La Bamba: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
) (diskuto | kontribuoj)
Traduko
) (diskuto | kontribuoj)
Traduko
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 00:26, 1 apr. 2005


Danco

La Bamba estas danco kiu okazas dum junularaj Esperanto-renkontiĝoj. La dancantoj staras brakumante en rondo kaj paŝas dekstren aŭ maldekstren. Aliaj homoj dancas en la mezo kaj "devas" kisi iun tri-foje en la rondo por "liberigi sin". Oni plej ofte dancas ĝin dum la Internacia Seminario kiam oni kelkfoje dancas ĝin dum horo.

Iuj homoj bojkotas la dancon ĉar ili konsideras ĝin malmodesta aŭ timas ricevi malsanojn.

La "bambumado" naskiĝis en la Internacia Junulara Kongreso en Loveno en 1982, kiam la belgoj demonstris tiun dancon, kiu tiam jam estis tradicia en Belgio. La origina danco estis iom pli rafinita: tiu, kiu invitis al kisado, devis subiĝi sur unu genuon, ofertante la alian genuon al la invitoto kiel sidilon dum la kisado. Tiu detalo rapide malaperis el la Esperantista versio de la danco.

Kanto

La Bamba ankaŭ estas kanto akompananta la samnoman dancon. Fakte la danco malbone funkcias sen tiu kanto, kaj praktike neniam okazas sen ĝi. Kutime ĝia ekludado tiom efikas kiel signalo ke homoj sponte ekdancas aŭdinte la unuajn tonojn.

"La Bamba" estas tradicia geedziĝfesta kanto atestita jam en la 17-a jarcento el la meksika regiono de Vera Cruz. Andres HUESCA registris ĝin jam en 1908 sub titolo El jarabe Verucruzano ("la verakruca geedziĝo"). Richie VALENS registris ĝin en 1958, Trini LOPEZ (en 1966), Dusty SPRINGFIELD (en 1968), Neil DIAMOND (en 1969), Raymond van het GROENEWOUD (kaj patro) Nico GOMEZ (en 1983 en la filmo Brussels by Night) kaj Los Lobos en la jaro 1986 laŭ tradicia melodio, sed iom post iom oni ankaŭ faris Esperantajn versiojn. (Versio troviĝas sur la kompaktdisko "JoMo Friponas!".) La teksto multe varias de unu versio al alia ĉar tradiciaj kantistoj libere kreis proprajn versiojn laŭ la melodio. Sekvas plej konata tekstero.

Teksto :

Para bailar la bamba

Para bailar la bamba se necesita una poca de gracia
Una poca de gracia y otra cosita
Y arriba y arriba
Y arriba y arriba y arriba iré
Yo no soy marinero
Yo no soy marinero, por ti seré
Por ti seré, por ti seré

Por danci La bamba,

Por danci La Bamba oni bezonas iom da gracio,
iom da gracio kaj alian afereton
Kaj supren kaj supren
kaj supren kaj supren mi iros
Mi ne estas maristo,
Mi ne estas maristo, pro vi mi estos,
pro vi mi estos, pro vi mi estos

Bamba, bamba, bamba, bamba

Bamba, bamba
Bamba

Para bailar la bamba

Para bailar la bamba se necesita una poca de gracia
Una poca de gracia pa mí pa ti
Ay y arriba y arriba
Y arriba y arriba y arriba iré
Yo no soy marinero
Yo no soy marinero, soy capitán
Soy capitán, soy capitán

Por danci La bamba,

Por danci La Bamba oni bezonas iom da gracio,
iom da gracio por mi kaj por vi
Ho kaj supren kaj supren
kaj supren kaj supren mi iros
Mi ne estas maristo,
Mi ne estas maristo, mi estas kapitano,
mi estas kapitano, mi estas kapitano.

Bamba, bamba, bamba, bamba

Bamba, bamba
Bamba

Filmo

La Bamba ankaŭ estas titolo de filmo de Luis VALDEZ (1987).

Eksteraj ligoj