Umamo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ta:உமாமி
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sl:Umami
Linio 22: Linio 22:
[[ru:Умами]]
[[ru:Умами]]
[[sk:Umami]]
[[sk:Umami]]
[[sl:Umami]]
[[sv:Umami]]
[[sv:Umami]]
[[ta:உமாமி]]
[[ta:உமாமி]]

Kiel registrite je 17:51, 4 mar. 2009

Umamo (japane umami, 旨み、旨味, うまみ) estas proponita aldono al la nun akceptataj kvar bazaj gustoj sensataj de specialaj ricevĉeloj, kiuj troviĝas sur la homa lango. La saman guston oni ankaŭ konas kiel xiānwèi (鮮味) en la ĉina kuirarto. Umami estas japana vorto signifanta "saporhava" aŭ "bongusta", kaj do aplikiĝas al la senso de saporhaveco, specife al la sento de la natura amina acido, glutama acido, aŭ glutamoj oftaj en viando, fromaĝo kaj aliaj protein-riĉaj manĝaĵoj. La ago de umam-ricevĉeloj klarigas, kial manĝaĵoj kun ununatria glutamo ofte gustas pli "verve".