Mamlukoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hr:Mameluci
Darkicebot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sl:Mameluki
Linio 80: Linio 80:
[[scn:Mammaluccu]]
[[scn:Mammaluccu]]
[[simple:Mamluk]]
[[simple:Mamluk]]
[[sl:Mameluki]]
[[sr:Мамелуци]]
[[sr:Мамелуци]]
[[sv:Mamluker]]
[[sv:Mamluker]]

Kiel registrite je 08:43, 9 mar. 2009

Mamelukoj, ankaŭ nomitaj Ghulām, origine estis armeaj sklavoj en iuj islamaj regoregionoj. Dum la jaro 1250 la mamelukoj sukcesis en Egiptio akiri la regadon kaj dek jarojn pli poste disvastigi tiun regadon al la regiono Levantenio, la teritorio de la hodiaŭaj ŝtatoj Israelo, Palestino, Jordanio, Libano kaj Sirio. Poste la vorto uziĝis por pluraj dinastioj de regantoj, kiuj ne plu estis sklavoj. Dum la jaro 1517 armeo de la Osmana Imperio venkis la armeon de la egiptaj mamelukoj, sed ili plu regis Egiption ĝis la malvenko kontraŭ la armeo de Napoleono dum la jaro 1798.

Etimologio

La araba vorto mamluk devenas de la semida vortoradiko mlk, kiu signifas "regi" kaj ankaŭ "reganto" respektive "reĝo". "Mamluk" estas pasiva participo, kio signifas "regato" aŭ "reĝa regato". Ne temis pri simplaj sklavoj, sed pri reĝaj sklavoj, kiuj ekskluzive estis armeaj militistoj kaj ofte mem vendis sin al la reganto.

Historio

mameluko sur ĉevalo en bildo de la jaro 1810
mamelukoj transprenitaj de la armeo de Francio dum la jaro 1808 en Madrido batalas kontraŭ revoltantoj (pentraĵo de Goya)

Turkaj sklavoj, kiuj nomiĝis mamelukoj, en la armeoj de la islama Abasida Kalifujo uziĝis ekde la 9-a jarcento. Precipe kalifo Al-Mutasim|al-Mu'tasim (833-842) starigis personan protektan soldataron.

Ankaŭ la persona soldataro de la islama reganto Saladino konsistis el mamelukoj - grandparte tiuj soldatoj aĉetiĝis en infana aĝo en AnatolioKaŭkazio, poste ricevis edukon je islamo kaj je rajdanta soldateco, kaj ĝenerale estis tre fidelaj al sia reganto. Ili povis liberiĝi kaj tiam mem aĉeti mamelukon por sia protekto. Kvankam ili konsistigis armean eliton, ili nek estis nobeloj nek havis specialan familian benon pro deveno de familio Mohamedo.

La mamelukoj en Egiptio

Post la morto de sultano as-Salih dum la jaro 1249 kaj la murdo de sia filo Turan Ŝah, la mameluka generalo Ajbak transprenis la regadon super Egiptio - kune kun la vidvino de la sultano, kun kiu li edziĝis. Ajbak, kiu sub la nomo al-Malik al-Muizz regis inter la jaroj 1250 kaj 1257, fondis la egiptian mamelukan ŝtaton.

Unua regado

Post la morto de Ajbak la mamelukoj frontis minacon de konkero fare de la armeo de la mongolaj khanoj, kiu dum 1258 okupis Bagdadon. Dum 1260 la mongola armeo konkeris Sirion, sed la mameluka armeo povis venki ilin. Per tio la mameluka regno en Egiptio estis la sola tiuepoka ŝtato de okcidenta Azio, kiu ne malvenkis kontraŭ la mongoloj.

La armea gvidanto Bajbars (1260-1277) eluzis la venkon por mem transpreni la regadon de Egiptio. Li fortigis sian regan pozicion en Egiptio kaj Sirio, komencis forpeli la frankajn kruc-kavalirajn armeojn el okcidenta Azio, konkeris la urbon Antioĥion dum 1268 kaj ankaŭ okupis Nubion. Dum 1261 Baibars en Kairo nomumis abasidan kalifon, kiu legitimigu la mamelukan regadon. Malgraŭ ĉiuj politikaj sukcesoj li tamen ne sukcesis garantii al sia filo la transprenon de la regado post la propra morto. Nur post du-jara regado la filo dum la jaro 1279 estis forpuĉita fare de mameluka gvidanto, kiu komencis la dinastion Bakri (1279-1382).

Ankaŭ la regantoj de la dinastio Burgija (1382-1517) komence sukcesis defendigi la limojn de la granda mameluka regno. Sed pro la grandaj impoŝtoj pro multaj militoj, pri misrikoltoj, amasa malsato kaj amasa morto pro la pesto-epidemioj la lando Egiptio ekhavis pli kaj pli severajn ekonomiajn problemojn. Ĉar la mamelukoj ankaŭ rifuzis transpreni la "maldignajn" modernajn pafilojn, kiuj intertempe estis tre ŝanĝintaj la militadon en Eŭropo, ilia regno fine inter 1516 kaj 1517 konkeriĝis fare de la Osmana Imperio. La reganta sistemo de armeaj sklavoj tamen ankaŭ sub osmana regado pluekzistis.

Dua regado

Ekde la jaro 1630 mamelukoj ene de la Osmana Imperio denove iom post iom transprenis regajn postenojn. Tamen du mamelukaj frakcioj kaj beduinoj de supra Egiptio tre interbatalis. La postvivintoj de tiuj bataloj nur dum la jaro 1730 unuiĝis, kaj dum la jaro 1768 la armea gvidanto Ali Bey alvokis al revolto kontraŭ la imperio kaj de Egiptio eĉ konkeris Sirion. Li fine venkiĝis fare de armeo de la propra bofilo, kaj post ties morto diversaj mamelkuaj frakcioj interbatalis pri la regado.

Fine dum 1790 du alianciĝintaj mamelukaj emiroj fine venkis en tiu interna batalo kontaŭ alia frakcio alianciĝinta kun turka armeo.

La armea "ekspedicio" de Napoleono al Egiptio dum la jaro 1798 kaj la regado de Mehmed Ali, kiu dum 1811 en masakro murdis proksimume 500 mamelukojn en Kairo kaj plurajn milojn en la resto de Egiptio, finigis la mamelukan regadon.

Eta grupo da postvivintoj laŭdire sukcesis fuĝi al Sudano kaj unue dungiĝis kiel soldatoj, por iom poste ankaŭ tie transpreni regajn poziciojn. Almenaŭ la nunaj regantoj de Egiptio uzis tiun aserton, por dum la jaro 1820 ataki kaj konkeri Sudanon.

Tria regado

Malgraŭ ilia ŝajna pereo, post la jaro 1867 en Egiptio refortiĝis armeanoj de mameluka deveno. Revolto de egiptaj armeestroj de la jaro 1881, kiun finigis la brita armeo, celis malfortigi tiun mamelukan armeestran konkurencon.

Mamelukoj en Barato

Armeo de mamelukaj soldatoj dum la jaro 962 okupis la urbon Ghazni, igis ĝin ĉefurbo de nova regno en Transoksanio, kaj de tie pli poste ankaŭ konkeris Afganion kaj Panĝabon. Ili fondis mamelukan dinastion, kiu dum jarcentoj regis la regionon.

Dum la jaro 1206 turkaj mamelukoj el tiu dinastio fondis la sultanejon de Delio kaj starigis plian dinastion, kiu tie regis ĝis la jaro 1526.

Weblink

Ŝablono:LigoElstara