Sfero: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 41: Linio 41:
: ''A=4&pi;r<sup>2</sup>''
: ''A=4&pi;r<sup>2</sup>''


kaj la [[volumeno]] estas
kaj la [[volumeno]] ene de sfero - volumeno de [[pilko (matematiko)|pilko]] estas


: ''V=(4/3)&pi;r<sup>3</sup>''
: ''V=(4/3)&pi;r<sup>3</sup>''
Linio 59: Linio 59:
</math>
</math>


[[Hipervolumeno]] ''V'' ene de ''n''-sfero estas
[[Hipervolumeno]] ''V'' ene de ''n''-sfero - volumeno de [[pilko (matematiko)|pilko]] estas


: <math>V = {Ar \over {n+1} }</math>
: <math>V = {Ar \over {n+1} }</math>
Linio 113: Linio 113:


* [[Pilko (matematiko)]]
* [[Pilko (matematiko)]]
* [[Sferaj koordinatoj)]]
* [[Homologeca sfero]]
* [[Homologeca sfero]]
* [[Homotopeca sfero]]
* [[Homotopeca sfero]]

Kiel registrite je 19:11, 8 feb. 2009

Sfero kun krado de sferaj koordinatoj

En geometrio, sferon-sferohipersfero estas n-dimensia dukto, hipersurfaco, aro de punktoj de (n+1)-dimesia spaco kies distanco al fiksita punkto de tiu spaco (centro) egalas al r kiu estas fiksita pozitiva reela nombro, radiuso de la sfero.

La plej kutima estas 2-dimensia sfero, pilkoforma kava objekto, surfaco, kiu estas formata de ĉiuj da la punktoj egaldistance for centra punkto en tridimensia spaco. Tiel, in eŭklida geometrio, ĝi estas punktaro en R3, kie estas for distanco r de fiksita punkto de tiu spaco, kaj r estas pozitiva reela nombro nomata kiel la radiuso de la sfero. La fiksata punkta estas nomata la centro, kaj ne estas parto de la sfero mem. La speciala sfero kiu havas r = 1 estas nomata kiel unuobla sfero.

Se la dimensio estas N, la sfero kun radiuso r kaj centro c estas la punktaro {|x-c|=r}.

La 1-sfero estas cirklo.

Ekvacioj de 2-sfero en R3

En 3-dimensiajn karteziaj koordinatoj sfero kun centro (x0, y0, z0) kaj radiuso r estas surfaco donita per jena implica ekvacio, aŭ alivorte ĝi konsistas el ĉiuj punktoj (x, y, z) tiaj ke

(x-x0)2 + (y-y0)2 + (z-z0)2 = r2

Parametra difino de la sama sfero estas

x = x0 + r cos φ sin θ
y = y0 + r sin φ sin θ
z = z0 + r cos θ

kie 0 < φ < 2π

0 < θ < π

Fakte limigoj de ŝanĝo de φ povas esti elektitaj alie. Por ĉiu φ0 povas esti elektite ke φ0 < φ < φ0+2π kaj rezultas la sama sfero; ofta varianto estas φ0=-π.

Sfero de ajna radiuso estas surfaco difinita per jena diferenciala formo:

(x-x0)dx + (y-y0)dy + (z-z0)dz = 0

((x-x0), (y-y0), (z-z0)) · (dx, dy, dz) = 0

kie · estas skalara produto de vektoroj. Ĉi tiu ekvacio respektivas al tiu fakto ke rapido de punkto moviĝanta laŭ la sfero estas ĉiam perpendikulara al la radiusa vektoro. Tiel obeante la ekvacion kaj komenciĝante je iu radiuso de la centro, punkto povas veni al ĉiu punkto sur la sfero de la radiuso, sed ne povas veni al punkto sur samcentra sfero de la alia radiuso.

Areo kaj volumeno

Por kutima 2-sfero de radiuso r la areo estas

A=4πr2

kaj la volumeno ene de sfero - volumeno de pilko estas

V=(4/3)πr3

Por n-sfero de radiuso r hiperareo A estas

kie Γ(z) estas la Γ funkcio, aŭ

Hipervolumeno V ene de n-sfero - volumeno de pilko estas

Se m estas dimensio de spaco en kiu estas la n-sfero, m=n+1, la formuloj povas esti skribitaj kiel

Topologia konstruado

Sfero povas esti konstruita topologie simile al la aliaj konataj surfacoj.

Startu de kvadrato kaj tiam gluu kune respektivajn kolorigitajn randoj, tiel ke la sagoj kongruu. Sfero povas esti prezentita kiel kvocienta spaco, unuobla kvadrato ( [0,1] × [0,1] ) kun flankoj identigitaj jene:

(0, y) ~ (1-y, 1) por 0 ≤ y ≤ 1
(x, 0) ~ (1, 1-x) por 0 ≤ x ≤ 1

Noto ke ĉi tio estas abstrakta gluado en topologia senco.

Ĉi tiu kvadrato estas fundamenta plurlatero de sfero.


Sfero

Cilindra surfaco

Rubando de Möbius

Toro

Botelo de Klein

Reela projekcia ebeno

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://mathworld.wolfram.com/Sphere.html greke http://www.mathsisfun.com/geometry/sphere.html - bildoj greke http://www.walter-fendt.de/m14d/kugelvolumen.htm