Tokipono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Esperfulmo (diskuto | kontribuoj)
Linio 143: Linio 143:
[[Kategorio:Taoismo]]
[[Kategorio:Taoismo]]
[[Kategorio:Lingvoj laŭ alfabeto]]
[[Kategorio:Lingvoj laŭ alfabeto]]
[[Kategorio:Konstruitaj lingvoj]]


[[ca:Toki pona]]
[[ca:Toki pona]]

Kiel registrite je 14:17, 9 mar. 2009

Toki Pona
aposteriora lingvoeksperimenta lingvo
Parolata en dise tra la mondo
Parolantoj dekoj (plejparte en Nordameriko kaj Eŭropo)
Skribo latina alfabeto
Kreinto Sonja Elen Kisa
Dato 2001
Lingvistika klasifiko

Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sen valoro
  ISO 639-2 art (personaj konstruitaj lingvoj)
  ISO 639-3 tok
  SIL -
  Glottolog toki1239
Angla nomo Toki Pona
Franca nomo toki pona
Noto Planlingvo kun nur 118 bazaj vortoj
vdr
la lingvo de bono

la simpla vojo de la vivo

--Tokipona diro
Simbolo
Simbolo

Tokipono (tokipone: toki pona) estas planlingvo konstruita de Sonja Elen Kisa kaj unue publikigita en la interreto en 2001. Ĝi ne estas internacia helplingvo, sed filozofia aŭ luda lingvo. La vortoj estas elektitaj laŭ la pensoj de taoismo: vivi simple sen la komplikoj de la moderna vivo. Ankaŭ la gramatiko estas farita por esti kiel eble plej simpla, parte laŭ modelo de piĝinoj: ekzemple, ne ekzistas subjunkcioj aŭ pasiva voĉo. Oni kiu parolas tokiponon estas nomata "jan sona", kiu signifas esperante la vortojn lingvistosaĝulo.

Fonologio

Estas en Tokipono nur 14 fonemoj, 9 konsonantoj kaj 5 vokaloj. La silabo-formoj de Tokipono similas al tiuj de la japana, t.e. eblas V(n) aŭ KV(n) je komenco de vorto, poste nur KV(n). Ekzemple: "o" (ho), "ala" (ne, mal-), "ken" (povi), "kule" (koloro). Jen ĉiuj eblaj silaboj:

  a   e   i   o   u    La silabo 'u' povas esti ronda aŭ neronda.
 ka  ke  ki  ko  ku    Plozivoj kaj frikativoj 
 sa  se  si  so  su      povas esti voĉaj aŭ nevoĉaj.
 ta  te      to  tu    La silabon 'ti' oni evitas pro similo al 'si'
 na  ne  ni  no  nu
 pa  pe  pi  po  pu
 ma  me  mi  mo  mu
 ja  je      jo  ju    La silabon 'ji' oni evitas pro similo al 'i'    
 la  le  li  lo  lu
 wa  we  wi            La silabojn 'wu' kaj 'wo' oni evitas 
                       pro similo al 'u' kaj 'o'.
         n             ĉe fino de silabo

Ofteco de fonemoj

Analizo de 10-litermila tekstaro en Tokipono liveras jenajn proporciojn por la fonemoj de Tokipono:

 0.172     a
 0.148     i
 0.116     n
 0.102     l
 0.077     o
 0.074     e
 0.051     k
 0.046     t
 0.044     m
 0.041     s
 0.037     p
 0.032     u
 0.030     j
 0.028     w

Gramatiko kaj Semantiko

Origino de ĉiu el 118 bazaj vortoj de tokipono, laŭ datenoj el la oficiala tokipona etimologio (klaku sur la bildo por klarigoj).

Tipologie, Tokipono estas izola lingvo (po unu morfemo en unu vorto). Ĝia fiksa vortordo estas subjekto-verbo-objekto. La rolojn de diversaj vortoj en frazo oni distingas per la frazoparto-dividiloj "la" (kiu finas adverban komplementon), "li" (dividas subjekto de verbo), kaj "e" (akuzativa prepozicio). Modifiloj (adverboj kaj adjektivoj) sekvas la modifatan vorton, krom adverbaj subfrazoj, kiuj antaŭas la modifatan ĉeffrazon, dividita de ĝi per "la".

Plej multaj vortoj uziĝas plur-role, kiel verbo, substantivo, adjektivo. Eĉ la prepozicioj havas ankaŭ verbajn kaj/aŭ substantivajn uzojn, ekz. "tawa" = "al" aŭ "iri".

La bazaj ununombraj pronomoj estas "mi, sina, ona, ni" = "mi, vi, li/ŝi/ĝi, tiu/tio". Aliajn pronomojn oni formas per almeto de "mute" (= pluraj, multaj), do "mi mute" = "ni", ktp. La vorto "jan" (= homo, ulo) ankaŭ povas roli kiel nedifina pronomo kia la esperanta "oni", kaj "ijo" (aĵo) kiel la esperanta "io".

La lingvo distingas radikvorte nur 5 kolorojn: blanka, nigra, ruĝa, blua, flava. Aliajn kolorojn oni povas esprimi per kunmetaj sintagmoj (ne ekzistas kunmetaj vortoj), ekz. "laso jelo" = flavblua, verda.

La vortoj ĝenerale devenas de la angla, Tokpisino, la finna, la kartvela, la nederlanda, la akadia franca, Esperanto, la kroata, la ĉina (la normĉina kaj la kantona). Estas nur 118 vortoj, escepte de certaj arĥaismoj.

Propraj nomoj kaj aliaj alilingvaj pruntaĵoj estas ĉiam adjektivoj, ne memstaraj vortoj. Ekz. "jan Sonja": laŭvorte, "homo Sonja", "ulo Sonja".

Nomoj de eŭropaj landoj en tokipono.
Nomoj de korpopartoj konsistigas grandan parton de la tokipona vortaro, sed ili samtempe ofte uziĝas ankaŭ metafore.


Parolantaro

Jam de pluraj jaroj ekzistas komunumo de parolantoj (pli precize, ĉefe legantoj kaj skribantoj) en IRC-babilejo kaj retpoŝta listo ĉe Yahoo Groups. Estas dekoj da homoj kiuj povas legi kaj skribi tokipone, sed ne estas certe, kiom el ili povas flue paroli ĝin.

La literaturo de Tokipono aktuale konsistas el proverboj, partoj de religiaj tekstoj, poemoj, kaj kelkaj noveloj.

Specimeno

numeroj en Tokipono
0 ala
1 wan
2 tu
3 tu wan
4 tu tu
5 luka
6 luka wan
7 luka tu
8 luka tu wan
9 luka tu tu
10 luka luka

La Patro Nia (Aŭdigu sondosieron):

mama pi mi mute o,
sina lon sewi kon.
nimi sina o sewi en pona.
ma sina o kama.
jan o pali e wile sina en lon sewi kon en lon ma.
sina o pana lon tenpo suno ni e moku tawa mi.
o weka e pali ike mi, sama la mi weka e pali ike pi jan ante.
o pana ala e wile ike tawa mi.
o awen e mi weka tan ike.
ni li nasin.

Eksteraj ligoj