General Atomics MQ-1 Predator: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
GnawnBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: zh:MQ-1 捕食者偵察機
TrBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 65: Linio 65:
[[Kategorio:Filmoj]]
[[Kategorio:Filmoj]]


[[ar:أم كيو-1 بريداتور]]
[[ar:بريداتور (طائرة)]]
[[cs:MQ-1 Predator]]
[[cs:MQ-1 Predator]]
[[de:Predator (Drohne)]]
[[de:Predator (Drohne)]]

Kiel registrite je 10:36, 10 mar. 2009

Predator estis ankaŭ filmo kun Arnold Schwarzenegger

Dosiero:Predator.300pix.jpg
RQ-1 Predator de la usona aerarmeo flugas super la oceano, flanka foto

Predator (Predokaptanto) estas senhoma aŭtomata aviadilo, evoluigita fare de General Atomics Aeronautical Systems Incorporated por US Air Force (usona aerarmeo). La norma homekipo por kompleta sistemo kun kvar aviadiloj konsistas el 82 homoj por 24-hora engaĝiĝo (ili deĵoras surtere en alternoj). Por la flugo necesas unu stiristo kaj du sensilaj operatoroj (manipulistoj).

La direktado okazas en tera bazo, kiu havas kontakton kun Predator en 6,25-metra-Ku-kanala satela kontakto kaj C-kanala-radio.

Tiu-ĉi aviadilo estas ekipita per kameraoj por taga kaj nokta vido per infraruĝo kaj radaro.

RQ-1 Predator

Ĝi servas por gvati, skolti.

MQ-1 Predator

M signifas la multflankan uzon. Tiu ĉi tipo uzeblas por gvatado kaj batalo.

Ĝi surhavas multespektran celsistemon, kun 2 kunportitaj AGM-114 Hellfire (kontraŭ-tankaj misiloj kun lasera gvido) por ekpafi.

Teknikaj indicoj

Motoro: kvarcilindra motoro "Rotax 914" kun povumo de 101 ĈP (75 kW)
Longo: 8,22 m (27 futoj)
Alto: 2,10 m
Malplena maso: 512 kg
Maks. starta maso: 1020 kg
Utila ŝarĝo: 204 kg
Enverguro: 14,8 m
Rapideco: Averaĝa rapideco 70 nodoj (marmejloj en horo; = 130 km/h), ĝis 135 mejloj/horo (215 km/h)
Flugkapablo: ĝis 400 marmejloj (740 km)
Flugalto: ĝis 7620 m (25.000 futoj)
sistemkostoj: 40 milionoj da US-$ (1997)


legu Killer B

Ekstera ligo