Berna Oberlando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 13: Linio 13:
{{el}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D10296.php Berna Oberlando en la Historia Leksikono de Svislando]
{{el}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D10296.php Berna Oberlando en la Historia Leksikono de Svislando]


[[Kategorio:Berna Oberlando|!]]
[[Kategorio:Kantono Berno]]
[[Kategorio:Kantono Berno]]
[[Kategorio:Geografio de Svislando]]
[[Kategorio:Geografio de Svislando]]

Kiel registrite je 23:02, 16 feb. 2009

Flago de Berna Oberlando
Rigardo de Niederhorn al la Lago de Thun

Berna Oberlando (en la germana lingvo Berner Oberland) estas la regiono de la pli alte super marnivelo situantaj regionoj de la Kantono Berno, nome la regiono ĉirkaŭ la Lago de Thun kaj la Lago de Brienz kun la Bernaj Alpoj. Ĉe la Ar-Glaĉeroj en Berna Oberlando fontas la rivero Aro. La regiono allogas ĉiujare multnombrajn turistojn en la tuta mondo. En ĝia koro situas Interlaken kaj la fama monttriopo Eiger, Mönch kaj Jungfraŭ, kiuj apartenas al la regiono Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno, kiu estas ek de 2001 Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Historio

La regiono akiris sian nomon nur en la jaro 1798 kiam post la Helveta Revolucio de Napoleono estis kreiita la Kantono Oberlando kun ĉefurbo Thun. En la jaro 1803 per la Mediacia Akto de Napoleono la Kantono Oberlando estis reunuigita kun la Kantono Berno. La sento de kunaparteneco de la oberlandanoj tamen restis kaj la nomo de la regiono konserviĝis.

Turismo

La regiono Berna Oberlando estas nuntempe unu el la plej gravaj turismaj regionoj de Svislando. Ĉefaj turismaj elirpunktoj estas Spiez, Thun kaj Interlaken. Plej ŝatata ekskurscelo estas la regiono de Eiger, Mönch kaj Jungfrau, kiu atingeblas per la Jungfrau-Fervojo.

Eksteraj ligiloj

grekeOficiala turisma paĝo de Berna Oberlando grekeBerna Oberlando en la Historia Leksikono de Svislando