Torturo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: zh:酷刑
Linio 11: Linio 11:


== La historio de torturo en Eŭropo ==
== La historio de torturo en Eŭropo ==
[[Immagine:Diverse torture instruments.jpg|right|thumb|Varietà di strumenti di tortura includendo, a destra, la [[vergine di ferro]] di [[Norimberga]].]]


En la okcidenta [[jurisdikcio]] (juĝopovo) la torturo estis praktikata (en Germanio) ekde la unua kvarono de la [[14-a jarcento]]. Tio evoluis ĝis fino de la [[mezepoko]] kiel rimedo de [[punproceso]] por eltiri konfeson el akuzito. Laŭ la mezepokaj konceptoj, gravis por la juĝo aŭ kredindaj vid-atestantoj aŭ konfeso; kaj ne la [[indikaĵoj]].
En la okcidenta [[jurisdikcio]] (juĝopovo) la torturo estis praktikata (en Germanio) ekde la unua kvarono de la [[14-a jarcento]]. Tio evoluis ĝis fino de la [[mezepoko]] kiel rimedo de [[punproceso]] por eltiri konfeson el akuzito. Laŭ la mezepokaj konceptoj, gravis por la juĝo aŭ kredindaj vid-atestantoj aŭ konfeso; kaj ne la [[indikaĵoj]].

Kiel registrite je 15:59, 25 feb. 2009

Radumo.

Torturo estas kruela turmento (fizika aŭ morala), per kiu oni provas eltiri konfeson el akuzito aŭ pere de kiu oni iam punis kondamnitojn.

Homaj rajtoj

La torturo, turmento estas malpermesita laŭ artikolo 5 de homrajta klarigo de la Unuiĝintaj Nacioj:

"Neniu suferu torturon aŭ kruelan, nehoman aù sendignigan traktadon aù punon."

Sama malpermeso ripetiĝas en la artikolo 3 de la Eŭropa Homrajta Konvencio.

La historio de torturo en Eŭropo

[[Immagine:Diverse torture instruments.jpg|right|thumb|Varietà di strumenti di tortura includendo, a destra, la vergine di ferro di Norimberga.]]

En la okcidenta jurisdikcio (juĝopovo) la torturo estis praktikata (en Germanio) ekde la unua kvarono de la 14-a jarcento. Tio evoluis ĝis fino de la mezepoko kiel rimedo de punproceso por eltiri konfeson el akuzito. Laŭ la mezepokaj konceptoj, gravis por la juĝo aŭ kredindaj vid-atestantoj aŭ konfeso; kaj ne la indikaĵoj.

La historiaj radikoj de torturo en la germana malfrua mezepoko devenas el la romia juro, kiu la torturon permesis originale kontraŭ la sklavoj, sed ekde la 1-a jarcento p.K. eĉ ĉe krimoj kontraŭ moŝto („crimen laesae maiestatis“), do ĉe ŝtatperfido kontraŭ civitanoj.

La ekleziaj estroj kaj la papo rifuzis la torturon antaŭ la miljara turniĝo, sed tio ŝanĝiĝis en la batalo de la eklezio kontraŭ herezaj movadoj de ’’Kataroj (ĉefgrupo: Albigensoj) kaj Valdanoj’’. En 1252 papo Innocento la 4-a eldonis faman-fifaman buleon „Ad extirpanda“, en kiu li instigis la komunumojn de norda Italio torturi la herezo-suspektitajn personojn, „sen rompi korpopartojn kaj kaŭzi vivdanĝeron“.

Tiuj metodoj poste disvastiĝis en la tuta Italio kaj jam en la 13-a jarcento ekuzatis en Germanio.

La dua vojo por transpreni la romian juron estis la t. n. kultura akcepto. La mezepoka germana juro estis ĉefe – nur parte skribita – kutimjuro, kiu evoluis en tempo kaj loko diverse. En Italio kontraŭ tio ekzistis komence de la 12-a jarcento – antaŭ ĉio en la Universitato de Bologna - jam unueca juro surbaze de manskribo trovita en la 11-a jarcento, kiu estis granda romia jurkolekto el la 6-a jarcento (Corpus iuris civilis). Tiu jurkolekto reiras ĝis la malnova romia juro, kiu evoluis jam mil jarojn en la antikva epoko.


Torturo en la aro da institucioj nomataj “Inkvizicio”. Je sia naskiĝo Inkvizicio+ trovis jam vaste aplikata, en Eŭropo, la torturo, kaj en la ekleziaj tribunaloj kaj en tiuj civilaj (komence de la dektria jarcento). Sed iom post iom jurospertuloj+ kaj jurisprudenco kreis rilate aplikadon de torturo jurisdician sistemon tute propran kaj severe observatan. La pricipuaj normoj inovigaj, se koparataj kun la civilaj aŭ episkopaj samtempaj tribunaloj, estis: 1) Se la inkvizicia tribunalo dekretis kontraŭ inkviziito torturon, ĝi povis esti aplikata nur post 24 horoj (foje 48) post la elmeto de la dekreto. 2) La aplikado esti kondiĉita al la konsento de la ordinarulo, nome loka episkopo. Sen ties konsento la dekreto perdis efikon. 3) La torturo povis esti aplikata nur laŭ unu kvaronhoro. Kaj ne povis esti duobligita por la sama kulpigo. Kaj la òa torturisto ne devis esti la sama juĝisto. 4) Kion ajn la torturito, se ne postulite, dirus kontraŭ si aŭ je sia damaĝo, ne ŭzatu en la proceso kontraŭ li. 5) El la deklaroj de la torturito validas nur tio kio estas enprenita kaj skribe registrita de la notario. 6) Inter la deklaroj de la torturito procese validas nur tiuj konfirmitaj de la torturito ekstertorture en la postaj tribunalaj aŭdiencoj. 7) Kaj ĉio (cirkonstacoj de la tribunala dekreto, kaj aplikado de torturo kaj diversaj proceduroj) devis okazi sub la okuloj de la laiko taskita referenci al la papa kurio eventualajn kontraŭleĝajn neobservojn aŭ malobservojn. Tiu laiko ne havis iun ajn aŭtoritaton: li havis nur la rajton-devon ĉion observi kaj kontroli! 8) Ĉar en la tribunalo ofte estis invitita ĉeesti senaŭtoritata ĵurio, establiĝinta el prudentaj lokaj civitanoj, al la juĝisto estis konsilate sankcii torturon nur post ricevo de la opinio de tiu senaŭtoritata ĵuria establo. Citoj: Bernardus Guidonis (Gui) Practica Inquisitionis Heretice Pravitatis. Franco Cardini</ruĝa> e Marina Montesano, La lunga storia dell'Inquisizione, Città Nuova, 2005 Didieu Jean-Pierre, L’Inquisition, Les editions du Cerf, 1987.


Homoj, kiuj iuepoke subtenis torturon:

  • Jean BODIN en sia "Demonomanio", gvidlibro pri sorĉistopriĉasado.

Homoj, kiuj admonis kontraŭ torturo:

Reveno de torturo en modernaj tempoj:

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:LigoElstara