Kronŝtato: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cv:Кронштадт
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: nn:Kronsjtadt
Linio 60: Linio 60:
[[li:Kronsjtadt]]
[[li:Kronsjtadt]]
[[nl:Kronsjtadt]]
[[nl:Kronsjtadt]]
[[nn:Kronsjtadt]]
[[no:Kronsjtadt]]
[[no:Kronsjtadt]]
[[pl:Kronsztad]]
[[pl:Kronsztad]]

Kiel registrite je 21:09, 1 feb. 2009

Ŝablono:Rusia urbo gm

Mararmeja katedralo kaj la eterna flamo

Kronŝtadt (ruse Кронштадт) estas urbo en Rusio.

La urbo estas sur insulo Kotlin (Котлин). Ekde 1984 mara digo kun aŭtomobila vojo kunigas la insulon kun la kontinento. La digo estas norde de la insulo kaj oni planas konstrui alian digon al sudo de la insulo. Tiam tra la urbo estos granda aŭtomobila vojo de Finlando al suda Rusio. Sed ĉefa celo de konstruado de la digo estas protektado de urbo Sankt-Peterburgo de superakvadoj.

Sur bordoj de la insulo ĉirkaŭ la urbo estas multaj havenoj por precipe militaj ŝipoj kaj antikvaj fortikaĵoj.

Historio

Petro la 1-a fondis la urbon en 1703 kiel militŝipa bazo ĉe la Balta Maro. La urbo estis fondita kiel mara fortikaĵo por protekti novan tiaman ĉefurbon Sankt-Peterburgo kontraŭ minaco de malamikaj flotoj.

Ekde komenco la urbo estis konsiderata kiel parto de Sankt-Peterburgo kaj pro tio Kronŝtadt havas rektajn, larĝajn (laŭ normoj de tiu tempo) stratojn ktp.

En 1704 post unu monato, post kiam la unuaj fortikaĵoj estis finitaj, la unuan fojon malamika svedia floto provis preteriri la urbon kaj iri al Sankt-Peterburgo, sed turniĝis reen.

En 1723 vica fortikaĵo sur la insulo akiris nomon "Kronŝtadt" (kvankam tiam jam ekzistis kelkaj havenoj kaj fortikaĵoj).

En 1824 estis granda superakvado. Akva nivelo plisuperiĝis je 3,5 metroj. La urbo estis tute sub akvo. Ĉar pro tio lignaj konstruaĵoj estis multe damaĝitaj, poste oni konstruis precipe el ŝtono.

En 1854 dum la krimea milito britia kaj francia floto alvenis por preteriri la urbon kaj iri la Sankt-Peterburgo, sed eĉ ne provis ĉi tion pro minaca aspekto de fortikaĵoj de Kronŝtadt.

En 1905 ... 1907 kaj 1917 la urbanoj partoprenis tiamajn rusiajn revoluciojn.

Kvankam la matrozoj en 1919 forte apogis la revolucion kaj batalis kontraŭ Judenoviĉ, la urbo mondkonatiĝis pro ribelo de matrosoj en 1921 kontraŭ la bolŝevika regado. Ruĝa Armeo gvide de Lev Trockij sange disbatis la ribelon. La 10-a kongreso de la Rusa Komunista partio profunde analizis la ribelon kaj ankaŭ tio instigis la enkondukon de la Nova Ekonomia Politiko.

Dum la dua mondmilito la urbo estis multe damaĝita sed neniam estis kapitulacigita.

Eksteraj ligoj

Literaturo

  • Volin: Der Aufstand von Kronstadt. Münster: UNRAST-Verlag, 1999, ISBN 3-89771-900-2 (germane)