Latva Soveta Socialisma Respubliko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
Linio 71: Linio 71:
[[hu:Lett Szovjet Szocialista Köztársaság]]
[[hu:Lett Szovjet Szocialista Köztársaság]]
[[id:RSS Latvia]]
[[id:RSS Latvia]]
[[it:Repubblica socialista sovietica lettone]]
[[it:RSS Lettone]]
[[ja:ラトビア・ソビエト社会主義共和国]]
[[ja:ラトビア・ソビエト社会主義共和国]]
[[ko:라트비아 소비에트 사회주의 공화국]]
[[ko:라트비아 소비에트 사회주의 공화국]]

Kiel registrite je 19:28, 19 feb. 2009

Latvijas Padomju Sociālistiskā Republika
Латвийская Советская Социалистическая Республика
(flago de la Latva SSR) (blazono de la Latva SSR)
oficialaj lingvoj oficiale neniuj, fakte la rusa kaj latva
ĉefurbo Rigo
areo 64.589 km²
nombro de enloĝantoj (dum 1989) 2.666.567
denseco de enloĝantoj 56,6/km²
tempozono UTC + 3

La Latva Soveta Socialista Respubliko aŭ mallonge ‘’’Latva SSR’’’ - latve Latvijas Padomju Sociālistiskā Republika, ruse Латвийская Советская Социалистическая Республика [prononco "Latvijskaja Savjetskaja Sacialistiĉeskaja Rispublika"] inter la jaroj 1940 kaj 1990 estis unia respubliko de la Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj (Sovetunio).

La nomon oni donis la 21-an de julio 1940 al marioneta ŝtato kreita dum la Dua Mondmilito: la teritorio de Latva SSR kongruis kun tiu de la antaŭe sendependa Respubliko de Latvio, antaŭ la ekokupo de la baltaj ŝtatoj fare de Sovetunio la 17-an de junio 1940 (konforme al la pakto Molotov-Ribbentrop. La Latva SSR estis oficiale aneksita de Sovjetunio la 5-an de aŭgusto 1940, kiam ĝi fariĝis la 15-a respubliko de Sovjetunio.

El la hodiaŭ vidpunkto de internacia juro kaj laŭ tiu de la nuna latva respublika registaro, Latvio jure neniam apartenis al Sovetunio, ĉar ĝi estis armee konkerita kaj perforte anektita. Inter la jaroj 1941 ĝis 1944 Latvio estis konkerita fare de la armeo de Nazia Germanio kaj apartenis al la imperia komisariejo Ostland (orienta lando) de Nazia Germanio. Sekve la ruĝa armeo rekonkeris la landon kaj oficiale plufunkciis la Latva SSR.

La 4-an de majo 1990 Latvio deklaris restarigon de sia ŝtata sendependeco kaj suvereneco, kion la ŝtato Sovetunio oficiale nur agnoskis la 21-an de aŭgusto 1991 (mallonge post tio, la 26-an de decembro 1991, la ŝtato Sovetunio entute ĉesis ekzisti).


Vidu ankaŭ