Filatelo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hy:Ֆիլատելիա
interwiki should be corrected
Linio 69: Linio 69:
[[ms:Filateli]]
[[ms:Filateli]]
[[nl:Filatelie]]
[[nl:Filatelie]]
[[nn:Frimerkesamling]]
[[no:Filateli]]
[[no:Filateli]]
[[pl:Filatelistyka]]
[[pl:Filatelistyka]]

Kiel registrite je 08:51, 23 jan. 2009

poŝtmark-albumo, katalogo, lenso

Filatelofilatelio estas laŭsistema kolektado de la poŝtmarkoj.

Komenca tempo

Filatelo aperis en la 1840-aj jaroj, nelonge post la unua poŝtmarko en la mondo, kreita de la reformo enkondukita de Rowland Hill en Britio. Depost la 1860-aj jaroj ekzistas revuoj kaj katalogoj pri filatelo. La vorton por poŝtmarko-kolektado oni konsideras kreaĵo de Georges Herpin en la eldonaĵo Le Collectionneur de timbres-postes, Vol. 1, 15-a de Novembro 1864. Ĝi radikas el la grekaj vortoj philos (amiko) kaj ateleia (afrankita).

Multaj filatelistoj jam en la komencaj tempoj bone komprenis kaj inde taksis tiun profiton, kiun donas al ili Esperanto. Sur la paĝoj de multaj Esperanto-gazetoj senĉese estis presataj sennombraj anoncoj de filatelistoj, dezirantaj korespondi en Esperanto kaj interŝanĝi.

Preskaŭ de la unuaj jaroj pri Esperanto interesiĝis gravaj filateliaj gazetoj:

  • La Revue Philatelique Française presis favorajn artikolojn pri kaj eĉ en Esperanto.
  • Les Archives des Collectionneurs havis specialan Esperanto-rubrikon.
  • L'Echo de la Timbrologie presis propagandajn artikolojn kaj plenan gramatikon de Esperanto.
  • L'Annonce Timbrologie de Brŭelles alprenis Esperanton por interrilatoj kun fremdlandaj filatelistoj.

Terminaro

Ŝaĵne la fitatelistoj la unuaj komprenis ankaŭ la necesecon de speciala filatelia terminaro, ĉar ankoraŭ en 1903 René Lemaire verkis francan Esperantan filatelian vortaron. Poste grava filatelia firmo Senf en Leipzig en 1911 eldonis en kelkaj lingvoj, inter ili en Esperanto, tabelon de plej uzataj terminoj kaj esprimoj en filatelio. En 1926 aperis en Heroldo de Esperanto, poste en aparta libro Filatelia Terminaro de Herbert M. Scott en la lingvoj Esperanto, angla, franca kaj germana.

1930-aj jaroj

En la 1930-aj jaroj la nombro de Esperantistaj filatelistoj estis sufiĉe granda, nur ili dividiĝis inter la diversaj societoj. En Argentinio estis 6, en Associacion Filatelica (Bahia Blanca) 14, en Iharos 27, en Kangaroo 24, en Shimb Club Romana 4, en Fusion 36 ktp. Aparta societo por Esperantistaj filatelistoj estis la Tutmonda Asocio Kolektanta, kies organo, la Tutmonda Kolektanto, havis ĉiam adresojn de interŝanĝemuloj. Multaj filatelistaj adresoj estis troveblaj en BES-Adresaro, en la gazetoj Esperanto (gazeto) kaj Heroldo de Esperanto.

Stato en 2007

La nuna filatelista Esperanto-organizo nomiĝas Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj (ELF-AREK). Ĝi fondiĝis en 1968 kaj aliĝis al UEA en 1996. Ĝi havas 90 membrojn kaj celas informi pri Esperantaj filatelaĵoj kaj glumarkoj, servi per stampobanko kaj konigi Esperanton inter filatelistoj. La prezidantino estas Elda Doerfler. Trifoje jare aperas la organo La Verda Lupeo, redaktita de Rudolf Burmeister.

Dekoj da fakdelegitoj de UEA okupiĝas pri filatelio.

Ekstera ligilo

Listo kaj bildoj pri poŝtmarkoj eldonitaj favore al Esperanto

Ŝablono:LigoLeginda