Old Shatterhand: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e Roboto > Aldoni: cs:Old Shatterhand |
Kerio (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 14: | Linio 14: | ||
La staturo de Old Shatterhand fariĝis denove tre populara post la jaro [[1962]], kiam estis filmita unu el la plej famaj filmoj inspiritaj de verko de Karl May [[La trezoro sur Arĝenta lago]]. En tiu ĉi kaj kelkaj sekvantaj filmaj adaptoj pruntedonis al li la vizaĝon la usona aktoro [[Lex Barker]]. |
La staturo de Old Shatterhand fariĝis denove tre populara post la jaro [[1962]], kiam estis filmita unu el la plej famaj filmoj inspiritaj de verko de Karl May [[La trezoro sur Arĝenta lago]]. En tiu ĉi kaj kelkaj sekvantaj filmaj adaptoj pruntedonis al li la vizaĝon la usona aktoro [[Lex Barker]]. |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Figuroj en filmoj de Karl May]] |
||
[[Kategorio:Filmaj roloj]] |
|||
[[cs:Old Shatterhand]] |
[[cs:Old Shatterhand]] |
Kiel registrite je 19:24, 6 mar. 2009
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Old Shatterhand |
Arbarano Old Shatterhand estas komune kun sia amiko laŭsanga frato indiana estro Winnetou la plej konata literatura staturo, kiun kreis germana verkisto Karl May. La nomo "Shatterhand" en traduko signifas "Eriganta mano" kaj la komenca "Old" estas aldonita, ĉar May konsideris tion kiel tipe amerika kaj plie simbolanta, ke la heroo estas sperta, ruza aŭ merita. La romana old Shatterhand ricevis sian nomon de sia amiko Sam Hawkens pro tio, ke li kapablis sian kontraŭulon neneniigi per unu bato de la pugno.
Prototipo de tiu ĉi heroo aperis ne nur de amerika Sovaĝa Okcidento, sed ankaŭ de Oriento, kie li estas konata sub nomo Kara ben Nemsi.
Konataj atributoj de Old Shatterhand estas liaj pafiloj ursobatilo (Bärentöter) kaj henrya pafilo (Henrystutzen), ambaŭ fabrikitaj de fikcia pafilisto de nomo Henry el St. Louis. La henrya pafilo ebligis elpafi 25 ekpafojn sen ŝargado kaj ĝi estas evidente mesaĝo al vera pafilo de Benjamin Tyler Henry. En Ameriko Old Shatterhand rajdis ĉevalon Hatátitlá (Fulmo), kiun donacis al li Winnetou kaj kiu estis gefrato de lia propra ĉevalo Ilĉí (Vento).
Karl May ankaŭ nomigis laŭ Old Shatterhand sian domon en Radebeul ĉe Dresdeno, kiun li nomigis "Vilao Shatterhand" kaj hodiaŭ estas en ĝi muzeo.
La staturo de Old Shatterhand fariĝis denove tre populara post la jaro 1962, kiam estis filmita unu el la plej famaj filmoj inspiritaj de verko de Karl May La trezoro sur Arĝenta lago. En tiu ĉi kaj kelkaj sekvantaj filmaj adaptoj pruntedonis al li la vizaĝon la usona aktoro Lex Barker.