Paŭlo de Tarso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: en:Saint Paul
paŭlo-jaro
Linio 18: Linio 18:
|kanonizita de=
|kanonizita de=
|atributoj=libro, glavo, tri fontoj
|atributoj=libro, glavo, tri fontoj
|patroneco=katolika presaro; laboristinoj; teologoj kaj pastraj administrantoj; teksistoj; kontraŭ orelaj malsanoj; kontraŭ spasmoj; kontraŭ serpenta mordo; kontraŭ timo; por pluvo; por fekundeco de kampoj
|patroneco=katolika gazetaro; laboristinoj; teologoj kaj pastraj administrantoj; teksistoj; kontraŭ orelaj malsanoj; kontraŭ spasmoj; kontraŭ serpenta mordo; kontraŭ timo; por pluvo; por fekundeco de kampoj
|ĉefsanktejo=[[Baziliko de sankta Paŭlo Malantaŭ remparoj]] en [[Romo]]
|ĉefsanktejo=[[Baziliko de sankta Paŭlo Malantaŭ remparoj]] en [[Romo]]
|dato de subpremo=
|dato de subpremo=
Linio 27: Linio 27:


Laŭ judismo kaj antaŭ-paŭla kristanismo (kiu estis nura sekto de judismo), oni devas observi la [[Leĝo de Moseo|Leĝon de Moseo]] -- la [[ŝabato]]n, [[cirkumcido]]n, [[koŝero]]n, ktp. Sed Paŭlo diras, ke savo ne venas de la Leĝo, kiu estis nur lernejoj por la judoj, sed per kredo al Kristo, kies morto sur la kruco estis [[ofero]] por niaj [[peko|pekoj]].
Laŭ judismo kaj antaŭ-paŭla kristanismo (kiu estis nura sekto de judismo), oni devas observi la [[Leĝo de Moseo|Leĝon de Moseo]] -- la [[ŝabato]]n, [[cirkumcido]]n, [[koŝero]]n, ktp. Sed Paŭlo diras, ke savo ne venas de la Leĝo, kiu estis nur lernejoj por la judoj, sed per kredo al Kristo, kies morto sur la kruco estis [[ofero]] por niaj [[peko|pekoj]].

Papo [[Benedikto la 16-a]] proklamis la periodon de la 28-a de junio 2008 ĝis la 29-a de junio 2009 „jaro de Sankta Paŭlo”<ref>Monato 2009/1, p. 16.</ref>.


=== Vivo ===
=== Vivo ===
Linio 158: Linio 160:
<gallery>
<gallery>
Dosiero:Conversión de San Pablo.jpg|<!-- thumb|left|180px|La _conversione_ _di_ San Paolo -->
Dosiero:Conversión de San Pablo.jpg|<!-- thumb|left|180px|La _conversione_ _di_ San Paolo -->
Dosiero:PaulT.jpg|<!-- thumb|left|180px|_Św_. Paŭlo -->
Dosiero:Saint Paul.jpg|<!-- thumb|left|180px|Listo de sanktulaj Paŭlo, per [[_Jean_ _Fouquet_]] -->
Dosiero:Saint Paul.jpg|<!-- thumb|left|180px|Listo de sanktulaj Paŭlo, per [[_Jean_ _Fouquet_]] -->
</gallery>
</gallery>
Linio 175: Linio 176:
{{el}} http://spindleworks.com/library/rfaber/aratus.htm <!-- La Apostolo kaj la Poeto: Paŭlo kaj _Aratus_ -->
{{el}} http://spindleworks.com/library/rfaber/aratus.htm <!-- La Apostolo kaj la Poeto: Paŭlo kaj _Aratus_ -->
{{el}} http://www.thepaulpage.com <!-- Nova Perspektivo sur Paŭlo -->
{{el}} http://www.thepaulpage.com <!-- Nova Perspektivo sur Paŭlo -->

== Referencoj ==
</references>


[[Kategorio:Naskiĝintoj en la 1-a jarcento a.K.]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en la 1-a jarcento a.K.]]

Kiel registrite je 13:01, 23 jan. 2009

Sankta
sankta Paŭlo
'Apostolo de paganoj; Apostolo de nacioj'
Sankta Paŭlo skribanta
Sankta Paŭlo skribanta
Persona informo
Παῦλος
שאול‎
Naskonomo שאול התרסי
Naskiĝo 10 - 5 antaŭ Kristo
en Tarsus
Morto 67
en Romo
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per senkapigo vd
Religio Fariseojkristanismo vd
Lingvoj antikva grekahebreakojnea grekalatina vd
Loĝloko TarsusJerusalemoDamaskoAntioĥioSalamisPafoso • Antioĥio en Pisidio • Konya • Lystra • Derbe • Alexandria Troas • FilipioTesaloniko • Veroia • AtenoKorintoEfezoMiletoTiroAkkoĈemara CezareoCidonoMira • Kaloi Limenes • SirakuzoRomo vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo verkisto • teologo • misiisto • religiulo • rabeno • vojaĝisto • metiisto vd
Verkado
Verkoj Paŭlaj epistoloj vd
Sanktulo
Honorata en la tuta mondo
Ĉefsanktejo Baziliko de sankta Paŭlo Malantaŭ remparoj en Romo
Festotago 29-a de junio, 18-a de julio; 21-a de februaro; 25-a de januaro (turniĝo); 16-a de aprilo (transporto de kapo); 6-a de julio (unua alveno Romon); 1-a de septembro (reakiro de la vidkapablo)
Atributoj libro, glavo, tri fontoj
Patroneco katolika gazetaro; laboristinoj; teologoj kaj pastraj administrantoj; teksistoj; kontraŭ orelaj malsanoj; kontraŭ spasmoj; kontraŭ serpenta mordo; kontraŭ timo; por pluvo; por fekundeco de kampoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Paŭlo (5?-67?) transformis kristanismon, sekton de judismo fonditan de Jesuo Kristo, en mondan religion. Antaŭ Paŭlo, la nova kredo estis predikata ĉefe al judoj, sed Paŭlo, kun aliaj, disvastigis ĝin al Anatolio, Grekio, Iliriko, Italio kaj Hispanio. Li reinterpretis la kredon, farante ĝin aplikebla kaj pli akceptebla al ne-judoj. Li estas la precipa interpretisto de Jesuo: li kaj liaj sekvintoj verkis 56% da la Nova Testamento de la Biblio. (La Nova Testamento estas 56% paŭla, 20% johana, 13% matea, 11% petra kaj malpli ol 1% alia).

Laŭ judismo kaj antaŭ-paŭla kristanismo (kiu estis nura sekto de judismo), oni devas observi la Leĝon de Moseo -- la ŝabaton, cirkumcidon, koŝeron, ktp. Sed Paŭlo diras, ke savo ne venas de la Leĝo, kiu estis nur lernejoj por la judoj, sed per kredo al Kristo, kies morto sur la kruco estis ofero por niaj pekoj.

Papo Benedikto la 16-a proklamis la periodon de la 28-a de junio 2008 ĝis la 29-a de junio 2009 „jaro de Sankta Paŭlo”[1].

Vivo

Paŭlo, naskiĝis kiel Saulo je ĉirkaŭ 10 en Tarso, urbo en sudorienta Anatolio. Laŭ kredo, li originale estis judo, apartenante al la Farisea sekto; laŭ klerigado, greka; laŭ civitaneco, Romia. Laŭ metio, li faris tendojn, sed en la Biblio ni renkontas lin kiel studenton de la rabeno Gamaliel en Jerusalemo, fervore persekutinte la novan kristanan sekton. Li persekutis la kristanojn ĝis 37, kiam, vojaĝante al Damasko, li vidis grandan lumon el la ĉielo kaj aŭdis la voĉon de Jesuo (sep jarojn post lia morto sur la kruco) kaj parolis kun li. La lumo blindigis lin provizore, sed malblindigis lin al kristanismo. Dum 45-58 li fervore predikis Kriston kaj disvastigis la novan kredon tra la nordorienta Mediteraneo, precipe ĉirkaŭ la Egea Maro.

Kiel Paŭlo klarigis kristanismon al la filozofoj kaj idolanoj de Ateno:

Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante: Ĉu ni povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi? Ĉar fremdaĵojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion signifas tiuj aferoj. (Ĉiuj Atenanoj kaj la tie loĝantaj fremduloj pasigadis la tempon ĉe nenio alia, krom diri aŭ aŭdi ion plej novan.) Kaj Paŭlo staris meze de la Areopago, kaj diris:

Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al diaĵoj. Ĉar preterpasante kaj rigardante viajn adorataĵojn, mi trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite: AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi. La Dio, kiu faris la mondon kaj ĉion, kio estas en ĝi, estante per Si mem Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ne loĝas en manfaritaj temploj; kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaŭ Li ion bezonus, ĉar Li mem donas al ĉiuj vivon kaj spiron kaj ĉion; kaj el unu origino Li faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta supraĵo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj loĝejoj; por ke ili serĉu Dion, se eble ili povus ĉirkaŭpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de ĉiu el ni; ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas, kiel ankaŭ iuj viaj poetoj diris: Ĉar ni estas ankaŭ Lia idaro. Tial ni, estante idaro de Dio, devas ne opinii la Diecon simila al oro aŭ arĝento aŭ ŝtono, gravuraĵo de homa arto kaj imagado. Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al ĉiuj homoj, ke ili pentu; tial Li difinis tagon, en kiu Li juĝos la mondon en justeco per tiu viro, kiun Li elektis, doninte garantion pri tio al ĉiuj homoj per tio, ke Li relevis lin el la mortintoj.

    - Agoj 17.19-31

Verko

Dum 48-63 Paŭlo verkis epistolojn aŭ leterojn al la novaj eklezioj tra la Imperio. La leteroj estas la plej fruaj skribitaj atestoj de kristanismo, eĉ pli fruaj ol la evangelioj, kiuj estis skribitaj dum 70-100. El liaj leteroj, ĉi tiuj aperas en la Biblio:

  • Romanoj
  • 1 Korintanoj
  • 2 Korintanoj
  • Galatoj
  • Efesanoj
  • Filipianoj
  • Koloseanoj
  • 1 Tesalonikanoj
  • 2 Tesalonikanoj
  • 1 Timoteo
  • 2 Timoteo
  • Tito
  • Filemono
  • Hebreoj

Iuj el ĉi tiuj eble estis verkitaj ne de Paŭlo mem sed de liaj sekvintoj. La libroj Luko kaj Agoj estis verkitaj de Luko, kiu estis tia sekvinto.

La plej frua el liaj leteroj estas Galatoj, verkita en 48, 18 jaroj post la morto de Jesuo. En 50 li verkis la du leterojn al Tesalonikanoj, kaj en 57 la leterojn al Romanoj kaj Korintanoj.

Laŭ tradicio, Paŭlo ankaŭ verkis la leteron al la Hebreoj, sed kvankam la penso estas paŭla, la greka estas multe pli bonstila ol la aliaj leteroj. Tial ĝi probable estas la verko de sekvinto, ne de li mem. Laŭ Eŭsebio, Paŭlo verkis la leteron en la hebrea lingvo kaj poste estis tradukita en la grekan de Klemento de Romo.

La evangelio predikita de Paŭlo estis skribita de lia sekvinto Luko en la libro Luko.

El liaj verkoj, la plej gravaj estas Romanoj kaj 1 Korintanoj, en kiuj li klarigas la naturon de kristana fido kaj vivo.

Paŭlo reinterpretis la ideon de Izraelo kiel frataro laŭ la spirito, ne laŭ la karno. El tio sekvis la ideo ke la koro de kristanismo ne konsistas de la Leĝo de Moseo, la fundamento de judismo, sed de la fido en Jesuo Kristo, Dio enkarnigita. La Leĝo ne estas la celo de religio, laŭ Paŭlo, sed ĝia lernejo, instruinta pri peko, pri tio, ke homo ne povas sin liberigi el peko sen la helpo de Dio. Tian helpon Paŭlo nomis gracon.

Ĉi tiu ideo pri peko kaj graco apartigas kristanismon kaj el judismo kaj el greka filozofio.

Pro tio, la kristano ne ĉefe celas sekvi la Leĝon, ne eĉ celas agi morale; anstataŭ li fidas en Kristo kaj tio donas al li, per graco (se Dio elektas), la forton kaj volon ami Dion kaj, sekve, ami sian proksimulon kaj, per tia amo, agi morale. Bonagado ne estas la celo sed la rezulto de kristana fido: fido, tiam graco, tiam amo, tiam virto. Pensu pri Patrino Tereza de Hindio.

Laŭ Paŭlo, la morala parto de la Leĝo -- ne mortigu, ne ŝtelu, ne adultu, ktp -- estas ankoraŭ deviga por ĉiu kristano, sed la cetera -- leĝoj pri manĝo, cirkumcido, ktp -- estas afero de persona elektado por "nacianoj" (= nejudanoj). Same kiel Jesuo, Paŭlo resumis la Leĝon kiel amu Dion kaj amu vian proksimulon kiel vin mem.

Paŭlo predikis kaj disvastigis tian kredon furore tra la Imperio, sed renkontis problemon en Jerusalemo. Tie la kristanismo de Jakobo, frato de Jesuo, plej gravis. Ĉi tiu kredo estas priskribata en Agoj kaj Jakobo en la Biblio. Ĉi tiu kristanismo estis esence sekto de judismo: ĝiaj sekvantoj praktikis la tutan Mosean Leĝon kaj vidis sin kiel bonajn judojn. Pro la diferenco inter Paŭlo kaj Jakobo, la eklezio emis al dispeciĝo. Tamen, Petro, post vizio el Dio, igis la du flankojn konsenti, ke la tuta Leĝo aplikiĝas nur al judoj, ne al la nacianoj. Fine, la paŭla kristanismo, pro la granda nombro de nacianoj, fariĝis la kristanismo de la Eklezio kaj, per tio, de la Biblio.

Dum la finaj jaroj (66-67) de sia vivo, Paŭlo laboris disvastigi la fidon el Romo, kie fine la imperiestro Nerono senkapigis lin en 67 (kaj samjare krucumis sanktan Petron).



Vidu ankaŭ jenon:


Eksteraj ligiloj

greke http://www.newadvent.org/cathen/11567b.htm greke http://www.fatheralexander.org/booklets/english/bible8_e.htm greke http://spindleworks.com/library/rfaber/aratus.htm greke http://www.thepaulpage.com

Referencoj

</references>

Ŝablono:LigoElstara

Ŝablono:LigoElstara

  1. Monato 2009/1, p. 16.