Tasmana diablo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|right|250px La '''tasmana diablo''' ''(Sarcophilus harrisii)'' estas mamulo ''(Mammalia)'', el ordo ''Dasyuromorphia'' kaj familio ''Dasyurida…
 
Linio 21: Linio 21:


==pluaj informoj==
==pluaj informoj==
[[dosiero:Tasmanian Devil Facial Tumour Disease.png|thumb|vangotumora tasmana diablo]]

La tasmana diablo malaperis de sur la axustrala kontinento jam 400 jarojn pli frue, ol la unuaj blankuloj alvenis en [[1788]] por setliĝi.
La tasmana diablo malaperis de sur la axustrala kontinento jam 400 jarojn pli frue, ol la unuaj blankuloj alvenis en [[1788]] por setliĝi.



Kiel registrite je 13:21, 17 mar. 2009

La tasmana diablo (Sarcophilus harrisii) estas mamulo (Mammalia), el ordo Dasyuromorphia kaj familio Dasyuridae.

Ĝi estas sola specio de la genro Sarcophilus. Alia iama specio Sarcophilus laniarius vivis en la plejstoceno, en Aŭstralio. Tiu specio estis kun 25% pli granda ol la hodiaŭ vivanta tasmana diablo. Ĝi verŝajne formortis post alveno de la unuaj blankaj setlintoj.

Vivejo

Ĝi vivas senescepte sur insulo tasmanio, kiu apartenas al Aŭstralio kaj kie ĝi havas nur kelkajn naturajn malamikojn. La tasmana diablo estis iam ĉie disvastiĝinta en tuta Aŭstralio, sed hodiaŭ vivas nur sur Tasmanio. Ĝian vivejon danĝerigas la agrikulturaj kemiaĵoj kaj malpliiĝo de la natura vivejo.

Subspecioj

  • Sarcophilus harrisii dixonae
  • Sarcophilus harrisii harrisii

Priskribo

La tasmana diablo longas 57-65 centimetrojn, la vosto 26-28 cm kaj la korpomaso estas 4-9 kg. Ĝia korpo estas forta, ronda kaj aspektas kiel urseto. La kapo estas larĝa kaj kompakta, la kruroj estas mallongaj, la voston kovras sporada pilaro. La masklo estas pli granda ol la femalo. La felo estas dika kaj nigra; la kolon ornama okulfrapa blanka ringo, la ŝultron, trunkon kaj voston blankaj makuloj. Ĝia orelo estas rozkolora kaj senhara. La besto estas karnovora, tiel ĝi havas fortan makzelon. Ĝi estas la plej granda ventropoŝa rabobesto kun forta muskolaro. Karakteriza estas la nigra hararo, la penetra fiodoro, la laŭta kriego (okaze de ekscitiĝo) kaj sovaĝaj voraj kutimoj. La tasmana diablo ĉasas, sed manĝas ankaŭ mortintajn bestojn.

Vivmaniero

La besto estas soleca, sed ĝi ne havas difinitan teritorion, aktivas nokte. Se oni atakas ĝin aŭ ĝi volas forpeli aliajn tasmanajn diablojn apud predo, ĝi provas timigi la malamikon per laŭta, raŭka murmurado kaj dentogrincado. Ĝia nutraĵo estas plantoj kaj pli malgrandaj, birdoj, reptilioj, amfibioj, insektoj kaj mortintaj bestoj. La tasmana diablo vivas 5-8 jaroj.

Reproduktado

Ĝi atingas la seksan maturecon en aĝo de 2 jaroj. La kopula periodo estas aprilo-majo. La gravedeco daŭras 31 tagojn, ĉe kies fino naskiĝas 20-30 subevoluintaj idoj, sed eniras la ventropoŝon nur 2-4 idoj. La femalo mamnutras la idojn 7-8 monatojn. Kiam la idoj jam troplenigas la ventropoŝon, la patrino portas ilin sur sia dorso.

pluaj informoj

vangotumora tasmana diablo

La tasmana diablo malaperis de sur la axustrala kontinento jam 400 jarojn pli frue, ol la unuaj blankuloj alvenis en 1788 por setliĝi.

Loĝantoj de Tasmanio ĉasis la beston ĝis 1941, kiam oni oficiale deklaris la beston protektita.

Ekde fino de la 1990-aj, vangotumora malsano malpliigis nombron de la tasmanaj diabloj tiomgrande, ke la specio iĝis tre endanĝerigita.

Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA