Fonduo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|300px|right|<small>Fonduo unu el la naciaj menuoj de [[Svislando</small>]] '''Fonduo''' (france '''fondue''', germane '''Fondue''', itale '''fonduta'''…
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Doserio:Swiss fondue.jpg|thumb|300px|right|<small>Fonduo unu el la naciaj menuoj de [[Svislando]]</small>]]
[[Dosiero:Swiss fondue.jpg|thumb|300px|right|<small>Fonduo unu el la naciaj menuoj de [[Svislando]]</small>]]
'''Fonduo''' (france '''fondue''', germane '''Fondue''', itale '''fonduta''' kaj alemane '''Fondü''') estas svisa nacia fromaĝmenuo. Oni manĝas la fonduon kutime trempante per forkoj panpecon en komunan poton. La vorto devenas de la franca vorto "fondre", kiu signifas en Esperanto "fandi". Laŭ la legendo la invento de la fonduo reiras la la [[Laktosupo de Kappel]].
'''Fonduo''' (france '''fondue''', germane '''Fondue''', itale '''fonduta''' kaj alemane '''Fondü''') estas svisa nacia fromaĝmenuo. Oni manĝas la fonduon kutime trempante per forkoj panpecon en komunan poton. La vorto devenas de la franca vorto "fondre", kiu signifas en Esperanto "fandi". Laŭ la legendo la invento de la fonduo reiras la la [[Laktosupo de Kappel]].



Kiel registrite je 18:10, 6 mar. 2009

Fonduo unu el la naciaj menuoj de Svislando

Fonduo (france fondue, germane Fondue, itale fonduta kaj alemane Fondü) estas svisa nacia fromaĝmenuo. Oni manĝas la fonduon kutime trempante per forkoj panpecon en komunan poton. La vorto devenas de la franca vorto "fondre", kiu signifas en Esperanto "fandi". Laŭ la legendo la invento de la fonduo reiras la la Laktosupo de Kappel.

Ingrediencoj

Por pretigi fonduon por 6 personoj necesas 1,2 kg da fromaĝmiksaĵo, tradice oni utiligas po duone malmolan fromaĝspecon (ekzemple fromaĝo el Emme-Valo aŭ Grejerco) kaj duonmoalan speceon (ekzemple Vacherin el Friburgo). Krome necesas 3 ajolodentoj, pipro, muskato kaj aliaj spicoj laŭ gusto, 7,5 dl da blanka vino, glaso da blanka brando kaj kulereto da amelo. Kaj nature memkompreneble necesas blanka pano (por 6 personoj 1,5 kg).

Pretigado

Unue oni tranĉu la tutan panon en kubojn (de proksimume 2x2x2 cm).

Oni nun senŝeligas la ajlodentojn kaj per ĝi ŝmiras la fondukahelon. Tiam oni metas la kahelon sur malaltan fajron (inter 80 kaj 100°C) kaj metas ĉiujn supre nomitajn ingrediencojn kune en la kahelon. Dum la fromaĝmiksaĵo varmiĝas kaj fandiĝas oni evas konstante krili por eviti, ke la fromaĝo bruliĝu kaj formiĝu buletoj. Fakte la bona kirlado estas la ĉefa sekreto, por ke fonduo bone sukcesu. Kiam la fromaĝo farighis komplete flua, kvazaŭ bela flava supo de durflua konsistenco, oni povas servi la fonduon.

Servado kaj manĝado

Oni servas al ĉiu kunmanĝanto teleron kun panon kaj specialan fonduforkon. En la mezon de la tablo oni metas varmtenilon (tradicie funkcianta kun flamo, ĉu per brulpasto, alkoholo aŭ kandelo). Ĉiu kunmanĝanto nun metas pankubon sur la pinton de sia forko, trempas ĝhin en la fluanta fromaĝmiksaĵo en la komuna poto, kiu estas metita sur la varmtenilon, kaj poste ĝin manĝas. Persono, kiu perdas sian pankubon en la fondukahelo, ricevas "punon" (do ekzemple devas kanti ion aŭ fari alian ŝercaĵon).

Trinkaĵoj

Kun fonduo oni nepre ne trinku malvarmajn senalkoholajn trinkaĵojn, ĉar tiam la fromaĝo povas kaŭzi buletojn en la stomako, kiuj malfacile digesteblas. Rekomendas do aŭ varma teo aŭ tizano (ekzemple verveno) aŭ blanka vino (en alkoholo la fromaĝo dissolviĝas).

Alkoholo en la fonduo forvaporiĝas

Por personoj, kiuj pro religiaj kialoj ne devas trinki alkoholo necesas konstati, ke la alkoholo dum la kuirado de la fonduo praktike komplete forvaporiĝas kaj tial la fonduo mem, kiam oni ĝin manĝas tute ne posedas ebriigan efikon. Do eĉ infanoj senprobleme povas ĝui. Kelkaj personoj povas alergie reagi al la fondumiksaĵoj. La simptomoj estas forta malvarmumo la postan tagon. Al tiuj personoj estas rekomendita manĝi nur tre malmulte da fonduo aŭ entute rezigni.

Tradicio en la svisa Esperanto-movado

Ĉe multaj Esperanto-grupoj en Svislando la fonduo estas tradicia menuo por Zamenhoffesto aŭ konkluda manĝo dum renkontiĝoj.