforko]] sur dentrada fervojo ([[Štrbské Pleso]], [[Slovakio]])]]

Kiel registrite je 10:41, 12 jan. 2009

Dentrada fervojo

Dentrada fervojodentrela fervojo estas rel-ligita transportilo kun dentrada trakciilo - antaŭenpuŝita per unu aŭ pluraj dentradoj por supreniri krutajn deklivojn. Dentradoj moviĝas en dentrelo fiksita meze de la fervojaj reloj kaj tiel ebligas la transmision de la motora energio al la reloj sen glito.

La adhero inter rado kaj reloj limigas la uzon de normalaj fervojoj al kliniteco de 16 % ĉe sekaj reloj, 14 % ĉe malsekaj. Por garantii sekuran servon fervojoj kutime evitas klinitecon pli grandan ol 4 % (ekzistaj kelkaj esceptoj kiel ekzemple la tramo de Lisbono kun kliniteco ĝis maksimumo de 13,5 %).

Dentrelaj fervojoj superas klinitecon ĝis 48 % (Pilato-fervojo en Svislando) kaj izolitaj lokomotivoj ĝis 50 % (Panama kanalo).

Dentrada fervojo de Budapeŝto, la loĝantoj simple nomas ĝin "dentrada"

La kvar plej konataj sistemoj de dentradaj fervojoj estas invititaj de svisaj inĝenieroj kaj nomitaj laŭ ili:

  • sistemo Riggenbach
  • sistemo Strub
  • sistemo Abt
  • sistemo Locher

Krom laŭ la dentrela sistemo oni povas klasifi dentradajn fervojojn kiel ĉiujn fervojojn laŭ larĝo de trako (normala ŝpuro, mallarĝa ŝpuro) kaj trakcio (vapora, dizela, elektra).

La unua montara fervojo de la mondo kun dentrada propulso estis konstruita de 1866 de Sylvester Marsh. Ĝi grimpas sur la Vaŝinton-Monton (Mount Washington), New Hampshire, Usono kaj estis inaŭgurita en 1869.

La unua dentrada fervojo en Eŭropo estas la Vitznau-Rigi-fervojo, konstruita de Niklaus Riggenbach laŭ sia franca patento n-ro 59625 de 1863 kaj inaŭgurita en 1871. Ĝi grimpas de la urbo Vitznau sur la monton Rigi proksime de Lucerno en Svislando.

La dentrada fervojo en Budapeŝto (vd. apudan foton) estas la tria plej aĝa de la mondo, ektrafikinte en 1874. Ĝi havas trako-larĝon de 1.435 mm (normala ŝpuro), estas elektrizita de 1929 kaj veturas 2,9 km de la urbo-centro al la Ŝvaba Monto (Svábhegy, 420 m).
Ekzistas ankaŭ dentrelaj metrooj, ekzemple en Liono

Trakforko sur dentrada fervojo (Štrbské Pleso, Slovakio)

Eksteraj ligiloj