Oldřich II. z Rožmberka: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Oldřich z Rožmberka alinomita al Oldřich I. z Rožmberka: laŭ la ĉeĥa vikio
e aldonita prononco
Linio 1: Linio 1:
[[dosiero:Hohenfurth - Haupttor 1 Wappen Rosenberg.jpg|thumb|right|ŝildo de la gento [[Rožmberk (familio)|Rožmberk]] en la monaĥejo [[Vyšebrodský klášter|Vyšší Brod]]]]
[[dosiero:Hohenfurth - Haupttor 1 Wappen Rosenberg.jpg|thumb|right|ŝildo de la gento [[Rožmberk (familio)|Rožmberk]] en la monaĥejo [[Vyšebrodský klášter|Vyšší Brod]]]]


Oldřich z [[Rožmberk (familio)|Rožmberk]]a (el Rožmberk) naskiĝis la [[13-an de januaro]] [[1403]], mortis la [[28-an de aprilo]] [[1462]] en [[Český Krumlov]]. Li estis signifa ĉeĥa [[nobelo]] kaj politikisto. Post la morto de liaj gepatroj prizorgis lin [[kuratoro]], nobelo [[Čeněk z Vartemberka]].
'''Oldřich z Rožmberka''' (el Rožmberk) ({{Aŭdio|Oldřich_z_Rožmberka.ogg|aŭskultu prononcon}})naskiĝis la [[13-an de januaro]] [[1403]], mortis la [[28-an de aprilo]] [[1462]] en [[Český Krumlov]]. Li estis ano de plej eminenta ĉeĥa [[nobelo|nobela]] gento [[Rožmberk (familio)|Rožmberk]], signifa ĉeĥa politikisto. Post la morto de liaj gepatroj prizorgis lin [[kuratoro]], nobelo [[Čeněk z Vartemberka]].


Atinginte 15 jarojn Oldřich ekokupis sian lokon frunte de la potenca nobela gento. Devene li subtenis [[John Wyclif|viklefismon]] kaj [[Husmovado|husanojn]], tamen printempe [[1420]] li ŝanĝis sian kredon al la [[Katolikismo|katolika]] kaj iĝis subtenanto de imperiestro [[Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Sigismondo Lucemburk]]. Tiel li iĝis ĉefa malamiko de husanoj en la [[Sudbohemia regiono|suda Bohemio]], tamen li atingis packontrakton.
Atinginte 15 jarojn Oldřich ekokupis sian lokon frunte de la potenca nobela gento. Devene li subtenis [[John Wyclif|viklefismon]] kaj [[Husmovado|husanojn]], tamen printempe [[1420]] li ŝanĝis sian kredon al la [[Katolikismo|katolika]] kaj iĝis subtenanto de imperiestro [[Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Sigismondo Lucemburk]]. Tiel li iĝis ĉefa malamiko de husanoj en la [[Sudbohemia regiono|suda Bohemio]], tamen li atingis packontrakton.

Kiel registrite je 14:27, 3 mar. 2009

ŝildo de la gento Rožmberk en la monaĥejo Vyšší Brod

Oldřich z Rožmberka (el Rožmberk) (Pri tiu ĉi sono aŭskultu prononcon)naskiĝis la 13-an de januaro 1403, mortis la 28-an de aprilo 1462 en Český Krumlov. Li estis ano de plej eminenta ĉeĥa nobela gento Rožmberk, signifa ĉeĥa politikisto. Post la morto de liaj gepatroj prizorgis lin kuratoro, nobelo Čeněk z Vartemberka.

Atinginte 15 jarojn Oldřich ekokupis sian lokon frunte de la potenca nobela gento. Devene li subtenis viklefismon kaj husanojn, tamen printempe 1420 li ŝanĝis sian kredon al la katolika kaj iĝis subtenanto de imperiestro Sigismondo Lucemburk. Tiel li iĝis ĉefa malamiko de husanoj en la suda Bohemio, tamen li atingis packontrakton.

Dum la husanaj militoj en la 1420-aj jaroj Oldřich ruze uzis la malfortiĝon de la reĝa povo. Li kapablis ekregi preskaŭ tutan sudan Bohemion, inkluzive la posedojn de la monaĥejo Zlatá Koruna kaj sensukcese penis akiri ankaŭ la reĝan urbon České Budějovice.

Apud la posedakiroj Oldřich kapablis firmigi la gentan postenon ene de la ĉeĥa nobelaro per vico da falsitaj dokumentoj pri laŭdiraj reĝaj donacoj kaj avantaĝoj. Al la jaro 1360 li ligigis regulon, donitan laŭdire de la imperiestro kaj ĉeĥa reĝo Karolo la 4-a. Tiu leĝigis kutimon, ke la tuta posedo de la gento restu nedividebla kaj heredu ĝin ĉiam la plej aĝa filo.

Post la morto de Sigismondo Oldřich subtenis akcepti lian bofilon Alberton Habsburk ĉeĥa reĝo (1438), post lia frua morto la 27-an de oktobro 1439 lian postmortan filon Ladislaon. Dum la epoko Oldřich fakte grave influis la tutan landon. Li estis la ĉefa kontraŭulo de tiama landa administranto kaj posta reĝo Jiří z Poděbrad. Tiu tamen montriĝis pli forta kaj Oldřich, tedite kaj senfortiĝinte, lasis la 13-an de novembro 1451 la gentoposedon al sia plej aĝa filo Jindřich.


Fontoj

KUBÍKOVÁ, Anna. Rožmberské kroniky krátký a sumovní výtah. České Budějovice : Veduta, 2005

Ottův slovník naučný


Eksteraj ligiloj