Ĉeboksari: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Broadbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: da:Tjeboksary
Linio 17: Linio 17:


La Esperanto-artisto [[JoMo]] verkis kanton kiu nomiĝas "Ĉeboksaro". Ĝia teksto rakontas pri la brileco de la urbo kaj la ĉarmeco de ties enloĝantoj.
La Esperanto-artisto [[JoMo]] verkis kanton kiu nomiĝas "Ĉeboksaro". Ĝia teksto rakontas pri la brileco de la urbo kaj la ĉarmeco de ties enloĝantoj.

Estas gastiganto de [[Pasporta Servo]] tie.


===Lingva Festivalo===
===Lingva Festivalo===

Kiel registrite je 12:46, 5 feb. 2009

Ĉeboksari (ĉuvaŝe Шупашкар (Ŝupaŝkar), ruse Чебоксары) estas ĉefurbo de Ĉuvaŝio en Rusio, kaj situas sur la dekstra bordo de rivero Volgo. En la urbo loĝas 446 800 loĝantoj (laŭ informoj de 2005).

La unua mencio pri la urbo venas de la jaro 1469. Dum la foslaboroj estis trovitaj setlaĵoj de bolgaroj, kiuj datiĝas de la 14a jarcento. En 1555 Ĉeboksari fariĝas fortikaĵo de Moskva ŝtato. En la jaro 1781 ĝi fariĝas urbo.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 97401.

La interurba telefona kodo estas 8352, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

En la urbo estas fervoja stacio, fino de linio de Kanaŝ.

En jaro 1959 la urbo havis 94 mil loĝantojn.

Esperanto-movado

Ĉeboksari estas konata en la esperanto-movado pro la Lingvaj Festivaloj, Novjarfestoj en Betularo (NEBO), ĉeforganizo de pluraj rusiaj esperanto-aranĝoj: Volgia Esperanto-Renkontiĝo (VER, 1990), trifoje EoLA (1993, 2002, 2008), OkSEJT (1998), Rusia Esperantista Kongreso (REK, 2000). Ekde la jaro 1997 estas Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈR), kiu ĉefrolas en la Esperanto-movado de Ĉeboksari. La Asocio havas oficejon, konatan ankaŭ kiel Ĉeboksara Esperanto-Centro.

La Esperanto-artisto JoMo verkis kanton kiu nomiĝas "Ĉeboksaro". Ĝia teksto rakontas pri la brileco de la urbo kaj la ĉarmeco de ties enloĝantoj.

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Lingva Festivalo

Ekde 1996 en Ĉeboksari okazas ĉiujara tradicia Lingva Festivalo, kie dekoj da lingvoj estas prezentataj. Tradicie la Festivalo okazas antaŭlastan semajnfinon de oktobro. Bazaj programeroj de la Lingva Festivalo estas prezento de lingvoj, lingvaj teritorioj, lingvaj konkursoj, kvizoj, rondaj tabloj pri lingvaj temoj, malfermaj dialogoj kun honoraj gastoj, internacia koncerto k.a. Krom la festivala programo estas ankaŭ tiel nomata antaŭfestivala programo kun konkursoj inter studentaj teamoj, karavanoj - kulturaj etfestivaloj en mezlernejoj, lingvaj konkursoj en amaskomunikiloj, ekspozicioj ks.

Eksteraj ligoj