Tiramisuo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: no:Tiramisù
Alecs.bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ro:Prăjitura Tiramisu
Linio 40: Linio 40:
[[pl:Tiramisu]]
[[pl:Tiramisu]]
[[pt:Tiramisù]]
[[pt:Tiramisù]]
[[ro:Prăjitura Tiramisu]]
[[ru:Тирамису]]
[[ru:Тирамису]]
[[sk:Tiramisu]]
[[sk:Tiramisu]]

Kiel registrite je 09:37, 28 feb. 2009

Tiramisu

Tiramisu (ankaŭ: tiramisù) estas itala deserto, kiu ne nur en Italio estas tre aprezata. La nomo laŭvorte signifas: tiru min supren, kio proksimume volas diri kuraĝigu min, gajigu min. Tial oni ofte donas Tiramisu-n al resaniĝantoj, por refortiĝi kaj resaniĝi.

Gusto kaj strukturo

La plej karakterizaj elementoj de la tiramisugusto estas en la kombinaĵo de maskarpono, kafo kaj alkoholaĵo.

Tiramisu konsisas el diversaj tavoloj. Malsupre estas savojaj biskvitoj. Ĉi tiuj biskvitoj estas saturitaj per tre malvarmiĝinta kafo kaj aspergitaj per alkoholaĵo.

Kiel alkoholaĵo oni uzas Marsalan vinon.

La tavolo sur la biskvitoj konsistas el miksaĵo de maskarpono kaj zabajono. Zabajono estas kustardo el ovoflavaĵo, sukero kaj alkoholaĵo kaj estas uzata en diversaj aliaj italaj desertoj. La tavoloj povas esti alternataj, tiel ke la pudingo fariĝas pli alta.

La tuto estas kovrita per kribrita kaj disŝutita kakaopulvoro.

Same kiel bavaraĵo tiramisu enhavas krudajn ovojn kiuj povas esti infektitaj per la salmonelobakterio.