Athos: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: sr:Света гора
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cy:Mynydd Athos
Linio 58: Linio 58:
[[ca:Athos]]
[[ca:Athos]]
[[cs:Athos]]
[[cs:Athos]]
[[cy:Mynydd Athos]]
[[de:Athos]]
[[de:Athos]]
[[el:Άγιο Όρος]]
[[el:Άγιο Όρος]]

Kiel registrite je 01:21, 10 feb. 2009

La duoninsulo vidita de la pinto de la monto Athos (40° 9′ 28″ N 24° 19′ 36″ O / 40.15778 °N, 24.32667 °O / 40.15778; 24.32667 (mapo)Koordinatoj: 40° 9′ 28″ N 24° 19′ 36″ O / 40.15778 °N, 24.32667 °O / 40.15778; 24.32667 (mapo)), rigardante nordokcidenten

La sankta monto AthosAtos (greke: Άγιον Όρος, Hágion Óros, la Sankta Monto) estas ortodoksa monaĥa respubliko kun aŭtonoma statuso sub greka suvereno. Ĝi troviĝas sur la orienta parto de la duoninsulo Ĥalkidiko en la administra regiono Centra Makedonio. La teritorio estas 336 km² granda kaj havas ĉirkaŭ 2000 (monaĥajn) loĝantojn, aldone estas laŭsezone ŝanĝiĝanta nombro de civilaj laborantoj.

La monto, 2.033 metrojn alta estas la plej alta pinto de la Egea Maro.

Historio

mapo de la monto Athos

Kserkseso la 1-a fosigis kanalon (longan 2,4 km) en la norda parto de la duoninsulo por tratranĉi ĝin (5-a jarcento a.K.). Oni povas ties restaĵojn ankoraŭ nuntempe vidi.

La monaĥoj vivis jam en la 9-a jarcento sur la monto, la organizita monaĥa vivo komenciĝis en 963, kiam fondiĝis la unua monaĥejo la Granda Lavra. Oni malpermesis al virinoj la eniron de la teritorio en 1045.

La konstruon de novaj monaĥejoj apogis Rusio kaj aliaj slavaj landoj tiel estiĝis preskaŭ panortodoksa duoninsulo.

Je ĉ. 1400 la monaĥejoj nombris 40, restas nuntempe nur 20 el ili. La lasta monaĥejo estis konstruita en 1542 (Stavronikita-monaĥeĵo).

Dum la 15-a jarcento, kelkaj monaĥejoj ŝanĝis la rigorajn priskribojn al aliaj kun privata posedaĵoj kaj memelektitaj gvidantoj.

Kiam la turkoj okupis en 1430 Tesalonikon, la monaĥoj cedis al la turkoj kio kaŭzis malgraviĝon, malriĉiĝon de la monaĥejoj, sed ebligis samtempe la menciitajn pli memstaran regadon.

Spite al al eventoj, fondiĝis en la 16-a jarcento la unuaj skiteoj (asketaj komunumoj), kiuj grupiĝis ĉirkaŭ komuna preĝejo, kun la monaĥejoj.

La patriarko Gabrielo la 4-a enkondukis en 1783 sukcesajn reformojn, per nova bueo.

La komunumo de Athos suferis multe dum la greka sendependeca milito (18211829), kiam forbrulis tutaj libraroj. La rusa imperio helpis la kreskon de la rusaj monaĥejoj kaj ties posedaĵoj.

La nuna konstitucio de la komunumo venas el 1924 kaj tiun garantias la greka konstitucio de 1975.

La grekan registaron reprezentas t.n. dioikitis, la veran administradon organizas la Sankta Konsilio, kiu konsistas po unu reprezentanto de la 20 monaĥejoj. La afergvidanto estas la Epistasia, kiu konsistas el 4 reprezentantoj, ŝanĝiĝantaj ĉiujare.

El la 20 monaĥejoj, 11 estas konservativaj (strikta fasto, disciplino), 9 pli liberaj.

Retaj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la monaĥa respubliko greke – bildoj de la monto Athos (angle) greke la monaĥa respubliko Athos – televida elsendaĵo „Kaffee oder Tee“ (swr) de majo 2001 (germane) greke Athos – la sankta monto (angle) greke la sankta monto Athos (germane) greke la monto Athos – historio kaj mitologio (germane) greke Athos – la sankta monto (angle) greke monaĥeja vivo kaj pentraj lernejoj en Athos (germane) greke fajro dum marto 2004 (germane) greke DMOZ:monaĥa respubliko (germane) greke vojaĝoraportoj kaj bildoj de la monto Athos (germane) greke bildoj, informoj, vojaĝoraportoj (germane)


Ŝablono:Link FA