Optiko: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto modifo de: fa:فیزیک نور |
e roboto aldono de: af:Optika |
||
Linio 42: | Linio 42: | ||
<br clear=all> |
<br clear=all> |
||
[[af:Optika]] |
|||
[[ar:بصريات]] |
[[ar:بصريات]] |
||
[[az:Optika]] |
[[az:Optika]] |
Kiel registrite je 13:59, 28 mar. 2009
Optiko estas tiu fako de scienco kiu temas pri lumo, kiel parto de Fiziko, kaj ankaŭ pri la nefiziologia parto de la vidado.
Kvankam lumo estas ununura fenomeno, tradicie oni studas ĝin per tri malsamaj modeloj, ĉiuj el ili utilaj por diversaj celoj: Lumo kiel radioj similaj al geometríaj linioj, lumo kiel elektromagneta ondo, kaj lumo kiel kvantuma fenomeno. Tiel naskiĝis tri pritraktoj de optiko:
- Geometría Optiko: Pritraktas lumoradiojn kiel linioj, studas fenomenojn kiel refrakto kaj reflekto. Tiu ĉi pritraktado utilas precipe por analizi kaj dezajni optikajn instrumentojn kiel speguloj, lensoj, objektivoj, optikaj mikroskopoj kaj teleskopoj, kaj por fotografio. Ĝi ne bezonas konsideri ke lumo estas elektromagneta kaj kvantuma fenomeno, kio komplikigus sennecese la studon de la lumo por la menciitaj celoj.
- Elektromagneta Optiko aŭ "Onda Optiko": Pritraktas lumon kiel elektromagneta ondo, la fenomenojn de ĝiaj elektraj kaj magnetaj kampoj en la vakua spaco kaj interne de iu ajn materialo, ekzemple, ene de optikfibro.
- Kvantuma Optiko: Por kompreni fenomenojn kiel Fotoelektra efiko, Lasero kaj aliaj, necesas pritrakti la kvantuman karakteron de lumo.
Parencaj temoj:
Vidu ankaŭ
- Varianco (optiko)
- Opakeco
- Lenso, spegulo
- Reflekto, refrakto, difrakto
- Elektromagneta radiado, ondo, ondolongo, frekvenco, fazo
- Spektrokoloro, prismo
- Objektivo
- Optika iluzio
Eksteraj ligiloj
- OPTIKO: Ĉapitro el lernolibro fare de SÁRKÖZI János. Subĉapitroj: optiko ĝenerale, fotometrado, ekesto, propagiĝo, refrakto de la lumo, ondooptiko, polarigo, lumo kaj materialo, la okuloj, optikaj instrumentoj. 129 paĝoj, formo PDF, 882 KB.
- Elementoj de nelineara optiko: Studo pri polarizo, propagiĝo, 2-a harmono, parametra amplifilo, refrakto kaj sorbiĝo, polarizeblo, ktp. verkita fare de Behrouz Soroushian. 26 paĝoj, formo PDF, 665 KB.