Azia leono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
NobelBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: zh:亞洲獅
e Kategorio:Felisedoj
Linio 29: Linio 29:
==Kutimoj==
==Kutimoj==
Reproduktado okazas plej ofte vintre, sed ankaŭ la tutan jaron. Okazas '''ceremonioj''' ĉe kiuj la maskloj pisas, montras dentojn antaŭ pariĝado. Ofte okazas kvereloj inter maskloj, foje tre danĝeraj kaj vundigaj; tiele maskloj vivas nur averaĝe ĝis 12 jaroj.
Reproduktado okazas plej ofte vintre, sed ankaŭ la tutan jaron. Okazas '''ceremonioj''' ĉe kiuj la maskloj pisas, montras dentojn antaŭ pariĝado. Ofte okazas kvereloj inter maskloj, foje tre danĝeraj kaj vundigaj; tiele maskloj vivas nur averaĝe ĝis 12 jaroj.

[[Kategorio:Felisedoj]]


{{Link FA|ar}}
{{Link FA|ar}}

Kiel registrite je 19:06, 17 mar. 2009

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Azia leono
Biologia klasado
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La azia leono (Panthera leo persica) estas la ununura subspecio de Leono kiu troviĝas aktuale for de Afriko. Temas pri unu el la Felisedoj plej minacataj en la mondo, ĉar ties loĝanatro en naturo estas nur de ĉirkaŭ 360 ekzempleroj (en 2006) en la arbaroj de Gir, protektita zono de 1,412 km² situa sude de la barata provinco de Guĝarato. Tie dum la britia koloniado, la specio suferis troa ĉasado pro sporto kaj restis nur 20 ekzempleroj. Tiam la nababo de Gir protektis la specion, ĝis kiam ekzistas konfliktoj kun la homa loĝantaro kiu suferas perdon de gregoj.

Pro ties malabundo en libero, la azia leono estas tre valora ero en bestoĝardenoj, kie oni klopodas ties bredadon en kaptiveco. Oni supozas, ke ekzistas ĉirkaŭ milo de aziaj leonoj en la zooj tutmonde.

Aspekto

La azia leono estas similaj al la afrikaj parencoj, sed estas kelkaj diferencoj, pro kiuj kelkaj fakuloj parolas pri diferenca specio. Tiu estas iom pli malgranda kaj malpli fortika ol la afrikaj, ĉirkaŭ 160 - 190 kg ĉe maskloj kaj 110 - 120 kg ĉe inoj. Maskloj estas ĉirkaŭ 1.70 - 1.80 m longaj kaj la inoj estas nur ĉirkaŭ 1.40 - 1.60 m longaj sen kalkuli la voston.

La azia leono havas pli helan haŭton kaj la hararon multe pli mallongan ol la afrikaj; pro tio la oreloj de maskloj videblas. La hartufo en kubutoj estas pli videbla. Krome estas laŭlonga falto blanka en la ventro. Plej similaj estas la leonoj de Atlaso aŭ nordafrikaj.

Kutimoj

Reproduktado okazas plej ofte vintre, sed ankaŭ la tutan jaron. Okazas ceremonioj ĉe kiuj la maskloj pisas, montras dentojn antaŭ pariĝado. Ofte okazas kvereloj inter maskloj, foje tre danĝeraj kaj vundigaj; tiele maskloj vivas nur averaĝe ĝis 12 jaroj.

Ŝablono:Link FA