Petr Bezruč: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3: Linio 3:
| dosiero = Bezruc 2.jpg
| dosiero = Bezruc 2.jpg
| grandeco de dosiero = 230px
| grandeco de dosiero = 230px
| priskribo = Petr Bezruč
| priskribo = Petr Bezruč ĉirkaŭ la jaro 1900
| pseŭdonimo = Petr Bezruč
| pseŭdonimo = Petr Bezruč
| naskonomo = Vladimír VAŠEK
| naskonomo = Vladimír VAŠEK

Kiel registrite je 09:34, 22 feb. 2009

Petr Bezruč
Petr Bezruč ĉirkaŭ la jaro 1900
Petr Bezruč ĉirkaŭ la jaro 1900
Persona informo
Petr Bezruč
Naskonomo Vladimír VAŠEK
Naskiĝo 15-an de septembro 1867
en Opava, Supra Silezio, (Ĉeĥa Silezio), Aŭstrio-Hungario
Morto 17-an de februaro 1958
en Ŝablono:Flagicon Olomouc, Moravio, Ĉeĥoslovakio
Tombo Městský hřbitov vd
Nacieco ĉeĥo
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Alma mater Slava Gimnazio
Subskribo Petr Bezruč
Familio
Patro Antonín Vašek vd
Profesio
Alia nomo Petr Bezruč
Okupo verkisto
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • poezio • Czech poetry vd
Verkado
Verkoj Sileziaj kantoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petr BEZRUČ [Petr Bezruĉ], propranome Vladimír VAŠEK [VladimIr Vaŝek] (naskiĝis la 15-an de septembro 1867 en Opava, mortis la 17-an de februaro 1958 en Olomouc) estas aŭtoro de unu el la plej grandaj poeziaj verkoj en la ĉeĥa literaturo, Sileziaj kantoj.

La poeto naskiĝis kiel filo de filologo Antonín Vašek, studis Slavan Gimnazion en Brno, poste filologion en Prago. La studadon li ne finis, revenis al Brno kaj fariĝis poŝtisto.

Siajn poemojn pri silezia popolo li sendadis (1899-1900) al la Praga gazeto Čas (Tempo) sub pseŭdonomo Petr Bezruč. La poemoj vekis sensacion pro sia arta valoro kaj pro mistera aŭtoro, kiu sekretigis sian identecon. Nur post jaroj oni malkaŝis, ke temas pri Vladimír Vašek (tamen ĝis nun aperas duboj, ĉu Vašek ne estis trompulo, kiu alproprigis al si verkojn de alia aŭtoro).

La unuopaj poemoj estis poste kunigitaj en libron kun titolo Sileziaj kantoj. En ili estas priskribitaj socialaj kaj naciaj subpremoj kontraŭ la malriĉa silezia popolo.

Plej populara poemo fariĝis Maryčka Magdon pri junulino, kies gepatroj tragedie mortis, ŝi devis zorgi pri siaj malgrandaj gefratoj kaj estis arestita, ĉar ŝi alportis hejmen iom da ligno el grafa arbaro. Kondukata preter la rivero Ostravice ŝi saltis en la akvon, sed frakasiĝis sur la rokaro. La entuziasma aplaŭdo pri la poemo la aŭtoron indignigis:

Oni recitis la versojn en Prag',
homoj aplaŭde fervoris.
Kial? Ke vivis Maryčka, ke nin
oni en Frydek strangolis?


En Esperanto aperis