Geodezio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: az:Geodeziya (Yer ölçümü)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: az:Geodeziya
Linio 41: Linio 41:
[[ar:جيوديسيا]]
[[ar:جيوديسيا]]
[[ast:Xeodesia]]
[[ast:Xeodesia]]
[[az:Geodeziya (Yer ölçümü)]]
[[az:Geodeziya]]
[[bg:Геодезия]]
[[bg:Геодезия]]
[[ca:Geodèsia]]
[[ca:Geodèsia]]

Kiel registrite je 07:18, 8 mar. 2009

Geodezio estas fako de la geofiziko, per kiu oni studas la formon kaj dimensiojn de la Tero.

Tiamaniere povas aspekti respondo de sciencisto. Populare dirite geodeziistoj estas tiuj homoj, kiuj fabrikas mapojn.

Jam en fora pasinteco homoj volis ekkoni grandecon de ilia domo, ĝardeno, kampo, vilaĝo, urbo, regiono, lando kaj tuta Tero. Tiel sinsekve estiĝis unue desegnitaj mapoj de konataj lokoj, pli poste eĉ la mezuritaj.

Nuntempe vi povas renkonti mapojn en diversaj sferoj de homa agado. Ĉu vi volas konstrui domon, fervojon, akvokondukilon aŭ tunelon? Ĉiam vi unue bezonas sufiĉe detalan mapon. Ĉu vin plaĉas turismi piede, bicikle, aŭtomobile? Ankaŭ vi bezonas mapon por trovi ĝustan vojon al via celo. Eĉ registaraj oficistoj bezonas mapojn de sia lando aŭ distrikto.

Unu el niaj plej ŝatataj infanlibroj estis certe geografia atlaso, plena de belaj, koloraj mapoj. Ĝi forportis nin al nekonataj landoj, kie vivis herooj de niaj ĵus legataj aventuremaj libroj.

Sed ni revenu al nocio "geodezio". Ĝi dividiĝas al tnm. "geodezio ebenaĵa aŭ praktika", kiu solvas kutimajn detalajn postulojn en ebeno, kaj "geodezio supera", kiu solvas taskojn sur globo (sfero) aŭ elipsoido. Ĝusta solvado de ĉi tiuj taskoj baziĝas sur perfekta scio de matematiko kaj ekvilibriga kalkulado.

Problemon, kiel ĝuste desegni mapon de kurbigita tera surfaco al ebeno, solvas matematika projekciado. Kaj fine problemojn de kvalitaj koloroj kaj bona legebleco solvas kartografio.

Dum terena mezurado oni kutime dividas terenon al unuopaj punktoj, kiuj formas kadron de estonta mapo.

Baza geodezia tasko estas difini reciprokan pozicion de unuopaj punktoj de tera surfaco. Temas pri spaca tasko, ĉar la punktoj ne troviĝas en ebeno, sed sur la malebena tera surfaco. Tial por difini la pozicion ni bezonas 3 spacajn koordinatojn. Por simpligi la taskon oni evoluigis unue pozician mezuradon, kiu estas ĝis nun praktikata en katastro. Supermaran alton oni difinis per nivelado. Tio estas simpla metodo por kompari altecon de proksimaj punktoj. Certe vi jam ie vidis termezuriston kun mezurlato. Hodiaŭ oni evoluigis sufiĉe precizan metodon de samtempa mezurado de situo kaj alto per elektrooptika distancmezurilo. Ĝi grave simpligis kaj plirapidigis terenajn mezuradojn. Aperis ankaŭ metodo de mezurado laŭ artsatelitoj (GPS).

Vd. ankaŭ: Kartografio, Topografio



Eksteraj ligiloj

greke http://geodesia.ufsc.br/arquivo/1997/03/medina.pdf greke http://www.fig.net greke http://www.mapref.org greke http://www.iag-aig.org